Kial mi naskiĝis en mia familio?

Gabriela Marinho
|
23/12/2014 | Mardo | 13:45 horas

El tiom da malsamaj karakterizaĵoj, interesoj kaj defioj de la personoj en unu familio, iu povas demandi: Ĉu mi efektive naskiĝis en la ĝusta familio?

Shutterstock

La Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito1 ne kredas je hazardo kaj invitas vin analizi la familiajn ligilojn sub nova perspektivo, per konsidero ne nur al la fizikaj kaj biologiaj rilatoj, sed ankaŭ al la spiritaj rilatoj, nome tiuj ligantaj niajn animojn kun tiuj de niaj familianoj.

Ĉar, laŭ la Religio de la Frata Amo, la familio estas kreita ne nur pro kontrakto aŭ dum gravediĝo. Ĝi estiĝas multe pli antaŭe: ĝia formado komenciĝas en la Spirito. 

La spiritaj rilatoj en la familio

Kvankam ni apartenas al multaj aliaj sociaj grupoj, la familio transcendas niajn rutinajn interesojn pro la spiritaj celoj, kiujn ni reciprokas. Ekzemple, iu futbalteamo arigas en sportkampo ludistojn kun diversal lertecoj kaj malsamecoj, cele al venko. Kaj malgraŭ ke ili venis el malsamaj vojoj, ili konsistigas teamon kun komunaj interesoj. Rilate la familion, la afero ne estas malsama, nur pli granda. 

Temas pri individuoj, kiuj eraras kaj ĝuste faras, kaj ĉiuj elektas naskiĝi en iu specifa familia kerno, kun apartaj hejmanoj, por kune atingi siajn komunajn spiritajn celojn: inkluzive ankaŭ tiujn alprenitajn de ni eĉ antaŭ nia naskiĝo, nia reenkarniĝo, ĉar la morto ne ekzistas kaj ni estas eternaj spiritoj.

Kiel instruas nin la Religio de Universala Amo, Dio donas al ni la okazon spirite difini ian agendon de devontigoj kaj situacioj, kiujn ni travivos en unu surtera ekzisto cele al lernado kaj elaĉeto de aferoj malbone plenumitaj en la antaŭaj vivoj. 

LEGU PLI: 
Kio estas Reenkarniĝo kaj kial ĝi estas necesa?
Kion fari, por subteni Pacon familian?
+ Kiel esti bona ekzemplo de gepatro?

Amo kaj protekto en la hejmo

Per tio estiĝas okazo por renovigo, en kio la familia amo kaj protekto havigas fortojn al ĉiu ano, kiu samtempe iĝas bazapogo por ke ankaŭ la aliaj superu siajn ĉiutagajn defiojn. Tio similas, ekzemple, al bona gvidado, kiun la respondeculoj devas liveri al infanoj kaj gejunuloj, al lernado el bona kunvivado kun malsamaj opinioj al tiuj niaj, kaj al apogo por kuracado de malsano.

El tio venas la aserto de la prezidanto-predikisto de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito, José de Paiva Netto:

“En familio floras plej amaj kaj sublimaj sentoj de homo”.

Shutterstock

La konkero tamen de pli harmonia hejmo multfoje ne estas facila tasko. Ĝi postulas de ni paciencon, humilecon, rezignemon kaj kuraĝon kredi kaj batali por solvoj, eĉ en tiuj situacioj ŝajne ne solveblaj.

Tial, Jesuo, la Dia Amiko de la Homaro, responde pri kiom ofte oni devas pardoni tiujn kiuj elrevigis nin — ĉar enfamilie ni eraras kaj trafas individue kaj kolektive —, tiel defiis nin:

“Mi ne diras al vi: Ĝis sep fojoj; sed: Ĝis sepdekoble sep fojoj” (Evangelio de la Kristo, laŭ Mateo, 18:22).

Plivastigante nian kapablon je kompreno kaj kompatemo, Jesuo invitas nin iri trans la numerojn por memlerni pri la eraroj kaj malperktaĵoj travivitaj de ĉiuj. 

Nomata Hejma Brigado de la Nova Ordono de Jesuo, la renkonto ebligas studojn, pripensojn kaj preĝadon por familia trankvilo kaj Paco. Vidu nian proponon pri maniero efektivigi ĝin.

Kiel Dia kreaĵo, la familio estigas do valoran okazon por ke ni komprenu la protekton de Dio al ni ĉiuj, kiel memorigas d-ro Bezerra de Menezes, spirito kaj aktivulo de la Monda Revolucio de la Lumaj Spiritoj, per la mesaĝo Unuiĝo de la Familioj: la Sekreto de la Sukceso, psikografiita de la sensiva Legiano Chico Periotto, en la eroj 6 kaj 8 de la revuo Jesuo Alvenas!, n-ro 104: 

“6 — La familioj estas benataj de Dio, ĉar ili konsistigas la kolonon de sano, progreso kaj Paco, ĉiam pretan al la vokoj de sentoj fare de la Kreanto. Tiel ili rememorigas iamajn momentojn, kies feliĉeco okazis, postvivis, renaskiĝis, burĝonis tra la jarcentoj.

8 — Fortaj Spiritoj, kune, estigas grandajn okazaĵojn. La Dia protekto venkas ĉion”. 

LEGU PLI: 
Kio estas Reenkarniĝo kaj kial ĝi estas necesa?
Kion fari, por subteni Pacon familian?
+ Kiel esti bona ekzemplo de gepatro?

Sendu viajn dubojn kaj komentojn pri tiu kaj aliaj ĉiutagaj temoj al Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito. Permesu ke la Ekumena Spiriteco ĉeestu en via vivo! Kaj se tiu mesaĝo bonfaras al vi, diskonigu ĝin! Ĝi povos kortuŝi ankaŭ multajn aliajn homojn.

____________
1 Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito — Ankaŭ nomata Religio de la Tria Jarmilo kaj Religio de Universala Amo.  Temas pri la Ekumena Religio de Brazilo kaj de la mondo.

Esperantigita de Joseo Tenorjo
Revizio de Maria Aparecida da Silva

TAKSU ĈI TIUN PAĜON