Kvin sekretoj por vivi Junecon je ajna aĝo

Renovigu vin en 2020!

El la Redakcio
|
01/08/2016 | Lundo | 10:15 horas

Konservi junecon estas la deziro de la granda plimulto de la homoj. Sed ĉu eblas konservi sin junaj dum ĉiu vivofazo kaj en ĉiuj jartagoj? Legante ĉi tiun tekston vi ekkomprenos, ke jes!

Tamen, la respondo ne kuŝas en la eksteraĵo, ĉar la vera Juneco devas fonti el Animo ĉiam ĝoja, bonhumora kaj aktiva.

Tial, inspirite de la “Al la Junularo de Bona Volo”, aŭtorita de la Ĉefgvidanto de la Junula Movado de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito1, José de Paiva Netto, kaj skribita en la 1980-a jardeko, ni kolektis temojn, kiuj montros, ke la formo, kiel ni kondukas niajn vivojn, povas porti nin al tia stato de eterne juna spirito!

Izabela Lobianco

     

La ekumena doktrino de la Religio de la Tria Jarmilo fundamentiĝas sur la lecionoj de Jesuo, la Ekumena Kristo, la Dia Ŝtatestro, kiu neniam senkuraĝiĝis antaŭ malfacilaĵoj, kaj postlasis al la Homaro pacan heredaĵon, defendante per Sia propra vivo Bonfaron kaj Efektivan Fratamon. Legu ĉi-sekve la kvin sekretojn, kiujn ni preparis por vi:

1. Vivu la Idealon de Bonfarado!

Dum la paso de jaroj kaj alfrontado de baroj en la vivo, havi idealon, estigi celojn kaj revojn estas esence, por ke homo motiviĝu, kaj trovu en si junecon, sendepende de sia aĝo. Por ke oni sukcesu senti sin tia, la Religio de la Universala Amo instruas, ke ekzistas Idealo, kiu devas inspiri ĉiujn agojn: la Idealo de Bonfarado.

Amo al la vivo, respekto, Solidareco, kunuleco, estas la bonfaroj, kiuj, aplikate ekvilibre, inteligente kaj kun Bona Volo, ne lasas nin maljuniĝi. “La homo maljuniĝas nur tiam, kiam li ĉesas ami. Nia aĝo estas la aĝo de nia koro, eĉ se la korpo senfortas”, asertas verkisto Paiva Netto.

Tial, ni konsilas, ke oni praktiku Bonon surbaze de la Nova Ordono de Jesuo:

“Vi amu unu alian, kiel Mi vin amis. Nur per tio ĉiuj homoj scios, ke vi estas miaj disĉiploj.” (Evangelio, laŭ Johano, 13:34-35).

La karmemora Proklaminto de la Religio de la Tria Jarmilo, Alziro Zarur (1914-1979), klarigis, ke “Ja ekzistas eliksiro por longa vivo, genia substanco, kiu kapablas transformi ĉiujn senvalorajn metalojn de la Animo (kiuj multe pli gravas, ol la teraj metaloj) en fajnegan oron: temas pri la Nova Ordono de Jesuo”.

Komunikinte Sian Maksimuman Ordonon, la Dia Majstro kuraĝigas nin agi ĉiutage favore al aliuloj, farante nin ĉiam utilaj. Kaj ja eblas vivi tiun Ordonon ĉiumomente, ĉe la familio, ĉe la laborejo, kaj, aldone, per volontula aktiveco.

Kial ne komenci nun? Tiaj agoj konservas la menson aktiva kaj ĝoja. Nia korpa aspekto rezultos el la spirita stato.

2. Akceptu kaj donu bonajn konsilojn

Ĉu vi jam imagis kunvivadon sen konfliktoj inter generacioj? Tio ŝajnas preskaŭ neebla okazaĵo, ĉu ne? La ŝlosilo por tia harmonia kunvivado troviĝas en la tria parto de la letero “Al la Junularo de Bona Volo, trovebla en la verko Sanktaj Spiritualaj Gvidlinioj de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito, volumo 3, paĝo 271:

“La Junulo de Bona Volo scias, ke la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito ne nutras etoson por konfliktoj inter generacioj. Tute male: li kunigas al la riĉo de la sperto de la pli aĝaj la sindoneman energion de la pli junaj. Kaj la socio profitas tiamaniere. Li lernas, ke juna estas la homo, kiu ne perdis la Idealon de Bonfarado”.

3. Ĝuu novajn kaj bonajn sciojn, precipe la spiritajn

Vivian R. Ferreira
    

Ĉu vi jam rimarkis, ke sciakirado estas konstanta renovigo? Ĉiutage ni faras eltrovojn, kiuj helpas nin kompreni novajn sentojn, pensojn kaj agmanierojn.

Tio ne estas nur percepto. Scienca esploro konstatis, ke niaj cerboĉeloj, la neŭronoj, komencas maljuniĝi ekde nia 24-a jaro — kio malakcelas nian lernadon kaj influas nian memoron.

Por mildigi ĉi tiun biologian faktoron, legi kaj studi estas aktivecoj, kiuj stimulas la junecon de la cerba kortekso, kaj simile efikas ankaŭ korpa ekzercado kaj praktikado de iu ŝatokupo.

Jen do nia konsileto: studu la Evangelion kaj Apokalipson de Jesuo! Ili disponigas altvalorajn instruojn, kiuj, praktikate, favoras la bonfarton de la korpo kaj de la Animo, kaj ankaŭ rezultigas profundan kaj veran transformon en via vivo kaj en la socio.

+ Vidu pli: BIBLIAJ STUDOJ

4. Havu verajn amikojn!

Plibonigi la imunkapablon, plivigligi, helpi vivi pli longe kaj pli bonkvalite, antaŭmalhelpi deprimon, streson kaj aliajn malsanojn. Jen bonefikoj pruvitaj per novaj esploroj pri la maniero, kiel amikeco kontribuas al nia organismo, helpante nin resti junaj.

Krome, imagu ĉiujn ĉi bonefikojn plus la feliĉon helpi aliajn homojn, kiujn vi eble eĉ ne konas, sed kiuj same bezonas atenton kaj prizorgon! Arigu viajn geamikojn, aŭ ekkonu novajn geamikojn per volontula agado, helpante iun!

Pedro Rio

     

Tiamaniere, korpo kaj menso restos junaj, sed multe pli grave: ili restos tre, tre feliĉaj, sentante sin utilaj! Kaj la amikeco ankoraŭ pli fortiĝos, kiel asertas Paiva Netto:

“Amikeco, kiu naskiĝis en porĉiama idealo de Bonfarado, neniam malaperos”.

5. Rezistu senkuraĝigon; antaŭeniru, fidante Jesuon!

Pasintaj travivaĵoj estas ĉiam tre utile por decidi pri nuntempaj aferoj. Tiel ni malpliigas la riskon fari la samajn erarojn de la pasinteco. Tamen, resuferi malĝojajn memorojn povas kaŭzi multajn problemojn, renaski turmentajn pensojn kaj eble kaŭzi streson — kio akcelas maljuniĝon, laŭ esploro publikigita en la revuo Biological Psychiatry.

Do, antaŭ la sennombraj malhelpoj de la vivo, ĉu pro sanproblemoj, ĉu pro perdo de amata persono, ĉu pro financoj, ni fidu la apogon de Jesuo, restante certaj, ke la solvo ĉiam venos, laŭgrade kiel ni strebos al Bonfarado. Konfidu vian Esperon al tiu, kiu efektive povas plenumi ĝin: Jesuo!

Car Li “estas la senmorta certeco pri pli bonaj tagoj”, instruas la prezidanto-predikanto de la Religio de la Universala Amo. Cetere, Paiva Netto registris en la Sanktaj Spiritualaj Gvidlinioj de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito, volumo 3, paĝo 276: “Jen kial Junulo de Bona Volo ĉiam venkas: Li estas certa, ke — kiel instruis Jesuo en Sia Evangelio, laŭ Luko, 18:27 — kio estas neebla ĉe homoj, tio estas ebla ĉe Dio. Li lernis, ke la Espero neniam mortas. Kial!? Ĉar Jesuo estas la Espero! Laŭdata estu Dio!”.

Trovu forton por venki vian doloron! Partoprenu la Ekumenan Ĉenon de Preĝado de la Religio de la Tria Jarmiloparolu kun ni. Kaj, se ĉi tiu teksto bonfaras al vi, ĝi ankaŭ povos influi la vivon de aliuloj; kundividu ĝin kun viaj geamikoj kaj gefamilianoj. 

_______
Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito — Ankaŭ nomata Religio de la Tria Jarmilo kaj Religio de Universala Amo.  Temas pri la Ekumena Religio de Brazilo kaj de la mondo.

TAKSU ĈI TIUN PAĜON