Traktaĵo pri la Nova Ordono de Jesuo

La Spirite Revolucia Plejalta Ordono de la Dia Majstro reprezentas tion, kio distingas la Religion de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito kaj estas la fundamento de ĉiuj ĝiaj agadoj por spirita, socia kaj homa evoluigo, per la forto de Frata Amo, kiun Li alportis en la mondon.

 

Instruis Jesuo, la Ekumena Kristo, la Dia Ŝtatestro:

 

“13:34 Novan Ordonon Mi donas al vi: vi amu unu alian, kiel Mi vin amis. 13:35 Nur per tio ĉiuj homoj scios, ke vi estas miaj disĉiploj, se vi havos Amon unu al alia.

 

15:7 Se vi restadas en mi, kaj miaj vortoj restadas en vi, petu kion ajn vi volos, kaj tio estos farita por vi. 15:8 En tio mia Patro estas glorata, ke vi donas multe da frukto; kaj vi estos miaj disĉiploj.

 

15:10 Se vi observos miajn ordonojn, vi restados en mia Amo tiel same, kiel Mi observis la ordonojn de mia Patro kaj restadas en Lia Amo.

 

15:11 Tion Mi parolis al vi, por ke mia ĝojo en vi restadu, kaj via ĝojo estu plena.

 

15:12 Jen estas mia Ordono: ke vi amu unu alian tiel same, kiel Mi vin amas. 15:13 Neniu havas Amon pli grandan ol tio, ke iu demetus sian vivon por siaj amikoj. 15:14 Vi estas miaj amikoj, se vi faras tion, kion Mi al vi ordonas. 15:17 Kaj Mi tion ordonas: vi amu unu alian, kiel Mi vin amis.

 

15:15 Mi jam ne nomas vin sklavoj, ĉar la sklavo ne scias, kion lia sinjoro faras; sed Mi nomis vin amikoj, ĉar ĉion, kion Mi lernis de mia Patro, Mi sciigis al vi.

 

15:16 Vi ne elektis min, sed Mi elektis vin, kaj starigis vin, por ke vi iru kaj donu bonan frukton, kaj ke via frukto daŭru; por ke la Patro donu al vi ĉion ajn, kion vi petos de Li en mia nomo.

 

15:17 Tion Mi ordonas al vi: ke vi amu unu la alian, kiel Mi amas vin. 15:9 Kiel la Patro min amas, tiel Mi ankaŭ vin amas. Restadu en mia Amo.”

 

(Traktaĵo pri la Nova Ordono de Jesuo. ​Aranĝita de Paiva Netto, akorde kun la Evangelio de la Kristo de Dio laŭ Johano, 13:34 kaj 35; kaj 15:7, 8, 10 ĝis 17 kaj 9.)