Vidu la ekzemplon de iu, kiu konsoliĝis pri la “morto” de sia patrino kaj venkis deprimon

Sarah Jane
|
23/02/2018 | Vendredo | 10:45 horas

Sperti la morton de familiano, precipe tiun de patrino, estas momento de profunda ĉagreno por la tuta familio. Alfronti la resopiran doloron pro amita persono (kiun la familianoj ne plu vidos dum ĉiutaga kunvivado) povas kaŭzi fortan malĝojon. Tiu sento, se ne taŭge prizorgata, povas krome rezultigi deprimon.

Shutterstock

Jen kio okazis en la vivo de Rosimeire Santos, el Bahio, Brazilo. Okaze de la elkarniĝo de sia patrino, Maria Madalena, ŝia koro suferis doloron neniam antaŭe spertitan. Tiam, ne plu eltenante senti tiel profundan suferon, Rosimeire akceptis inviton de sia fratino kaj ekkonis la Religion de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito1.

“Mia vivo antaŭ la Religio de la Tria Jarmilo estis malĝojo, dubo, necerteco, deprimo”, ŝi raportas.

“Oni min multe brakumis, varme bonvenigis" 

Sed tiu realaĵo aliiĝis, ĉar ŝi trovis Pacon, trankvilon kaj konsolon por sia animo.

“Oni min multe brakumis, varme bonvenigis, akceptis. Ĉiujn miajn dubojn pri la Spiritoj, pri postmorta vivo kaj pri Spiritualeco estingis la Religio de la Universala Amo”, ŝi rememoras.

Eltrovi, ke ni estas eternaj spiritoj, kaj ke morto ne estingas vivon, helpis s-inon Rosimeire transformi sian resopiran doloron en bonefikan senton, kaj sendi vibrojn de Paco kaj Amo al la Eterna Spirito de sia patrino (kiu plu vivas).

Pri la realeco de spirita vivo, Jesuo asertas, en Sia Evangelio, laŭ Marko, 12:27: “Dio estas Dio ne de la mortintoj, sed de la vivantoj: ĉar vi ne kredas tion, vi multe eraras” (reliefigo nia). En la libro Sanktaj Spiritualaj Gvidlinioj de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito, vol. I., tiele asertis la prezidanto-predikanto de la Religio de la Tria Jarmilo, José de Paiva Netto:

“Tiuj, kiujn ni amas, neniam mortas, eĉ se ili jam estas en la Spirita Mondo. Multaj restas nevideblaj apud ni, helpante nin; eble aliaj eĉ bezonas niajn preĝojn. Ni preĝu por ili, por ke, kiam venos nia vico, iu preĝu por ni, kaj ni danku Dion tial, ke Li estas Dio de vivantoj”. 

Tiamaniere, Rosimeire komencis kompreni, ke ŝi ne perdis sian patrinon, sed ke ambaŭ estas provizore disigitaj pro la aparteco inter la materia kaj la spirita mondo; tamen porĉiame ligitaj inter si per la fadenoj de Amo. Kaj tial ŝi asertas, ke ŝi ne estas sola, kaj ke Jesuo, la Dia Amiko, ŝin protektas kaj subtenas konstante. Tio transformis ŝin en ĝojan personon, kaj pelis ŝin liberiĝi el deprimo.

“Hodiaŭ, mia vivo post la ekkono de la Dia Religio estas Fido, Preĝado kaj Jesuo super ĉio!”, ŝi rakontas emocie.

Dankema pro ĉio ricevita, ŝi ankaŭ volontulas en la aktivecoj de la Religio de la Tria Jarmilo, kun la deziro helpi ĉiujn suferantojn.

Enskribu la nomojn de viaj amataj personoj en la Potenca Ekumena Ĉeno de Preĝado de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito!

LEGU PLI:
+ Kiel superi la morton de amata persono?
+ Kiel venki malĝojon kaj deprimon?
Kaj se la morto ne estos la vivofino?

Sendu viajn dubojn kaj komentojn pri tiu kaj aliaj ĉiutagaj temoj al Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito. Permesu ke la Ekumena Spiriteco ĉeestu en via vivo! Kaj se tiu mesaĝo bonfaras al vi, diskonigu ĝin! Ĝi povos kortuŝi ankaŭ multajn aliajn homojn.

_______
Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito — Ankaŭ nomata Religio de la Tria Jarmilo kaj Religio de Universala Amo. Temas pri la Ekumena Religio de Brazilo kaj de la mondo.

TAKSU ĈI TIUN PAĜON