Kiel kuraci dolorojn en la Animo?

Carolina dos Reis Salomão
|
08/06/2021 | Mardo | 9:25 horas

La homa vivo havas siajn defiojn kaj batalojn. Ni ofte alfrontas situaciojn, kiuj tiel multe nin afliktas, ke ili eĉ kaŭzas al ni doloron. Kaj ofte ĝi ne estas korpa, sed doloro en la Animo.

Kaj kvankam homoj trapasas tiajn situaciojn, nur la vivospertado de ĉiu aparta homo ŝanĝas la manieron senti kaj alfronti suferon. Kaj koncernas nin ne juĝi, ĉar sendepende de aĝo, kredo, sekso aŭ socia klaso, ĉiuj alfrontas ian defion.

Ĉu temas pri korpa, ĉu pri Anima doloro, ĉiam memoru peti helpon, serĉi diagnozon de san-profesiulo kaj sekvi medicinan flegadon, se necese.

La homa medicino estis kreita de Dio kaj povas helpi, eĉ multe, por kompreno, prevento kaj kuracado de doloroj en la Animo. Estas esence grave kunigi fizikajn zorgojn kun spiritaj zorgoj, kaj pri tio ni enprofundiĝos laŭlonge de ĉi tiu teksto.

Shutterstock

Sed fine, kio estas doloroj en la Animo?

Kiu klarigas tion estas psikologino, fakulo pri Artoterapio kaj Analiza Psikologio, Laira Batisteti, per intervjuo al la retejo de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito:

“Oni povas diri, ke doloroj en la Animo estas emociaj doloroj, profundaj kaj intensaj. Iuj homoj priskribas ilin kiel grandegan malplenon aŭ grandan angoron, kaj eĉ kiel senton de afliktego.

“Kvankam ĝi estas emocia doloro, oni povas senti ĝin ankaŭ korpe, kiel brustajn dolorojn, en la loko de la koro, en la kapo kaj eĉ en la ventro. Homoj, kiuj ordinare priskribas tian doloron, trapasis grandajn perdojn kaj alfrontis malfacilaĵojn antaŭ tio.

“Perdoj, ekzemple morto de kara persono, aŭ eksedziĝo, kaj eĉ perdo de laborposteno [...], kiuj kaŭzas al homo senton de malespero. Li jam ne sukcesas antaŭeniri en sia ĉiutaga vivo. [...]

“Kvankam ĝi estas tre intensa doloro, estas grave, ke tiu homo konservu sin bone kuraĝan. Por atingi tion, korpekzercoj en libera aero, meditado kaj religia praktikado povas esti tre gravaj faktoroj, por ke oni konservu sin energia”.

Indas konservi fortan atenton koncerne la intensecon kaj okazojn, kiam tiuj doloroj en la Animo daŭras longan tempon, ĉar ili povas konduki al depresio aŭ aliaj mensaj perturbiĝoj. La diagnozo kaj medicina akompanado estas esence gravaj en tiaj situacioj, kaj aparte la ĉeesto de psikologo, psikiatro aŭ fidinda kuracisto.

+ Kiu estas la diferenco inter malĝojo kaj depresio?

Alia grava aspekto estas la plimultiĝo kaj pligraviĝo de tiuj emociaj doloroj, rilate la necertecojn kaj ŝanĝojn kaŭzatajn de la pandemio de la nova kronviruso.

Alklaku kaj poste legu, ĉar ĉi tiuj tekstoj povas helpi vin:
+ Kiel helpi anksiulon?
4 Preĝoj por forpeli malbonon
Kiel venki troan mempostulon kaj fariĝi pli feliĉa?

Pri defioj, kiujn la vivo prezentas al ni, ni komprenu, ke neniu el ili estas vana, kaj ke doloro povas esti granda instruisto. Indikante, ke io ne fluas bone, sufero igas nin ŝanĝi nian sintenon, serĉi novajn vojojn, lerni kaj kreski antaŭ malfacilaĵoj.

La prezidanto-predikanto de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito, José de Paiva Netto, instruis per sia blogo:

“Doloron oni devas kuraĝe alfronti. Se ni klopodas forkuri de ĝi laŭ flankvojo de sintrompo, tiam ni perdas la plejaltan kvaliton de ĝiaj instruoj”.

Kial Dio permesas suferon?

Transpasi la dolorojn de la Animo

Ni scias, ke ili estas realaj kaj intensaj, kaj ofte kaŭzas ian tre fortan senton de malespero, kaj povas kaŭzi eraran impreson, ke ne ekzistas ia homo, al kiu oni povus peti helpon. Ŝajne ĉiuj pordoj fermiĝis kaj nenio solvos la problemon.

Sed tio ne estas vera! En tiaj momentoj ni devas levi nian rigardon al la ĉielo kaj per intima, sincera interparolo kun la Kreanto esprimi ĉion, kio nin vundas, ĉar per preĝo ni trovas stimulon kaj forton por venki niajn plej sekretajn dolorojn.

Jesuo, en Sia Sankta Evangelio laŭ Mateo, 11:28 ĝis 30, instruis al ni:

“Venu al Mi ĉiuj, kiuj estas laborantaj kaj ŝarĝitaj, kaj Mi vin ripozigos. Metu sur vin mian jugon, kaj lernu ĉe mi, ĉar Mi estas milda kaj korhumila; kaj vi trovos ripozon por viaj Animoj. Ĉar mia jugo estas facila, kaj mia ŝarĝo estas malpeza”.

Tela: Carl Bloch (1834-1890)

    

Kvankam la ĉiutagaj laboroj estas multaj kaj ne restas al ni sufiĉe da libera tempo por fari ĉion, kion ni deziras, tamen ekzistas pluraj manieroj preĝi, kaj vi povas trovi tiun, kiu plej taŭgas por via ĉiutaga vivmaniero. Gravas la sincereco, kiun vi enmetas en viajn vortojn kaj pensojn.

Legi fragmenton de la biblia Evangelio-Apokalipso de Jesuo, aŭskulti altsentan muzikon aŭ eĉ skribi tion, kion vi sentas, serĉante konekton kun Dio, jen aliaj manieroj per kiuj ni povas ligiĝi al Li.

Vidu ĉi tie proponojn por via momento de Preĝo:

— Trezoroj en la Ĉielo (Evangelio laŭ Mateo, 6:19-24);
— Jesuo, la pano de Vivo (Evangelio laŭ Johano, 6:25-59);
— Disĉiploj, la salo de la tero [kaj] Disĉiploj, la lumo de la mondo (Evangelio laŭ Mateo, 5:13-16).

Kiel vi preĝas, tiel same konservu bonajn pensojn, edifajn interparolojn kaj sanajn kutimojn, por la korpo kaj por la Animo.

Krome, tre potenca rimedo estas praktikado de Bonfarado, de subteno al tiuj, kiuj bezonas nutraĵojn, varman veston, amikan parolon aŭ lernadon de io, kio helpos ilin dum ĉiutagaj taskoj.

Kaj oni ne bezonas longajn horojn por Bonfarado, sufiĉas ke ni nin donu al aliulo kun atentemo, zorgemo kaj respekto. Aŭskulti tion, kion nia similulo emas diri estas transdono de nia tempo, estas amika ago. Tio signifas helpon en momento de doloro.

Sed eble vi demandas: “Kiel mi helpos, se mi ne scias kiel kuraci la doloron, kiun mi mem sentas?”. Frato Paiva Netto skribis en artikolo Reagi kontraŭ sia propra doloro:

“Dum mia longa vivo dediĉita al sociaj kaj spiritaj celoj de la Religio de la Tria Jarmilo kaj de Legio de Bona Volo (LBV), mi ĉiam atestis senegalajn ekzemplojn de personoj, kiuj, pro bedaŭrinda sanstato, povus esti konsiderataj sen la devo helpi, eĉ per unu vorto, aliajn homojn ankaŭ bezonantajn atenton. Kaj multaj el ili — mirinde subtenataj de tiuj, pri kiuj oni povus atendi nenion (laŭ homa diro), ĉar ili trapasas turmentantajn suferojn — troviĝis en situacio reagi kontraŭ sia propra malfeliĉo, ofte per eltrovo, post neatendata helpo, de kialoj por alfronti siajn dramojn decidoplene, kaj tamen ili supozis, ke ili tion perdis antaŭ longa tempo.

"Mi kutimas frate rekomendi: kiu deziras malpliigi sian doloron, tiu helpu suferantojn”.

Jen estas la ŝlosilo por ke ni komencu nian vojon serĉe de interna Paco, kaj kuraco, kaj prevento kontraŭ ia ajn doloro en la Animo: subteni nian similulon.

Freepik

Eĉ dum socia malproksmiĝo (ankoraŭ bezonata en multaj landoj), pro Kovim-19, oni povas helpi tiun, kiu bezonas helpon, per virtualaj rimedoj, ĉu per telefonalvoko, ĉu per videa interparolo, ĉu per babilado kun najbaro de unu balkono al alia, en apartamentaro... Fine, estas multaj manieroj proponi manon por helpi.

Aŭskulti aliulajn dolorojn kunlaboras por la kompreno, ke estas eble venki nian propran bataladon, ke ekzistas solvo, ĉar Jesuo donas al ni la koncernajn rimedojn.

Kaj kun plifortiĝinta Animo ni estos pretaj serĉi helpon de fakuloj kaj prizorgi la dolorojn en la Animo.

Elekti Bonon!

Unu el la agadoj, kiujn la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito indikas por plifortigo de la Animo kaj kreado de tia loko por kunfratiĝo kaj sana lernado estas Preĝado en la hejmo.

Temas pri semajna momento dediĉita al dialogo inter familianoj, amikoj kaj najbaroj, per Preĝado kaj Studado de la instruoj frataj kaj ekumenaj de Jesuo. Oni povas fari tion virtuale kaj ĝi helpas la plifortigon de interhomaj ligoj. Vidu la sinsekvajn paŝojn.

Alklaku kaj poste legu, ĉar ĉi tiuj tekstoj povas helpi vin:
+ Kiel helpi anksiulon?
4 Preĝoj por forpeli malbonon
Kiel venki troan mempostulon kaj fariĝi pli feliĉa?

Ni dankas, ke vi sekvis ĉi tiun tekston kaj legis ĝin ĝis la fino. Dio prilumu vian vojon kaj ni deziras, ke ĉiuj doloroj estu supervenkitaj, kun benoj de la Ĉiela Patro!

TAKSU ĈI TIUN PAĜON