Kial Dio permesas suferon?

Marcus Dutra
|
03/04/2019 | Merkredo | 17:00 horas

Ĉiuj homoj, en iu momento de sia ekzistado, troviĝas en malfacilaj situacioj, ĉar tiuj ĉi estas parto de la homa vivo. Kelkfoje ilin kaŭzas, ekzemple, familiaj interrilatoj, edukado de gefiloj, sanproblemoj aŭ financa situacio.

Kaj, kiam aperas problemoj, eble oni sin demandas: Kial Dio permesas suferon?”,“Kial mi spertas tian doloron?”. Kelkajn respondojn al tiuj demandoj ni celas prezenti per ĉi tiu paĝo.

shutterstock

Pri la temo, la jenon klarigas la Prezidanto-Predikanto de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito1, José de Paiva Netto:

“Dio permesas doloron, ne por nia ruiniĝo, sed kiel efikan kuracilon kontraŭ la malsanoj, kiujn ni mem ofte konstruas. Ĝi ekzistas por redoni al ni la Animekvilibron, same kiel febro estas reago de la korpo kontraŭ invado de malsano”. (Ĉerpaĵo el lia libro Kiel Venki Suferon.)

Sekve, se doloro celas helpi, “redoni al ni la Animekvilibron”, la unua paŝo, kiam atingos nin malfacilaĵo, estas persona penado por eviti indigniĝon. Ĉi tiu sento ne solvos la problemon, kaj povos eĉ pligravigi ĝin, kaŭzante aliajn turmentojn, kiel malespero kaj angoro.

Gravas emfazi, ke doloro kaj sufero ne estas la solaj vojoj por maturiĝo, kiel ni montros poste en la nuna teksto. Sed kiam ili aperas, ili ĉiam liveras altvalorajn lecionojn.

Jesuo, la Ekumena Kristo, la Dia Ŝtatestro, alfrontis multajn barojn dum Sia Unua Videbla Alveno sur la Tero. Li mem ekzempligas, ke persisti en Bono estas la plej taŭga respondo al ajna sufero, ĉar Li ja venkis, kaj pruvis, ke ni ĉiuj povas atingi la veran venkon.

+ Kial necesis la krucumo de Jesuo?

Pri la malfacilaĵoj, kiujn ĉiu alfrontas dum sia vivo — kaj kiuj ne aperas hazarde en la destino, Li deklaris:

“En la mondo vi havos suferadon; sed kuraĝu; Mi venkis la mondon” (Evangelio de la Kristo laŭ Johano, 16:33).

Kial ekzistas sufero?

Ne supozu, ke Dio deziras suferon, ĉu nian aŭ de niaj geamatoj. Tio ne okazas! “Dio estas Amo”, kiel skribis Johano, la Evangeliisto-Profeto, en sia Unua Epistolo, 4:8. Do la “Ĉiela Patro-Patrino” ne kreas suferon.

La malfacilaĵojn de nia ekzistado ni mem planas, en la Spirita Mondo, antaŭ ol ni reenkarniĝos. Vi eble demandos: sed kial mi mem kreus doloron?

Ni komprenu antaŭ ĉio, ke “ni portempe estas korpoj, sed por ĉiam Spiritoj”, kiel proklamas la Religio de la Tria Jarmilo. Sekve, nia ekzistado komenciĝis eĉ antaŭ nia materia sperto, kaj aldone ĝi ne estingiĝos pro la fenomeno de la morto.

Ankoraŭ loĝante en la Mondo de Vero, ni profitas konscion pri la lernado, kiun ni bezonos akiri por nia spirita kreskado, kaj kiu alportos profundan feliĉon kaj trankvilon de la Animo. Tiam ni konstruas vivoplanon, nomatan Spirita Taskaro.

+ La Origino de l’ Vivo — Kiuj ni estas, de kie ni venis, kaj kien ni iros?

Shutterstock

Kio estas Reenkarniĝo kaj kial ĝi necesas? 

Tiun taskaron ni mem preparas, kun la apogo de Lum-Spiritoj, sekvante Dian kriterion. Tiuj spiritaj amikoj deziras la feliĉon de ĉiu indivividuo, kaj ili konas niajn individuajn problemojn, sed ankaŭ nian grandan kapablon solvi ilin.

En la taskaro troviĝas ankaŭ situacioj, kiujn ni bezonas elaĉeti kaj venki, pro malpacoj kaj eraroj, kiujn ni faris dum niaj pasintaj vivoj. Temas pri la Leĝo de Ago kaj Reago, aplikata ne pune, sed favore al la individuo mem.

Ni ankaŭ komprenu, ke la spirita taskaro estas dinamika, ĉar ĉiu individuo ja havas liberan volon, kaj rajtas elekti siajn agojn, kiuj ĉiam estigos la respektivajn rezultojn (ĉu bonajn aŭ malbonajn). La taskaro estas gvidilo, ne kateno, ĉar dum nia ekzistado ni ĉiumomente rekonstruas ĝin.

“Ĉiu tago estas taŭga tago por renovigi nian destinon”, asertas Paiva Netto.

Dio ne kreas suferon!

Ne la Ĉiela Patro kreas malfacilaĵojn por nia ekzistado. Tamen, Dio permesas suferon — ĉar ĉiun situacion ni mem elektis kaj disvolvis — kiel pedagogian procezon, per kiu ni rikoltas tion, kion ni plantis en la nuna ekzistado aŭ en pasintaj.

Ĝustadire, sufero ne nepre estas la sola maniero lerni. Tamen, devigante nin revizii niajn kutimojn kaj plibonigi niajn agojn, ĝi produktas rezultojn efikajn por nia spirita kreskado.

En sia libro Jesuo, la Doloro kaj la Deveno de Lia Aŭtoritateco — La Povo de la Kristo en ni, en la parto titolita “La Doloro estas la liberigo de la Animo”, verkisto Paiva Netto liveras gravan klarigon por ke oni komprenu doloron:

“Kiom multe da homoj suferas dum sia surtera ekzistado. Sed ili povos ĝui la avantaĝon de pluraj reenkarniĝoj, dum necesos tiu kuracilo por iliaj evoluantaj Animoj. Poste ili ricevos la eternan rekompencon de trankvila konscienco pro tasko zorge plenumita.

“Senutilas fuĝi de Doloro. La sekreto por eviti ĝin estas ne kaŭzi ĝin. Kiele?! Obeante la Dian Leĝon. Tial necesas bone ĝin koni. Temas pri studado entuziasmiga kaj senfina.

“Ovidio (43 a.K.-17 aŭ 18 p.K.) komprenis la lecionon liveritan de sufero:

— ‘Eltenu kaj persistu, ĉar de tiu doloro vi fine profitos multe’”.

Kiam, finfine, ni lernos la lecionon, la doloro malaperos, ĉar la “spirita malsano”, kiu turmentis nin, jam ne ekzistos, ĉar ni sukcesis forigi el ni la faktorojn, kiuj ĝin kaŭzis.

Kiel transformi doloron en venkon?

Kredu al ni, la sufero, kiun vi travivas, ja ĉesos! Tio ne signifas, ke la problemoj ne plu ekzistos, tio koncernas vian sintenon antaŭ sufero.

Do kion fari por ne esti venkita de survojaj baroj? Sekvi la ekzemplon de la Granda Amiko de l’ Homaro! Jesuo travivis krucumdoloron (eĉ meritante nenian suferon), reviviĝis kaj venkis pro Amo al la Homaro.

Tiu sama Kristo fratame avertas nin:

“Per via pacienco vi akiros viajn Animojn” (Evangelio laŭ Luko, 21:19).

Tial, sinmortigo neniam estos solvo. Male, ĝi gravigas ankoraŭ pli la problemojn, kaj alportas seriozajn rezultojn al la spirito, krom la malĝojiga ŝoko sur la vivantojn. Kiel kutimis aserti la karmemora Proklaminto de la Dia Religio, Alziro Zarur (1914-1979): “Memmortigo solvas nenies angorojn”.

Persistante en la Bono (sen malkuraĝi pri la vivo), vi rimarkos, kiom multe vi lernis, kiom multe vi plifortiĝis. Kaj tia saĝeco ampleksas viajn apogantojn. Tiun ĉi lecionon lernis Apostolo Jakobo, kiu skribis en sia Epistolo,1:12:

“Feliĉa estas la homo, kiu elportas tenton; ĉar kiam li estos elprovita, li ricevos la kronon de vivo, kiun la Sinjoro promesis al tiuj, kiuj lin amas”.

Sendu viajn dubojn kaj komentojn pri tiu kaj aliaj ĉiutagaj temoj al Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito. Permesu ke la Ekumena Spiriteco ĉeestu en via vivo! Kaj se tiu mesaĝo bonfaras al vi, diskonigu ĝin! Ĝi povos kortuŝi ankaŭ multajn aliajn homojn.

____________
Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito — Ankaŭ nomata Religio de la Tria Jarmilo kaj Religio de Universala Amo.  Temas pri la Ekumena Religio de Brazilo kaj de la mondo.

TAKSU ĈI TIUN PAĜON