Trovu motivojn por vivi

TV-programaro helpas patrinon rezisti kontraŭ memmortigemon.

El la Redakcio
|
28/08/2016 | Dimanĉo | 9:00 horas
Vivian R. Ferreira

La patrino Heloisa Helena kun Henrique Augusto.

La patrino Heloisa Helena travivadis defian situacion en sia vivo, kaj, ne sciante kiel solvi la problemojn ĉirkaŭ si, eĉ konsideris memmortigon kiel solvon.

“Mi opiniis, ke mia vivo valoris neniom, ke estus indiferente, ĉu mi mortigus min (…). Mi alfrontadis problemojn kun mia 13-jara filo. Mi suspektis, ke li uzas drogojn, kaj tio tre senmotivigis, deprimis min; mi komencis perdi mian vivosencon, mi vidis, ke mi vane luktadas. Mi tutsimple rezignis pri la vivo kaj estis preta mortigi min”, ŝi raportas. Sed simpla ŝanĝo de TV-kanalo ĉion aliigis: “Mi ekspektis la TV-on Bona Volo, je la preĝmomento, kaj mi vidis la rigardon de Jesuo! Tre kortuŝis min tiu renkonto”.

+ Legu la artikolon “Memmortigo solvas nenies angorojn”

Ekde la komenco de la Institucioj de Bona Volo (IBV-oj)1, ĝiaj komunikiloj (radio, TV, interreto kaj presaĵoj) pritraktas temojn kaj tezojn pri la plivalorigo de la vivo, surbaze de la instruo de la karmemora Alziro Zarur (1914-1979), proklaminto de laReligio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito2: “Memmortigo solvas nenies angorojn”. La programaro de Bona Volo pioniris ĉi-rilate en Brazilo, ĉefe pro la manko de similaj enhavoj en tiu lando. Temas pri materialoj, kiuj celas flegi la fizikan sanon de la homoj kaj precipe la spiritan, per ekumenaj preĝoj kaj mesaĝoj konsolaj, klarigaj kaj esperigaj, inspiritaj je Jesuo, la Ekumena Kristo, la Dia Ŝtatestro. Kaj ĝuste pro tiu porpaca programaro Heloisa sukcesis rezisti malesperon.

MN

Ekumenaj Preĝejo de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito

“Ĉio ŝanĝiĝis. Mi sukcesas ĉion vidi pli klare, pli trankvile. Ju pli pasas la tagoj, des pli mi zorgas pri miaj similuloj, ĉar ekzistas homoj kiuj trapasas multe pli grandajn malfacilaĵojn kaj ne rezignas. Mi, pro tiel ‘eteta’ problemo, emis rezigni pri tio, kion Dio donacis al mi, la vivo. Ĝi estas tre altvalora. Mi petas Dion helpi min plenumi mian Spiritan Agendon3tiel, kiel mi petis. Mi volas helpi ĉiam pli mian proksimulon. Tiun ‘ŝtonon’, kiun mi trovis grandega, mi ne plu vidas, kaj tial mi ekkomprenis, ke la problemo ne estas tiom granda”.

Motivate de la Komunikado de Bona Volo, la TV-spektantino venis viziti la Ekumenan Preĝejon de la Religio de Universala Amo, en Sanpaŭlo, Brazilo. Tie ŝi aŭdis unuafoje la Traktaĵon pri la Spirite Revolucia Nova Ordono de Jesuo: “Dum la legado de Traktaĵo, io min tuŝis kaj ŝajnis paroli al mi. Dum la Renkontiĝo, vidante la mienojn de tiom feliĉaj homoj en la Preĝejo, mi pensis: ‘Mi volas tion por mi, mi volas ŝanĝi mian vivon!’. Alveninte al la Ekumena Preĝejo, mi ne plu volis foriri. Tiu energio tiom ĉirkaŭvolvis min, ke mi deziris senti tiun vibradon ĉiutage, ĉiuhore. Mi renaskiĝis”, ŝi rakontas tre entuziasme.

Neniam rezignu pri la vivo

Same kiel Heloisa superas siajn defiojn, gravas, ke ni ĉiuj antaŭeniru fidplenaj kaj vidu la solvojn, eĉ se alfrontante la plej penigajn batalojn. Klarigas la prezidanto-predikanto de la Religio de la Tria Jarmilo, Paiva Netto: “Ni devas kultivi solvojn, kie kelkaj vidas nur problemojn. Oportunojn Dio ĉiam plantas ĉirkaŭ ni. Rikolti ilin aŭ ne estas tasko de ĉiu, kiu scias bone plugi la plantejon de la vivo per sia libervolo”. Neniam rezigni pri la Vivo devas esti nia ĉiutaga ekkrio!

La Religio de la Tria Jarmilo invitas ĉiujn partopreni la Ekumenan Preĝo-Ĉenon, por ke ili trovu per la preĝado la Dian forton por solvi siajn ĉiutagajn defiojn.

___________________________
La esprimo rilatas al Legio de Bona Volo; al la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito; al la Fondaĵo José de Paiva Netto; al la Fondaĵo Bona Volo kaj al la Eduka Asocio Bona Volo.

2 Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito — Ankaŭ nomata Religio de la Tria Jarmilo kaj Religio de Universala Amo. Temas pri la Ekumena Religio de Brazilo kaj de la mondo.

3 Spirita Agendo — Instruas la Religio de la Universala Amo ke neniu naskiĝas sur la Tero sen iu ekzisto-kialo. La Ĉiela Edukanto mem, Jesuo, donis al ni Sian ekzemplon: "Ĉar mi malsupreniris de la Ĉielo, por plenumi ne mian volon, sed la volon de Tiu, kiu min sendis" (Evangelio, laŭ Johano, 6:38). Tial, antaŭ ol reenkarniĝi sur la Teron, ĉiu el ni alprenis en la spirita mondo — nia origina patrujo — sumo da devontigoj, situacioj kaj defioj, kiuj konsistigas nian Spiritan Agendon.

Esperantigita de Francisco Wechsler
Revizio de Maria Aparecida da Silva

TAKSU ĈI TIUN PAĜON