Komprenu kial eŭtanazio ne estas la finiĝo de doloro

Thaís Afonso
|
02/12/2014 | Mardo | 19:15 horas

La Religio de Dio, de la kristo kaj de la Sankta Spirito1 strebas havigi al ni ĉiuj konojn pri la Ekumena Spiritualeco, por ke ni lernu preni la plej bonajn decidojn por protekto de nia vivo kaj de tiuj kiuj torviĝas sub nia zorgado, kiel familianoj kaj amikoj. Kiam ni daŭre stimulas la konsciigon pri la eterneco de la Vivo, ni fariĝas pli kapablaj alpreni decidojn pri kiuj ni ne pentos, ĉar ju pli ni konas la konsekvencojn de niaj agoj (sur la Tero kaj en la Ĉielo), des pli ni akiras respondecon, memstarecon kaj liberecon.

Tiu sama perspektivo taŭgas, kiam ni troviĝas antaŭ la defio prizorgi konatulojn ĉe vivofiniĝo (laŭ nomigo de la homa medicino). Efektive, tio povas venigi al ni grandan angoron, nome vidi karan estulon spertanta doloron, necertecon, dum la materia medicino ne tuj povas ŝanĝi tiun sanstaton nek doni opciojn por kuracado. La sento de senpoveco povas tiumomente elĉerpi nian Animon.

En tiaj situacioj ni strebas fari ĉion laŭ nia povo por mildigi, eĉ se iome, tiun afliktiĝon. Tamen nepras ke ni estu zorgemaj cele ne pli grandigi, eĉ senintence, la suferon de la paciento.

Tamen, okaze de situacioj kiel tiuj supre priskribitaj, la eŭtanazio prezentiĝas al kelkaj homoj kiel la plej bona vojo. Sed la Dia Religio instruas ke ĝi ne estas. Same kiel ĉio en la naturo sekvas propran kurson, ankaŭ rilate la morton, kiu estas natura procezo, tio ne devas esti malsama. Despli ke morto ne estas la fino de ĉio. Kiam okazas la malligiĝo, la materia korpo aliiĝas al novaj vivformoj, kaj la Animo plu iras, en la Spirita Mondo, sian vojon.

Fruigi tiun momenton de reveno al la Mondo de la Vero, eĉ se tio estis la komenca deziro de la paciento, venigos grandan suferon al ties Spirito. Cetere, multaj elreviĝoj estiĝas pro nekompreno pri eterneco de la Vivo, kiel klarigas la prezidanto-predikisto de la Religio de la Universala Amo, José de Paiva Netto: “Morti ne signifas, ke la korpo iras en la tombejon kaj la Spirito en la Patrujon de Vero (en la Spiritan Mondon). Tiuokaze, temas pri vivo. Pro tio, neniu devas sin mortigi, char morto estas onidiro. La vivo plu dauras. Vi mortigis vin por forkuri el problemoj... Tiam vi ekkonscias, ke vi plu vivas... Vi malfermas la okulojn en la alia mondo... Tute vivanta... Kaj char vi havis korpon destinitan al trairado de certa kvanto da jaroj sur la Tero, tial vi restados kun via Spirito dolore alkrochita al ghi, ghis elcherpighos la tempo, kiun vi devus trapasi en la karno”2.

Shutterstock

Digne morti

Tamen, oni havas deziron garantii, ke tiuj kiujn ni amas havu dignan elkarniĝon. Tiusence, la Religio de la Tria Jarmilo klarigas al ni ke ne estas pleja gloro ol tio ke la konscienco senlase batalis por la vivo, per ĉiaj disponeblaj rimedoj, realigante sur la Tero kion ni planis por ni mem en la Ĉielo3, uzante la ĝustan tempon, kiun havigis al ni Dio por ke ni restu ĉi tie, kun nia konsento.

Kio nobligas la sanktan homan kreitaĵon estas ties amaj agoj. Defendi la vivon estas la plej humana ago kiun ni povas fari al tiuj kiujn ni amas. Tial, ni devas montri al ili, ke ili neniam estos forlasitaj, eĉ en tiuj momentoj plej malfacilaj. Kaj religieco fariĝas grava helpilo por la familio spertanta tian situacion. La praktiko de preĝo, la edifaj pensoj kaj la elradiado de bonaj energioj kontribuas precipe al la spirito suferanta ĉe sia elkarniĝo, kaj al la ceteraj kiuj restas sur la Tero, kun la bona sopiro de tiu kiu revenis al sia origina Patrujo.

Ni ĉiuj, homarane, meritas respekton, protekton, Amon. Precipe tiuj kiuj troviĝas en pli delikataj situacioj, tiuj kies vivo estis konfidita al aliaj zorgoj, tiuokaze, al tiuj niaj mem. Koncernas nin defendi la vivon, ekde ĝia konscipo ĝis la momento de la reveno – natura kaj en la oportuna momento – al la Spirita Mondo. Agi malsame estas agi kun perforto, malrespektante la rajtojn de niaj similuloj kaj suferigante ilin. Kaj tio fariĝos, neniam, nia volo.

Por trapasi momentojn de granda angoro, la Dia Religio ĉiam instruas nin preĝi, paroli al Dio, per fordono de niaj plej bonaj energioj al la koro de tiuj kiuj troviĝas sub nia zorgo kaj bezonas nian helpon. Legu pri "La forto de Preĝo", titolo de la artikolo de la verkisto Paiva Netto.

Sendu viajn dubojn kaj komentojn pri ĉi tio kaj aliaj ĉiutagaj temoj al la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito. Lasu la Ekumenan Spiritualecon fariĝi parto de via vivo! Kaj, se ĉi tiu artikolo bonfaras al vi, kundividu ĝin! Ĝi povos tuŝi ankaŭ la koron de multaj pliaj homoj.

________________________
1 Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito — Ankaŭ nomata Religio de la Nova Ordono de Jesuo, Religio de la Tria Jarmilo kaj Religio de Universala Amo. Temas pri la Ekumena Religio de Brazilo kaj de la mondo.

Elprenaĵo de la libro Spiritaj Gvidlinioj de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Santa Spirito, volumo 3, p. 188.

3 Spirita Agendo — Instruas la Religio de la Universala Amo ke neniu naskiĝas sur la Tero sen iu ekzisto-kialo. La Ĉiela Edukanto mem, Jesuo, donis al ni Sian ekzemplon: "Ĉar mi malsupreniris de la Ĉielo, por plenumi ne mian volon, sed la volon de Tiu, kiu min sendis" (Evangelio, laŭ Johano, 6:38). Tial, antaŭ ol reenkarniĝi sur la Teron, ĉiu el ni alprenis en la spirita mondo — nia origina patrujo — sumo da devontigoj, situacioj kaj defioj, kiuj konsistigas nian Spiritan Agendon.

Juĝu ĉi tiun enhavon