Tabakfumado kaj ĝiaj korpaj, spiritaj konsekvencoj

Gabriela Marinho
|
22/05/2017 | Lundo | 15:30 horas

Multon oni parolas pri la konsekvencoj de fumado kontraŭ la korpa sano. Laŭ datumoj de la jaro 2022 de la Monda Organizaĵo pri Sano, la tabak-epidemio estas unu el la plej grandaj minacoj al publika sano, kiun la mondo jam alfrontis, kaj ĝi mortigas duonon de la uzantoj.

Tabako respondas pri la morto de 8 milionoj da homoj ĉiujare. Kaj pli ol 7 milionoj el tiu kvanto konsistas el homoj, kiuj konstante mem ensorbas tiun substancon, dum ĉirkaŭ 1,2 milionoj da kazoj estas nefumantoj ― infanoj, junuloj kaj plenkreskuloj, kiuj troviĝas en medio de pasiva fumado, laŭ tio, kion asertas la Organizo.

Kaj, kvankam alarmaj, tiaj datumoj montras nur la pinton de la glacimonto, ĉar enestas implikaĵoj kiuj preterpasas tion kion la homaj okuloj povas vidi. Temas pri la konsekvencoj kiuj markas ĉies spiritan korpon, alidire, nian spiriton.

Tiel, kiel defendo de la vivo de Homo kaj de ties Eterna Spirito, nepras averti ĉiujn pri la kvalitoj de elektoj faritaj en la nuneco cele kompreni la gravajn rezultojn, kiuj okazos eĉ post la morto-fenomeno. 

La uzo de cigaredo venigas gravajn spiritajn konsekvencojn.

La spiritaj konsekvencoj de tabakfumado

La Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito1 komprenas ke, ĉe reenkarniĝo, ni ricevas el Dio, la Ĉiela Patro, korpon por la ŝirmo de la spirito.

Se ni nutros nian organismon per toksikaj substancoj, kiel cigaredo kaj aliaj drogoj (laŭleĝaj aŭ kontraŭleĝaj), neeviteble la korpo kaj la spirito reagos al la faro per gravaj malsanoj. Kaj eĉ kun la paso de la tempo kaj post la morto de la fizika korpo, la spirito plu postulos sian regeneradon serĉe de sia originala ekvilibro.

Krom tio, post nia reenkarniĝo, estas necese plej multe konservi la sanon de la Animo kaj ankaŭ de la fizika korpo, laŭ ekvilibra maniero, tiel ke la tempo kaj la oportunoj estu bone uzataj de ĉiuj.

Plie, se ni damaĝas la korpan sanon, sekve de malbonaj kutimoj laŭvole kultivataj, kiel fumado, la individuo estas konsiderata, laŭ la homa kaj spirita perspektivoj, memmortiganto je meza kaj longdaŭra limtempo, ĉar li mallongigis sian ekzistadon kaj malzorgis la vivon donacitan de Dio cele al sia spirita evoluo.

Kaj, per elekto de tio, la sufero pro la pentofaro kaj kulposento ne forviŝiĝos. Unu el plej gravaj eraroj de tiu kiu plu nutras la spiriton per nocaj kutimoj estas la iluzio pri tio ke la morto estas garantiita eskapo. Post la forpaso, ne nur la vivo, sed la doloro daŭros pli intensa kaj reala ol oni supozis.

LEGU ANKAŬ:
La Origino de l’ Vivo — Kiuj ni estas, de kie ni venis, kaj kien ni iros?
Kio estas Reenkarniĝo kaj kial ĝi estas necesa?
Apokalipso kaj prizorgo de la Junularo — la plifortigo de la spirito por prevento kontraŭ uzado de drogaĉoj

Malvirto post la morto

Plia grava faktoro konsiderinda estas la daŭra interago ekzistanta inter la surtere enkarniĝintaj spiritoj kaj tiuj elkarniĝintaj en la spirita mondo. Kvankam ili vivas en malsamaj dimensioj, ofta estas la dialogo kaj rilato per la kvalito de pensoj, sentoj kaj kutimoj.

Laŭmezure kiel la individuo emas al riskaj kondutoj — kiel toksomanio —, li submetiĝas al ĉeesto de spiritoj ankoraŭ uzantaj tiajn substancojn, ĉar la fakto travivi la morto-fenomenon ne forviŝas la bonajn aŭ malbonajn agojn faritajn de ni dum nia enkorpa ekzistado. Ankaŭ niaj toksomanioj povas akompani nin en la spirita mondo.

La renoviĝo de ĉiu el ni estiĝas ĉe persisto kaj agoj celantaj Bonon. Ĉar ni estas ligitaj per tiu damaĝa kutimo, la spiritoj komencas sekvi nin kun la celo nutri siajn proprajn miskutimojn el la pasinteco, tiel venigante gravajn damaĝojn al la enkarniĝintaj estuloj, kiu malofte perceptas tiajn negativajn influojn.

La aktivulo de la Monda Revolucio de la Lumaj Spiritoj, d-ro Bezerra de Menezes, en mesaĝo celanta la gepatrojn2, psikografiita de la sensiva Legiano Chico Periotto, tiel avertas nin: 

“Abomenu cigaredon aŭ iun ajn alian toksomanion kiu detruas vian fizikan vazon. Konsilu tiujn kiuj kunĉeestas vian vivon (kaj eventuale suferas tiajn damaĝojn) por ke ili flankenlasu tiajn toksomaniojn, ĉar la kvanto kaj kvalito de malsuperaj spiritoj kiuj alproksimiĝas, kiam ni ligiĝas al personoj aŭ situacioj alkroĉitaj al vibra sfero tiel danĝera, estas terura. Vi eĉ ne povas imagi la damaĝecon de tio!”.

La kompreno pri tiu spirita realaĵo estas multjara. La Kristo de Dio mem per Sia Evangelio jam vekas nian atenton pri la spirita komunikado inter la mondoj (tiu de la Tero kaj tiu de la Ĉielo): 

“Kiam la malpura spirito eliras el homo, ĝi trairas tra senakvaj lokoj, serĉante ripozon, sed ne trovas ĝin. Tiam ĝi diras: Mi reiros al mia domo, el kie mi eliris. Kaj alveninte, ĝi trovas ĝin vakanta, balaita, kaj ornamita. Tiam ĝi iras, kaj kunprenas al si sep aliajn spiritojn pli malbonajn ol ĝi mem (obsedantajn spiritojn), kaj ili eniras kaj loĝas tie; kaj la fina stato de tiu homo fariĝas pli malbona, ol la unua. (...)” (Evangelio de Jesuo laŭ Mateo, 12:43 ĝis 45).

Nepras ke ni zorgu pri nia hejmo, nia domo kaj, antaŭ ĉio, pri la loĝejo de niaj sentoj kaj pensoj, nia korfundo. Ĉar la ĉeesto kaj influo de tiuj spiritoj, ankoraŭ katenitaj al la homaj malvirtoj, ankaŭ estiĝas laŭ la fizika kaj spirita fortoj, kiujn ni disponigas al nia sano.

Kaj estas multaj manieroj protekti nian korfundo, konservante ĝin sana. Per la libro de Revelacioj, la Apokalispo de Jesuo, la Dia Amiko de la Homaro venigas al ni la inviton, kiu donas al ni la spiritan nutraĵon, kiun ni bezonas: 

“Jen mi staras ĉe la pordo kaj frapas; se iu aŭdas mian voĉon kaj malfermas la pordon, mi eniros al li kaj manĝos kun li, kaj li kun mi” (Apokalipso de Jesuo, 3:20).

Kaj tiu amikeco pruvas ke la ĉiela protekto disponeblas al ĉiuj pretaj al la renoviĝo de siaj kutimoj kaj elaĉeto de siaj vojoj. Ni aŭskultu Tiun kiu sin prezentas antaŭ nia spirito proponante al ni, por la eterneco, la veran kunestadon, kiun ni bezonas. Tiel ĝojkrias la Religio de Universala Amo:

“Kiu fidas je Jesuo, tiu ne perdas sian tempon, ĉar Li estas la Granda Amiko, kiu ne forlasas amikon meze de la vojo”.

LEGU ANKAŬ:
La Origino de l’ Vivo — Kiuj ni estas, de kie ni venis, kaj kien ni iros?
Kio estas Reenkarniĝo kaj kial ĝi estas necesa?
Apokalipso kaj prizorgo de la Junularo — la plifortigo de la spirito por prevento kontraŭ uzado de drogaĉoj

Sendu viajn dubojn kaj komentojn pri tiu kaj aliaj ĉiutagaj temoj al Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito. Permesu ke la Ekumena Spiriteco ĉeestu en via vivo! Kaj se tiu mesaĝo bonfaras al vi, diskonigu ĝin! Ĝi povos kortuŝi ankaŭ multajn aliajn homojn.

______________
Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito — Ankaŭ nomata Religio de la Tria Jarmilo kaj Religio de Universala Amo. Temas pri la Ekumena Religio de Brazilo kaj de la mondo.

2 Mesaĝo aperinta en la revuo Jesuo Alvenas!, la ekumena revuo de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito, 108a eldono, p. 46.

TAKSU ĈI TIUN PAĜON