Infana memmortigo — Kiel preventi kaj protekti niajn infanojn?

João Carlos de Carvalho
|
07/10/2014 | Mardo | 18:00 horas

Ni imagu la jenan scenon: malgaja kaj pensema infano, sidanta sur fenestro-parapeto de iu domo, parolanta al si mem. Tio estas situacio ŝajne sendanĝera, kiu per si mem esprimus la ideon pri iu pensanta pri la ludo de tiu tago. Oni povus ne atenti ke tiu estulo, tiel juna, envere alfrontas grandan vivo-defion, ian senton de profunda soleco.

Tio kio povus esti nur ordinara sceno estas tragike interrompita: tiu infano sentas sin streĉita kaj deprimita — ia interna ĥaoso kun sentoj naskitaj el soleco, pro konfliktoj ĉe familianoj, inter ludkolegoj, en la lernoĉambro — kaj donas kuron al la barbara faro de memmortigo, forprenante sian propran vivon, kiu apenaŭ komenĉiĝis tie en la fizika sfero. Bedaŭrinde, memmortigo dum infaneco okazas kaj ili ne estas maloftaj.

Shutterstock

Studoj montras ke la indico de memmortigo inter 6 kaj 14 jariĝoj signife plu kreskas en la tuta mondo, kaj la plej ofta kaŭzo estas infana deprimo. Laŭ serio da esploroj publikigita en la periodaĵo "Lancet", inter la gejunuloj la indico de memmortigo dekobliĝis, inter la jaroj 1980 kaj 2000: de 0,4 ĝis 4 je ĉiu 100 mil personoj. La esplorserio ankoraŭ registris ke adoleskantoj evitas serĉi helpon, ĉar ili timas la stigmaton kaj ke famoj pri iliaj memmortigaj pensoj disvastiĝu tra la lernejo. Tial, nepras multe da atento por percepti la signojn de deprimo, ke temas ne nur pri ia porokaza malgajeco, sed pri situacio pli profunda, kiu postulas tempon por esti venkita kaj kiu bezonas esti rapide identigita, por ke oni povu eviti la tragedion de memmortigo. Deprimo postulas kuracistajn zorgojn kaj, per apogo de religieco, ĝi povas esti superita.

Ĉies rolo
La situacio postulas atenton, zorgemon kaj amemon flanke de la gepatroj, respondeculoj, edukantoj kaj de la socio ĝenerale. Atenton, ĉar ordinare ili montras signojn pri ilia plenumota intenco: seninteresiĝo kaj apatio, malbonaj rezultoj en la studoj, malfacileco rilatiĝi kun familianoj kaj geamikoj, malalta memestimo, daŭra enmemiĝo, inter aliaj. Kiam la gefiloj diras aŭ sugestas ion, ne ĉiam ili volas simple veki la atenton, kiel foje oni supozas. Tial, ni devas akcepti kaj orienti ilin kiel iliaj efektivaj protektantoj.

Agi prevente ĉiam estis la plej sekura kaj efika vojo por solvi iun ajn defion. Ni bezonas daŭre paroli kun niaj infanoj kaj gejunuloj, helpante al ili kompreni la spiritan signifon de ilia ekzistado, prezentante nin mem kiel tiuj kiuj ĉiam apogos ilin, per orientado, por ke ili lernu alfronti la kontraŭaĵojn.

Pri tiu temo skribis Paiva Netto, prezidanto-predikisto de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito, en sia artikolo Infana Agitiĝo: “En mondo tiom ofte regata de tujecismo, kie societaj postuloj kondukas nin, tagon post tago, al kreskanta disputo por iu loko sub la suno, streĉiteco trovas fekundan terenon por reproduktiĝi. Kaj ne nur plenkreskuloj fariĝas viktimoj de tiu konsiderata unu el la malbonaĵoj de moderneco. Ankaŭ niaj infanoj travivas similan situacion... Ilia vivo pli kaj pli aspektas kiel tiu nia: plenplena je devontigoj kaj taskoj. En la fino, ili restas sen spaco por esti infano”. En la artikolo Omaĝe al la gepatroj, li plu registras: “Ke niaj infanoj estu bone vestitaj, nutritaj, sataj, prizorgitaj kiom necese. Sed, antaŭ ĉio, protektitaj de malbonaj influoj, psikaj kaj spiritaj, kiuj nepre rezultigas tiujn fizikajn kaj sociajn malbonaĵojn”.

Por starigi tiun nemalhaveblan protekton, tiel ke niaj infanoj povu vivi feliĉaj kaj sekuraj, ni bezonas instrui kiel ili zorgu pri sia Animo. Instrui kiel preĝi, kiel kalkuli je la ĉeesto de la Gardanĝelo. Instrui kiel trovi Pacon eĉ dum la malhelpaĵoj, fidante je Jesuo kaj komprenante la situaciojn sub la Lumo de Lia Dia mesaĝo. Montri al la infanoj la danĝeron venigi hejmen filmojn, videojn, ludojn kaj kondutojn, kiuj nutras perforton kaj timon. Kiel bone konkludis Paiva Netto, ni bezonas instrui la infanojn kiel defendi sin.

La vivo daŭras
Alziro Zarur (1914-1979), karmemora proklaminto de la Dia Religio, tiam diradis ke “memmortigo solvas nenies angorojn”. Gravas ke nia familio sciu ke neniu devas forpreni sian vivon, kiuj ajn tiuj estas — infanoj, junuloj, plenaĝuloj, maljunuloj, ĉar tiu ago neniam venigos solvon por la travivitaj dramoj. Male, ĝi estigos problemojn eĉ pli grandajn, ĉar ni estas nemortemaj estuloj, kiel nin instruas la Religio de la Tria Jarmilo, kaj nia vojiro daŭros aliflanke de la ekzistado, kun tiu aldona peza ŝarĝo, nome, ke ni antaŭtempe forlasis la korpan veston. Tial, longa kaj dolora tempo estos necesa por la restariĝo de la Animo en ŝuldo al la kompatema Leĝo de la Vivo, kiun kreis Dio. Specife rilate infanojn, ili nepre bezonas la helpon de siaj gepatroj, ĉar estas ties devo antaŭ la Kristo de Dio, Jesuo, ilin protekti kaj ami.

Al tiuj kiuj jam revenis al la Spirita Mondo kiel viktimoj de memmortigo, en iu ajn cirkonstanco, ni devas dediĉi niajn preĝojn kaj la sinceran peton al la Dia Amiko de la Homaro por ke Li ilin protektu, helpu kaj ŝirmu, direkte al la evoluo de ilia eterna Spirito.

Tial, la mesaĝo de la Religio de Dio estas ke ni rezistu al la malespero kaj instruu ankaŭ niajn infanojn rezisti, kiom malbona aspektas la vojo laŭ kiu ni devas iradi. Jesuo estas apud ni kaj ĉiam inspiras nin per la plej bonaj ideoj, pensoj kaj kondutoj, ĉar Li mem garantiis: “Venu al mi ĉiuj, kiuj estas laborantaj kaj ŝarĝitaj, kaj Mi vin ripozigos” (Evangelio de la Dia Amiko laŭ Mateo, 11:28). Ni bezonas ĉiam persisti kaj peti Lian helpon, ĉar Li ĉiam venos!

Esperantigita de Joseo Tenorjo
Revizio de Felipe Duarte

TAKSU ĈI TIUN PAĜON