Diskuto: kial oni devas paroli pri drogaĉoj al la junularo?

Gabriela Marinho
|
02/10/2014 | Ĵaŭdo | 22:00 horas

“Ĉio estas por mi permesata, sed ne ĉio estas oportuna. Ĉio estas por mi permesata; sed mi ne volas sub io submetiĝi”, Apostolo Paŭlo (Korintanoj, 1, 6:12). Surbaze de tiu diraĵo, junaj agemuloj de Bona Volo de Dio, de diversaj aĝoj, diskutas pri la graveco paroli pri drogaĉoj al la junularo; sendu ankaŭ vi vian opinion.

Oni elektis tiun temon pro datumoj pli kaj pli alarmaj, kiuj postulas de ni atenton kaj seriozan sintenon pri tiu temo. Laŭ la Oficejo de Unuiĝintaj Nacioj pri Drogaĉoj kaj Krimoj (UNODC), per enketo de marto 2013, neleĝaj drogaĉoj mortigas pli ol 500 virojn, virinojn kaj eĉ infanojn ĉiutage”.

 

Ni reproduktas ĉi-sube pecon de tiu diskuto; pripensu kun ni!

André Franchi, 21-jara, frekventanta universitatan kurson pri Muzikproduktado, Bonaero (Argentino): Estas tre grave pritrakti tiun temon, precipe ĉe la junularo, ĉar en junaĝo oni ekkontaktas la eksteran mondon kaj oni emas fariĝi sendependa, ekkoni novajn amikojn. Tio estas fazo por formiĝo de la karaktero. Ni devas instrui al la socio, ke necesas preventi!

Nayara Preda, 23-jara, frekventanta universitatan kurson pri Socia Komunikado, Reklamado kaj Propagando, Braziljo (Brazilo): Ĉiutage oni transdonas al ni informojn, kiuj pruvas, ke ĉiaj drogaĉoj damaĝas sanon de nia materia korpo, iamaniere. Kaj ĉe Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito, ni lernas, ke ankaŭ nia spirita korpo multe suferas pro tio. Sekve, se ni volas regi nian korpon, nian vivon, tiam ni ne rajtas dubi pri tiu temo.

André Franchi: Junuloj ŝatas fortajn emociojn kaj ofte ili maltrankviliĝas pri tio, kion oni pensas pri ili, kaj tiam alvenas tiuj kunuloj, tiuj “amikoj”, kiuj proponas drogaĉojn. Tiam, li ne emas resti ekster la rondo! Fine li akceptas. Tio fariĝas senrevena vojo, ĉar ili dependigas. Drogaĉoj estingas la vivon, la ĝojon, celojn kaj nian rezonkapablon. Kial submetiĝi al tia vivo, se ni povas esti feliĉaj en sano?

Marco Dametto, 38-jara, radiparolisto, patro de du idoj, San-Paŭlo (Brazilo): Edukanto Paiva Netto jam de longa tempo diradas, ke se la ondo estas misa, tiam oni naĝu kontraŭ la ondo. Do, ĉu sufiĉas, ke iu homo diru, ke mi devas uzi drogaĉojn por ke mi fariĝu pli bela, pli sukcesa, esti tia aŭ alia, kaj mi devas akcepti tion?! Ne! Kaj estas tre grave, ke gepatroj ne drinku kaj ne fumu, ĉar ekzemplodonado komenciĝas hejme.

Proksimume 4% el la mortoj, kiuj okazas en la mondo, rilatas al englutado de alkoholo. Tro multe da alkoholo intime ligiĝas al mensmalsanoj, epilepsio, hepata cirozo, koraj kaj angiaj malsanoj kaj pluraj specoj de kancero. Datumoj de Monda San-Organizo (MSO), en Tutmonda Raporto 2011 pri la Situacio rilate Alkoholon kaj Sanon.

Nayara Preda: Estas grave diri, ke ne estas facile! Neniu el ni estas imuna al tia situacio, alfroni inviton aŭ pasikutimon pro iu drogaĉo. Pro tio estas nepre necese havi sanan ĉiutagan vivon, por ke ni estu fortaj, kiam aperos tiaj invitoj. Kaj tion oni faras per kulturado de bonaj familiaj kutimoj, edifaj legaĵoj kaj ankaŭ per preĝado.

Marco Dametto: Eĉ por tiuj, kiuj iamaniere envenas tian situacion kaj supozas, ke: Ho, ĉu mi do estas senrimeda?” Ne! Fine, Jesuo, la Ĉiela Miraklofaranto, diris en Sia Evangelio, laŭ Marko (2:17): Ne la sanuloj bezonas kuraciston, sed la malsanuloj.” Kaj ni ĉiuj povas resaniĝi kaj orientiĝi fare de la Dia Majstro ĉiutage, sendepende de tio, ĉu ni apartenas al iu kredo, etno aŭ specifa kulturo. Dependas de ni la serĉado de tiu resaniĝo, kunigante volforton, kuracistan flegadon kaj neskueblan fidon pri la subteno de Ĉiela Medicino. Do, ni diru ne al drogaĉoj kaj jes al Vivo!

Edukanto Paiva Netto skribis: “(...) Problemoj estas solveblaj, kiam la homoj efektive decidas solvi ilin. Tio estas afero pri respekto al la dia privilegio de vivo. Pro tio, ĉi tie perfekte enkadriĝas ĉi tiu penso de Henry Ford (1863-1947), kiu iam difinis Bonan Volon kiel plej grandan Vivoforton: ‘Tempoj de riĉeco ne okazas hazarde. Ili aperas kiel rezulto de granda strebado kaj obstino.’

“Tiun saman strebadon ni devas fari por kontraŭbatali drogaĉojn, kiuj malfeliĉigas tiom da familioj kaj por taŭga restarigo de la uzantoj. Fumkokaino, alkoholo, tabako, se mencii nur kelkajn, estas do bedaŭrindaj damnejoj, kiujn oni devos transpasi”.

TAKSU ĈI TIUN PAĜON