Se abortigo jam okazis, kion fari?

Lernu la seriozajn spiritajn rezultojn de tiu ĉi ago.

El la Redakcio
|
15/02/2019 | Vendredo | 10:20 horas

Ekzistas Vivo antaŭ la vivo, sekve ekzistas Leĝoj, kiuj ekzistas antaŭ la homaj leĝoj kaj super ili validas.

Paiva Netto, prezidanto-predikanto de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito

Surbaze de la forto de tiu ĉi aserto, la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito1 klarigas pri “La seriozaj spiritaj rezultoj de abortigo”. Temas pri duparta artikolo, kiu prezentas, surbaze de la Universala Leĝo de Reenkarniĝo, la profundan spiritan ligon inter naskoto kaj ĝiaj gepatroj.

SXC

Antaŭe, en la unua tekstoparto, ni lernis la diferencon inter spontanea aborto kaj abortigo, kaj tion, kio okazas al spirito de la infano, en tiuj du malfacilaj situacioj. Ni ankaŭ legis pri la momento, kiam la spirito unuiĝas al la korpo kaj komenciĝas la feta vivo. Aldone ni legis pri la spiritaj rajtoj kaj devoj de la gepatroj kaj de la familioj dum tiu procezo.

Ĉi-sekve legu pliajn gravajn detalojn prezentitajn de Paula Suelí, ministrino-predikantino de la Religio de la Tria Jarmilo:

Jesuo, la Ekumena Kristo, la Dia Ŝtatestro, instruas al ni korekti erarojn senjuĝe. Kaj tia devas esti nia sinteno koncerne la temon abortigo. Antaŭ du mil jaroj, Li saĝege diris al ni: “Kiu el vi estas senpeka, tiu ĵetu unua ŝtonon” (Evangelio laŭ Johano, 8:7). Kaj kiu el ni povus tion fari? Neniu el ni, ĉu tiam, ĉu nuntempe.

Jesuo: Dia Inspiro por la Vivo

Ni serĉas, studante la Evangelion de Jesuo, la Ĉiela Edukanto — en Spirito kaj Vero, sub la lumo de Lia Nova Ordono: “Vi amu unu alian, kiel Mi vin amis. Nur per tio ĉiuj homoj scios, ke vi estas miaj disĉiploj.” (Bona Novaĵo laŭ Johano, 13:34-35) — la spiritualan scion bezonatan por agi ekvilibre rilate la vivcirkonstancojn.

Kiel specialan helpilon por tiu ĉi diskuto, ni uzos la Parabolon de la vigla servisto (Evangelio laŭ Luko, 12:35-48). En la versikloj 37, 42 kaj 43, asertas la Kristo de Dio:

“Feliĉaj estas tiuj servistoj, kiujn la sinjoro, kiam li venos, trovos viglaj; vere Mi diras al vi, ke li sin zonos, kaj sidigos ilin por manĝi, kaj mem venos kaj servos al ili” (versiklo 37).

Jesuo parolas al ni pri profunda feliĉo por ĉiuj, kiuj plenumos korekte, sindediĉe, sincere, siajn spiritajn respondecojn. Ili ĝuos la honoron esti priservataj de la Majstro mem. Kaj, ĉi-okaze, kiam temas pri familio, ĉi ties respondeco estas prizorgi sian filon, apogi la Spiriton nekapablan defendi sin, kiu dependas tiumomente de la sindonemo, de la sindevigo, de la amo de siaj gepatroj por naskiĝi kaj vivi.

Tiujn respondecojn la gepatroj akceptis antaŭ la Kreanto mem; do ne temas pri diskuto analizenda nur laŭ materia vidpunkto (kiu ankaŭ gravas); sed precipe laŭ analizo, kiu antaŭas al tiu dimensio de ekzistado, ĉar ĝi koncernas temon, kiu apartenas al la kampo de la Spirito.

La kapablon vivi neniu el ni povas donaci; ni estas nur ĝiaj perantoj. La vivo fontas el Dio.

Shutterstock

En la sama teksto, en la versiklo 42, la Dia Liberiganto invitas nin pripensi:

“Kiu do estas la fidela kaj saĝa administranto, kiun lia sinjoro starigos super sia servantaro, por doni al ili ĝustatempe ilian porcion da nutraĵo?”.

La vorto administranto simbolas homon, kiu volontas servi, kiu estas prudenta, alivorte, saĝa, kiu konsideras la rezultojn de siaj agoj. Ĉi-tekste ĝi reprezentas tiujn, kiuj elpaŝas kaj prizorgas siajn gefratojn honeste, kuraĝe kaj persiste. Ĉar, antaŭ ol esti gefiloj kaj gepatroj, ni ĉiuj estas gefratoj, ni estas gefiloj de Dio.

Tial, legante la versiklojn 45 kaj 46, ni trovas la jenan averton:

“Sed se tiu servisto diros en sia koro: Mia sinjoro prokrastas sian alvenon; kaj komencos bati la knabojn kaj la knabinojn, kaj manĝos kaj trinkos kaj ebriiĝos, la sinjoro de tiu servisto alvenos en tago, kiam li ne atendas, kaj en horo, pri kiu li ne scias; kaj tranĉe skurĝos lin, kaj difinos por li parton kun la senfiduloj”.

Pritraktante ĉi tiun temon (la protektadon de la Vivo), ni devas konscii, ke ni havas specon de povo, kiu estas la rajto vivi; kiom ĝi koncernas nin, tiu rajto estas konservata. Sed neniu el ni rajtas uzi sian propran vivrajton por forpreni la vivrajton de aliulo.

Ni ne rajtas trouzi la povon, la kapablojn, la rajtojn al ni donacitajn de Dio. Kiam ni uzas tiun povon senrespondece, ni suferas la efikon de niaj agoj, kaj rezulte ni estas alvokataj ŝuldopagi pro nia malprudento.

LEGU PLI: 
La seriozaj spiritaj rezultoj de abortigo
+ Gravedeco en adoleskaĝo — Kiel helpi gefilojn agadi kun respondeco
Kial mi naskiĝis en mia familio?

Kiam abortigo jam okazis

Por kompreni, kiel ni devas konduti pri misago, ni konsultu la versiklojn 47 kaj 48 de la Parabolo de la vigla servisto, kiuj klarigas la rezultojn de eraro, konsiderante du malsamajn konscistatojn, alivorte: kiam oni agas kaj konscias la eraron de tiu ago, kaj kiam oni ne plene konscias la malobeon okazantan.

Jesuo avertas nin, ke, ju pli ni scias pri difinita temo, des pli severe ni estos juĝataj pro nia koncerna konduto. Abortigo ĉiam kaŭzos tragediajn rezultojn spiritajn, ĉar la Dia Leĝo, kiu regas la Universon, ĉiam protektas la vivon, en ĉiaj cirkonstancoj.

Kion fari por korekti la eraron?

― Preĝu por la eterna spirito de la bebo

La unua elpaŝo estas preĝi. Propeti Dion por tiu filo, tiu filino, kiu estas en la spirita mondo. Malfermi sian koron por la Ĉiela Kuracisto, pardonpetegi la filon, kiu estas en la Mondo de la Vero, kaj preĝpeti de Dio novan oportunon por rerenkonti tiun idon.

Peti de la Ĉiela Patro, ke la infano ricevu novan oportunon naskiĝi per la meĥanismoj de la Universala Leĝo de Reenkarniĝo. Peti de Dio tiun oportunon, honeste paroli pri sia sento kreas kondiĉojn por transformiĝo de tia dolora situacio en ŝancon de rekomenco.

shutterstock

― Agu favore al la infanoj sur la Tero

Krom la edifa decido preĝi, necesas agi favore al la infanoj jam naskitaj sur la Tero; apogi ilin per la sama prizorgo meritata de tiu filo aŭ filino, kiu estas en la spirita mondo, kaj ricevos la efikon de tia amoplena ago, kie ajn li aŭ ŝi situas.

Jen la kompatplenaj oportunoj, kiujn Jesuo konstante proponas al la homa koro. Efektive, ĝuste Li diris, ke Li alvenis pro ni erarantoj, por alvoki la pekulojn (alivorte, la erarantojn) al pento (Evangelio laŭ Luko, 5:32).

La Ĉiela Edukanto ne venis por juĝi nin; Li venis por doni al ni oportunon. Ni do lernu akcepti tiun inviton al saviĝo, al oportuno helpi niajn proksimulojn, kiuj ankaŭ bezonas tiun oportunon. La Kristo ĉiam strebas, por ke pardono kaj Amo ĉie venku, por ke ni lernu respekti la vivon, plejaltan signon de la Dia malavaro.

La Dia Protektado de la familioj

Per niaj preĝoj ni petu de la Ĉiela Patro la forton kaj saĝon de ni bezonatajn por ĉiam decidi favore al la Vivo, restante en Lia Amo, petante la benojn de la Lum-Spiritoj por ĉiuj patrinoj, kiuj portas idojn en siaj ventroj, kaj ankaŭ por ĉiuj infanoj, kiuj reenkarniĝas en ĉi tiun mondon, kaj estas koncipataj de siaj patrinoj, kun la apogado de siaj gepatroj, geavoj, gefratoj.

La Dia Protektado atingu ĉiujn vivojn, kiuj persistas, malgraŭ la grandegaj perfortoj okazantaj tra la mondo. Kaj ĝi atingu ankaŭ la patrinojn, kiuj ŝirmakceptas la gefilojn de aliaj patrinoj, kaj atingu ĉiujn homojn batalantajn por la digno de ajna filo de Dio.

Ni ĉiam povu kuraĝe ekstari kaj lukti por tiu, kiu ne povas defendi sin. Per nia konduto ni sciu ekkrii favore al la vivo, por gardi ĝin okaze de ĉiuj ĝiaj sanktaj manifestiĝoj. Ni propetas Dion pro ĉiuj Liaj gefiloj, kiuj estas, super ĉio, niaj Gefratoj.

LEGU PLI: 
La seriozaj spiritaj rezultoj de abortigo
Gravedeco en adoleskaĝo — Kiel helpi gefilojn agadi kun respondeco
Kial mi naskiĝis en mia familio?

Sendu viajn dubojn kaj komentojn pri tiu kaj aliaj ĉiutagaj temoj al Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito. Permesu ke la Ekumena Spiriteco ĉeestu en via vivo! Kaj se tiu mesaĝo bonfaras al vi, diskonigu ĝin! Ĝi povos kortuŝi ankaŭ multajn aliajn homojn.

____________
1 Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito — Ankaŭ nomata Religio de la Tria Jarmilo kaj Religio de Universala Amo.  Temas pri la Ekumena Religio de Brazilo kaj de la mondo.

TAKSU ĈI TIUN PAĜON