La seriozaj spiritaj rezultoj de abortigo

El la Redakcio
|
30/03/2016 | Merkredo | 17:45 horas

Jesuo, la Ekumena Kristo, la Dia Ŝtatestro, instruas al ni korekti erarojn senjuĝe. Kaj tia devas esti nia sinteno koncerne la temon abortigo. Antaŭ du mil jaroj, Li saĝege diris al ni: “Kiu el vi estas senpeka, tiu ĵetu unua ŝtonon” (Evangelio laŭ Johano, 8:7). Kaj kiu el ni povus tion fari? Neniu el ni, ĉu tiam, ĉu nuntempe.

La Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito¹ celas klarigi, alporti la solvojn proponatajn de la Dia Majstro al ni por ĉiutagaj situacioj, ĉar ni havas devojn ne nur rilate la prizorgadon de nia fizika organismo, sed ankaŭ de la spirita organismo. Sekve legu kelkajn klarigojn pri tiu temo, el intervjuo kun la Ministrino-Predikanto de la Religio de la Tria Jarmilo, Paula Suelí.

Kiel diferencas spontanea aborto disde abortigo?

Pritraktante tiel seriozan temon, ni devas konsideri kiel unuan punkton, ke, spirite, spontanea abortohavas malsaman naturon ol abortigo. Efektive, la unua situacio okazas, sen ke la familio ĝin dezirus; kaj ĝi signifas naturan procezon en la vivo de la reenkarniĝonta Spirito (la infano) kaj ankaŭ en la vivo de la familio (la gepatroj).

Tio okazas, ĉar, konforme al la Diaj Leĝoj, tiu Spirito disponas tre mallongan periodon por pasigi ĉi tie sur la Tero; tia estis lia spirita agendo². Tiu procezo de “disiĝo”, tiel rapida, tre doloras homon, kiu devas alfronti tiun ŝajnan distancon (inter la restantoj en la materia mondo kaj la revenantoj al la spirita mondo). Sed spirite ne temas pri perdo: la gepatroj, kiu sin oferis por tiel malavara ago, teni filon tiom mallonge sub sia respondeco en la materia mondo, plenumis en la spirita mondo la devontigon ricevi ĝin, sub sia prizorgo, dum tiel mallonga periodo.

SXC

Tiel decidante (ankoraŭ en la Spirita Patrujo), ili jam konis la dramon, kiun ili alfrontos, kaj, super ĉio, ili deziris kontribui al la evoluo de tiu estulo al ili konfidota kiel filo, tiel elmontrante agon de granda kuraĝo, sinofero kaj amo. Tial, antaŭ la Dia Leĝo, tiu “disiĝo” ne prezentas la finon de la spirita ligo, kiu unuigis la familion. Male, tiuj ligiloj daŭre vivas, ili plu restas gefiloj kaj gepatroj, kaj jen pruvo, ke la ĉiela subteno neniun forlasas.

Kontraste, abortigo havas malsaman naturon, ĝi estas perforto. Temas pri la forigo de biologia vivo el spirita estulo, kiu ricevis permeson de Dio kaj de siaj gepatroj por reenkarniĝi. Ĉiu seksrilato, el kiu rezultas fekundigo de ovolo fare de spermatozoo, signas la gepatran akcepton de la devontigo pri tiu Spirito, kiu deziras naskiĝi sur la Tero. Eĉ se liaj gepatroj ne ĝuas stabilan rilaton aŭ se ili diras, ke ili ne deziras filon tiumomente, la fakto, ke konscie ili akceptas agon, el kiu povus rezulti gravedeco, estas rigardata kiel ilia permeso, per sia libera decido, por ke tiu Spirito povu reenkarniĝi sub ilia respondeco. Tial, intence interrompi tiun ciklon signifas estigi terurajn suferojn por si mem.

+ Gravedeco en adoleskaĝo — Kiel helpi gefilojn agadi kun respondeco.

Kiam Spirito ligiĝas al korpo kaj komenciĝas feta vivo?

Spirito ligiĝas al korpo je la momento de koncipo (fekundigo de ovolo fare de spermatozoo). La korpo bezonas provizi la bezonojn de la Animo, de la reenkarniĝinta Spirito, por ke li plenumu kiel eble en la plej efika maniero la taskon, kiun li bezonas efektivigi ĉi tie sur la Tero. Tial gravas, ke tiu Animo restu konektita al la korpo, ligante sin al ĝia materia strukturo ekde la unua momento, je kiu ĝi ankoraŭ estas aro da ĉeloj (eksterordinaraj kaj neripeteblaj, se konsideri la apartecon de ĉiu homo, ekde la formiĝo de la ovo). Tial la ligo de la Animo kun la korpo jam solidiĝas je la momento de koncipo, kiam la partoprenantaj Spiritoj jam fariĝas patrino, patro kaj filo, kaj konsistigas familion.

Shutterstock

Multaj filoj de Dio estas vunditaj okaze de ĉiu abortigo. La unua estas la infano, kiu nepre sentas ĉion okazantan. La tutan perforton de la procezo perceptas tiu naskiĝanto, kiu fidis siajn gepatrojn, restante tutcerta, ke oni ĝin subtenos, akceptos kaj respektos, laŭ ĝia rajto ekzisti. Ankaŭ la patrino kaj la patro estas vunditaj, kaj multfoje ne scias tion. Laŭ la spirita vidpunkto, kiam oni abortigas infanon, ĝi ne ĉesas ekzisti kiel Spirito; ĝi daŭrigas sian vojon kiel Spirito. En la plejparto de la okazoj, ĝi ne komprenas la kialojn de la perforto, kiun ĝi suferis, kaj turnas sin kontraŭ siajn gepatrojn, kaj persekutas ilin spirite.

Do tiu grupo de Spiritoj (la gepatroj kaj nenaskiĝinta filo) havas ŝuldon. Kaj la pentsufero de la patrino kaj de la patro, ĉu ĝi estas konfesata publike aŭ ne, plus la kolero kaj doloro de la abortito, formas, je sennombraj fojoj, simptomaron de spirita obsedo kaj persekutado, tiel fortajn malfeliĉojn, kiujn nur jarcentoj kaj jarcentoj da “rekomencoj”3 povos sanigi. Krome, ĉar la Spirito partoprenas la spiritan agendon de siaj gepatroj, estiĝas granda “vakuo” en la devontigo de tiuj homoj, en la vivo, en la koro de la koncernatoj. Temas pri tre profunda malĝojo, ĉar ĝi ekloĝas la Animon.

Tial gravas, ke ni instruu al niaj familioj, ke seksrilatoj estas serioza afero; ĝi estas natura, dieca, mirinda, tamen tre serioza respondeco. Fekundigo ne estas nur biologia, materia rezulto; ĝi estas evento por la Spirito. Neglekti tiun procezon kaŭzas profundajn suferojn al si mem kaj al aliuloj.

Spiritaj rajtoj kaj devoj

La Prezidanto-Predikanto de la Religio de la Tria Jarmilo, Paiva Netto, klarigas al ni, ke la suferado, kiun naskas abortigo, ne estas Dia venĝo; temas pri rektaj rezultoj el sinteno de malobeo al la Diaj Leĝoj, ĉar oni malrespektas ies rajton al vivo kaj civitaneco.

Tiu konstato ankoraŭ pli evidentiĝas en la subtitolo “Laŭleĝa defendo de la feto”, trovebla en lia artikolo "Por Vivo": “En la 2-a Artikolo de 1-a Ĉapitro (Pri la personeco kaj pri la kapablo) de la 1-a Titolo (Pri la naturaj personoj) de la brazila Civila Kodo, de la jaro 2002, ni trovas: La civila personeco de homo komenciĝas kiam li naskiĝas vivanta; sed la leĝo protektas, ekde koncipiĝo, la rajtojn de la naskoto. Cetere, unu el la grandaj standardoj de Legio de Bona Volo (LBV) kaj de Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito estas batalado por la konstitucia rajto de fetoj, kio garantias al ili la leĝan eblecon naskiĝi kaj vivi”.

Per tia analizo ni ankaŭ vidas, ke naskoto estas do alia individuo; ĝia vivo ne estas la vivo de ĝia patrino, ne estas la vivo de ĝia patro. Neniu naskoto estas utero, neniu feto aŭ formata bebo estas aneksaĵo de la korpo de sia patrino; verdire, ĝi pluvivas danke al ŝia malavareco, de la nutrado donacata de ŝia korpo, de la amo de la Animo, kiu ĝin akceptas en ŝian ventron, sed la formata infano estas persono aparta de sia patrino, ĝia identeco antaŭas la patrinan uteron: ĝi jam ekzistis en la spirita mondo.

Sendu viajn dubojn kaj komentojn pri ĉi tio kaj aliaj ĉiutagaj temoj al la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito. Lasu la Ekumenan Spiritualecon fariĝi parto de via vivo! Kaj, se ĉi tiu artikolo bonfaras al vi, kundividu ĝin! Ĝi povos tuŝi ankaŭ la koron de multaj pliaj homoj.

___________________________
1 – Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito — Ankaŭ nomata Religio de la Tria Jarmilo kaj Religio de Universala Amo.  Temas pri la Ekumena Religio de Brazilo kaj de la mondo.

2 – Spirita Agendo — Instruas la Religio de la Universala Amo ke neniu naskiĝas sur la Tero sen iu ekzisto-kialo. La Ĉiela Edukanto mem, Jesuo, donis al ni Sian ekzemplon: "Ĉar mi malsupreniris de la Ĉielo, por plenumi ne mian volon, sed la volon de Tiu, kiu min sendis" (Evangelio, laŭ Johano, 6:38). Tial, antaŭ ol reenkarniĝi sur la Teron, ĉiu el ni alprenis en la spirita mondo — nia origina patrujo — sumo da devontigoj, situacioj kaj defioj, kiuj konsistigas nian Spiritan Agendon.

3 – En tiu kaj aliaj ekzistadoj: la Dia Religio agnoskas la Universalan Leĝon de Reenkarniĝo, kaj klarigas, ke ĝi estas nova oportuno donacita de Dio por la spirita evoluado de Siaj kreitoj. En Apokalipso sen timo, paĝoj 73 kaj 74, Paiva Netto skribas: “Ni ne lasu fuĝi el nia memoro tion, kion ni promesis en la Spirita Sfero, nome, efektivigi agojn favore al niaj similuloj. Ordinare ni nin kvitigas pri eraroj faritaj en antaŭaj vivoj. Mi volas ripeti la jenon: reenkarniĝo ne estas Dia puno. Male, ĝi estas Lia kompatemo, kiu donas al ni novajn oportunojn. Ĝi estas pli bona ol la eterna infero. Kial patro dezirus, ke lia filo, kiom ajn li eraris en sia vivo dum 50, 60, 70 aŭ eĉ 100 jaroj, pasigu la tutan Eternon en infera suferado, en flamoj, kiuj ne konsumas? (…)”.

Esperantigita de Francisco Wechsler
Revizio de Maria Aparecida da Silva

Juĝu ĉi tiun enhavon