Donaco de organoj: ĉu vi havas dubojn pri tio?

El la Redakcio
|
23/09/2015 | Merkredo | 17:30 horas

La donaco de organoj kaj histoj estas sendube ago de granda sindonemo. Unusola donacinto savas, meznombre, la vivon de ok ĝis dek homoj, eĉ post sia morto1. Per la konsento de lia familio, estas donaceblaj la koro, korneoj, pulmoj, renoj, hepato, pankreato, haŭto, ostoj, korvalvoj, inter aliaj. 

Tamen, ekzistas duboj pri la spiritaj rezultoj dum kaj post la donaco. La Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito klarigas tiun fenomenon:

(Se la subtekstoj en Esperanto ne aperas aŭtomate, klaku sur la bildon apud la maŝino, sur la malsupra angulo de la ekrano. \0/)

Ĉu la Religio de la Universala Amo favoras la donacon de organoj? Kial?

 

"Ni konsilas, ke vi konu la leĝajn kaj medicinajn procedojn de via lando, egale ĉu la donaco okazas dum la vivo aŭ post la paso en la Spiritan Mondon. (...) Kaj ja gravas, ke ni ĉiuj konu tiujn informojn, por ke ni havu spiritan trankvilon kundividante nian vivon kun aliulo".

Ĉu ricevinto de organo restas ligita al la spirito de la donacinto? Ĉu povus okazi, ke la donacinto pentus kaj “hantus” la ricevinton?

 

"Ja gravas kundividi nian intencon kun familianoj, por ke ili, post nia morto, povu decidi nome de ni".

Sendu viajn demandojn al ni

Tiujn videojn produktis la Akademio Jesuo, la Ekumena Kristo, la Dia Ŝtatestro2, celante klarigi kelkajn temojn surbaze de la ekumena doktrino de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito. 

Ĉu vi havas aliajn dubojn pri la temo? Sendu viajn demandojn al ni.

____________
Fonto: Brazila Asocio de Transplantado de Organoj

“La Akademio Jesuo, la Ekumena Kristo, la Dia Ŝtatisto, konsistas el la Instituto por Studo, Esploro kaj Travivado de la Nova Ordono de Jesuo kaj el la Instituto por Studo kaj Esploro pri la Scienco de la Animo. Per produktado de la universala sciado, nome dia kaj homa, ĝi celas sensektigi la manieron kiel iuj vidas la Kriston de Dio kaj la Kristanismon, alidire, koncernas ĝin montri la influon kaj la aplikeblecon de la ekumenaj kaj eternaj instruoj de la Ĉiela Akademiano pri ĉiaj spirita-homaj scio-fakoj, prezentante Lin per maniero ampleksa, frateca kaj evidenta por la Homaro.” Difino de Paiva Netto, okaze de la fondo de la Akademio Jesuo, la Ekumena Kristo, la Dia Ŝtatisto, la 1an de februaro 2007. 

TAKSU ĈI TIUN PAĜON