Kiel superi la morton de amata persono?

La doloro estas pasema, sed la konvinkiĝo pri eterna vivo ĉiam provizos nin per forto kaj kuraĝo, por ke ni superu la momentojn de suferado.

Jayme Bertolin
|
16/06/2021 | Merkredo | 17:00 horas

La morto de amata persono povas kaŭzi tre doloran senton al familianoj kaj amikoj. Estas nature bedaŭri, ekzemple, la foreston de amata persono. Sed kiel superi la doloron de disiĝo?

Kie ĉerpi forton por daŭrigi sian propran vojiradon? Evidente, la morto ne dekretis la finon de ĉio!

shutterstock

Jes, vi legis ĝuste. Kaj, por klarigi ĉi tiun punkton, ni turnos nin al la vortoj de la prezidanto-predikanto de la Religio de la Universala Amo1, José de Paiva Netto: 

“Tiuj, kiujn ni amas, neniam mortas, eĉ se ili jam estas en la Spirita Mondo. Multaj restas nevideblaj apud ni, helpante nin; eble aliaj eĉ bezonas niajn preĝojn. Ni preĝu por ili, por ke, kiam venos nia vico, iu preĝu por ni, kaj ni danku Dion tial, ke Li estas Dio de vivantoj”, klarigas la aŭtoro per sia verko Sanktaj Spiritualaj Gvidlinioj de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito, vol. 1, en la ĉapitro Ne ekzistas morto ie ajn en la Universo”.

Jen do la unua forta konsolo por nia Animo: scii, ke nia amata persono plu vivas, ne ĉesis ekzisti post sia morto. Jen unu el la gravaj lecionoj postlasitaj al ni de Jesuo, kiam Li diris en Sia Evangelio, laŭ Marko, 12:27, ke (...) Dio estas Dio ne de la mortintoj, sed de la vivantoj”.

Kiel transpasi la morton de kara persono kaj la funebro pro li?

La prezidanto-predikanto de la Religio de la Universala Amo, José de Paiva Netto, donas multajn klarigojn pri kiel venki la resopiron al geamatoj.

Li legas kaj komentas sian verkon Mortintoj ne mortas, kaj eĉ reliefigas sian personan sperton en la filmanonco de tiu libro:

(Se la subtekstoj en Esperanto ne aperas aŭtomate, klaku sur la bildon apud la maŝino, sur la malsupra angulo de la ekrano.)

 

 

“(...) Dio estas Dio ne de la mortintoj, sed de la vivantoj”

La Dia Kristo ankaŭ asertis al la Samaria Virino, apud la puto de Jakob, ke “Dio estas Spirito (Bona Novaĵo, laŭ Johano, 4:24), kaj ke ni ĉiuj estas Eternaj Spiritoj, ĉar ni estas kreitaj de la Ĉiela Patro laŭ Lia bildo kaj simileco (Genezo laŭ Moseo, 1:26).

Do la vivo daŭras eĉ post la mortfenomeno (fino de la karna korpo), ĉar nia Spirita vivo neniam ĉesas, kaj aldone neniu restas senapoga, tiel sur la Tero kiel en la Ĉielo.

+ Via Gardanĝelo: tri faktoj, kiujn vi bezonas scii pri Li

Estas la vero, ke ni ne plu povos rekte kaj ĉiumomente vidi kaj aŭdi la amatan personon (ĉar li/ŝi jam ne vivas en sia karna korpo), sed li/ŝi daŭros vivanta en sia spirita korpo. Tiamaniere, ni povos per la koro kaj, je la konvena momento, senti la ĉeeston de tiuj amataj personoj inter ni, aŭ renkonti ilin, ekzemple, per sonĝoj.

+ Kio estas Reenkarniĝo kaj kial ĝi estas necesa?

Kiel superi la doloron

Se vi ĉi-momente suferas pro la morto de amata persono, ni invitas vin halti iomete, kaj atenti (kaj kunreciti) la ekumenan preĝon Patro Nia, kiun Jesuo postlasis al ni. Kredu nin, ĝi tre bonfaros al vi!

 

Per kompreno de tiuj instruoj, la doloro de disiĝo kaj la resopiro iom post iom mildiĝos, eĉ se ne facile. Ja gravas konscii, ke ĉiu individuo havas sian tempon, ĝi ne estas la sama por ĉiuj. Tamen, kiam ni deziras antaŭeniri, kaj sendas al la Eterna Spirito niajn preĝojn kaj plej noblajn vibrojn, tiam malĝojon kaj angoron anstataŭos novaj sentoj. La amata persono ĉiam grave rolos en nia vivo, kaj neniam forgesiĝos, sed la sento fontos el trankvilo kaj Paco.

La doloro estas pasema, sed la konvinkiĝo pri eterna vivo ĉiam provizos nin per forto kaj kuraĝo, por ke ni superu la momentojn de suferado.

Vivo post morto kaj la alfrontado de funebro

 

Ni preĝu por la elkarniĝintoj, disradiante per nia Bona penso vibrojn kaj energiojn de Paco kaj Amo, kiuj multe kontribuos por la kontinueco de la vivo de tiu amata persono.

Ankaŭ en via artikolo Vivo post morto kaj la alfrontado de funebro, skribis Frato Paiva Netto:

"Morto estas natura fenomeno en la vivo, kaj altrudas adaptiĝojn, kaj al tiuj, kiuj revenis la Spiritan Mondon, kaj al tiuj, kiuj restis sur la Tero. Resopiro aperas je ĉi tiu flanko de la vivo, same kiel je la alia, ĉar sento de Frata Amo konservas la Animojn interligitaj. Funebro estas proceso, kiun ni devas respekti. Ĝi estas homa. Ni devas proponi komprenon kaj apogon, por ke neniu sentu sin sola en tiu momento. Tamen, ni ĉiam afable orientu, ke oni ne kultivu vibrojn de malĝojo, ĉar tio atingas ankaŭ la Spiriton, kiu reekvilibriĝas, kaj troviĝas en stato multe pli sentema al tio, kion oni elsendas al ili. Tial necesas, ke ni tre ame memoru tiujn, kiuj venis antaŭ ol ni en la Grandan Patrujon de Vero, rememorante feliĉajn okazaĵojn, transdonante al ili nur tion plej bonan, kion ni havas en la koro. Tio certe komfortigos nin kaj plifortigos nin por transpasi ian ajn malfacilaĵon survoje. Tia certeco, ke la homoj, kiujn ni tre amas, plu iras siajn vojojn en la Transmondo1, kapabligas nin travivi tiujn momentojn.

Por mildigi  la dolorojn de la koro, jen plifortigaj vortoj de Jesuo, por ke ni venku kun Lia Benata Apogo: 'Venu al mi ĉiuj, kiuj estas laborantaj kaj ŝarĝitaj, kaj Mi vin ripozigos. Metu sur vin mian jugon, kaj lernu ĉe mi, ĉar mi estas milda kaj korhumila; kaj vi trovos ripozon por viaj Animoj. Ĉar mia jugo estas facila, kaj mia ŝarĝo estas malpeza' (Evangelio laŭ Mateo, 11:28 ĝis 30)".

Enskribu la nomojn de viaj amataj personoj en la Potenca Ekumena Ĉeno de Preĝado de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito!

Sendu viajn dubojn kaj komentojn pri tiu kaj aliaj ĉiutagaj temoj al Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito. Permesu ke la Ekumena Spiriteco ĉeestu en via vivo! Kaj se tiu mesaĝo bonfaras al vi, diskonigu ĝin! Ĝi povos kortuŝi ankaŭ multajn aliajn homojn.

_______
Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito — Ankaŭ nomata Religio de la Tria Jarmilo kaj Religio de Universala Amo.  Temas pri la Ekumena Religio de Brazilo kaj de la mondo.

TAKSU ĈI TIUN PAĜON