Templo de Bona Volo, 28-jara — “En Jesuo troviĝas la Itinero al Feliĉo”
El la Redakcio
|
19/09/2017 | Mardo | 9:15 horas
Solena sesio, kun parolado de la fondinto de TBV, José de Paiva Netto. (Foto: Vivian R. Ferreira)Solena sesio, kun parolado de la fondinto de TBV, José de Paiva Netto. (Foto: Vivian R. Ferreira)Solena sesio, kun parolado de la fondinto de TBV, José de Paiva Netto. (Foto: Gustavo Henrique)Solena sesio, kun parolado de la fondinto de TBV, José de Paiva Netto. (Foto: Gustavo Henrique)Solena sesio, kun parolado de la fondinto de TBV, José de Paiva Netto. (Foto: Vivian R. Ferreira)La festkulmino okazis, ĉi-jare, inter la 20-a kaj 21-a tagoj, kiam homoj el pluraj partoj de Brazilo kaj de la mondo superplenigis ĝiajn ĉambrojn. (Foto: Vivian R. Ferreira)Je la 20-a de oktobro okazis la Spektaklo Legiana Muziko — “Fino de la Tempoj kaj la homoj persistemaj pri Jesuo”. (Foto: Vivian R. Ferreira)Je la 20-a de oktobro okazis la Spektaklo Legiana Muziko — “Fino de la Tempoj kaj la homoj persistemaj pri Jesuo”. (Foto: Vivian R. Ferreira)Je la 20-a de oktobro okazis la Spektaklo Legiana Muziko — “Fino de la Tempoj kaj la homoj persistemaj pri Jesuo”. (Foto: Vivian R. Ferreira)Je la 20-a de oktobro okazis la Spektaklo Legiana Muziko — “Fino de la Tempoj kaj la homoj persistemaj pri Jesuo”. (Foto: Vivian R. Ferreira)Je la 20-a de oktobro okazis la Spektaklo Legiana Muziko — “Fino de la Tempoj kaj la homoj persistemaj pri Jesuo”. (Foto: Vivian R. Ferreira)Je la 20-a de oktobro okazis la Spektaklo Legiana Muziko — “Fino de la Tempoj kaj la homoj persistemaj pri Jesuo”. (Foto: Vivian R. Ferreira)Je la 20-a de oktobro okazis la Spektaklo Legiana Muziko — “Fino de la Tempoj kaj la homoj persistemaj pri Jesuo”. (Foto: Vivian R. Ferreira)Je la 19-a de oktobro okazis Ekumena Ago omaĝe al la Tago de Ekumenismo (celebrata je la 21-a de oktobro), kun partopreno de reprezentantoj de plej diversaj branĉoj de la homa scio. (Foto: Vivian R. Ferreira)Je la 19-a de oktobro okazis Ekumena Ago omaĝe al la Tago de Ekumenismo (celebrata je la 21-a de oktobro), kun partopreno de reprezentantoj de plej diversaj branĉoj de la homa scio.(Foto: Vivian R. Ferreira)Je la 19-a de oktobro okazis Ekumena Ago omaĝe al la Tago de Ekumenismo (celebrata je la 21-a de oktobro), kun partopreno de reprezentantoj de plej diversaj branĉoj de la homa scio.(Foto: Vivian R. Ferreira)Kultura kaj Arta Ekspozicio La Apokalipso de Jesuo por la Kore Simplaj. (Foto: José Gonçalo)Kultura kaj Arta Ekspozicio La Apokalipso de Jesuo por la Kore Simplaj.(Foto: José Gonçalo)Kultura kaj Arta Ekspozicio La Apokalipso de Jesuo por la Kore Simplaj.(Foto: José Gonçalo)Kultura kaj Arta Ekspozicio La Apokalipso de Jesuo por la Kore Simplaj.(Foto: José Gonçalo)Ekspozicio de verkoj omaĝe al Sankta Francisko el Asizo. (Foto: Karina Dametto)Ekspozicio de verkoj omaĝe al Sankta Francisko el Asizo. (Foto: José Gonçalo)Ekspozicio de verkoj omaĝe al Sankta Francisko el Asizo. (Foto: Karina Dametto)Ekspozicio de verkoj omaĝe al Sankta Francisko el Asizo. (Foto: José Gonçalo)Ekspozicio de verkoj omaĝe al Sankta Francisko el Asizo. (Foto: José Gonçalo)Je la 1-a de oktobro la Edroj de TBV estis prilumitaj apoge al la Rozkolora Oktobro, nome monda kampanjo por konsciigo pri la Internacia Tago kontraŭ Mam-Kancero.(Foto: José Gonçalo)Templo de Bona Volo. La TBV situas ĉe Quadra 915 Sul, Brasília/DF, Brazilo.(Foto: André Fernandes)
Solena sesio, kun parolado de la fondinto de TBV, José de Paiva Netto. (Foto: Alexandre Rueda)
Kompletiginte 28-jarojn da ekzistado (je la 21-a de oktobro), la Templo de Bona Volo (TBV) inspiras nin por atingo de profunda, vera feliĉo, kiu naskiĝas el la ligo inter ĉiu homo kaj la Ĉiela Patro. Ĉar en la Monumento de Ekumena Spiritualeco, kiu estas unu el la Sep Mirindaĵoj de Braziljo, ĉefurbo de Brazilo — tiel oni alnomas TBV — oni trovas etoson de Paco, de spirita plifortigo kaj komforto, kiuj inspiras nin por serĉado de la plejbono en ni mem, kun la celo, ke ni bone plenumu nian rolon kiel civitanoj, gepatroj, gefiloj, profesiuloj, surbaze de frateco kaj persistemo laŭ la ekzemplo de Jesuo.
Por celebri unu plian jaron da vivo kiel “ŝirmejo por la homaro”, la Templo de Paco okazigis la tradician eventon “Oktobro en TBV”, kiu ĉi-jare prilaboris la temon: “En Jesuo troviĝas la Itinero al Feliĉo”. Dum unu monato oni okazigis plurajn agadojn omaĝe al tiu Monumento, kaj je la 21-a de oktobro, sabate, kiel krono al tiuj celebroj, okazis solena sesio kun la parolado de la konstruinto de TBV, José de Paiva Netto.
Vivian R. FerreiraLa festkulmino okazis, ĉi-jare, inter la 20-a kaj 21-a tagoj, kiam homoj el pluraj partoj de Brazilo kaj de la mondo superplenigis ĝiajn ĉambrojn.
Programaro de “Oktobro en TBV”
La programaro konsistis el muzikaj spektakloj, prezentado de korusoj, prelegoj, preĝoj kaj aliaj specialaj programeroj. Inter ĉi tiuj, okazas ĉiutage la Ekumena Ĉeno de Preĝado, je la 18-a horo (Horo de Anĝeluso), en la Navo de TBV, favore al la sano de homoj kaj familioj, kiuj suferas de mamkancero, apoge al la internacia tago kontraŭ tiu malsano (la 19-a de oktobro).
Dum tiu tuta monato, ankaŭ estis malfermitaj al vizitado la ekspozicio de verkoj omaĝe al Sankta Francisko el Asizo, Patrono de Legio de Bona Volo (LBV), en la Nobla Salono, kaj la Kultura kaj Arta Ekspozicio La Apokalipso de Jesuo por la Kore Simplaj, en la Artgalerio.
Ĉambregoj de la Templo de Bona Volo:
Sur la supro de TBV kuŝas tiu kiu, laŭ konsidero de amaskomunikiloj, estas la plej granda purkristala ŝtono en la mondo (ĉirkaŭ 21 kilogramoj). Ekde la komencaj planoj de la konstruado, José de Paiva Netto, elpensinto de la Monumento, jam deziris instali kristalŝtonon sur la supro de la Piramido, por ke ĝi estu piramida konstruaĵo kun pinto reprezentanta la perfektan kunligon inter la homo kaj Dio (aŭ inter iu ajn Supera Forto, laŭ kredo de la koncernulo). Specialistoj asertas ke la kristalo revigligas energiojn.(Foto: João Periotto)La kristalŝtono troviĝas en la ĝusta loko, sub kiu la pilgrimanto alvenas post ĉirkaŭiri laŭ la malhela strio de la Spiralo, lumigante la internon de la Navo. Laŭ studemuloj, la kristalo purigas la medion per katalizado de bonfaraj energioj, kiuj falas sur tiujn kiuj eniras en la lokon, kaj favorigas kromoterapion — kuracadon per koloroj.(Foto: André Fernandes)Kun impresa dekoracio, ankaŭ la Egipta Ĉambro estas loko tre vizitata en la Templo de Bona Volo. Memorige al la Antikva Egiptio, tuj en la enirejo estas registrita — malnovegipte, portugale, angle, itale, esperante, hispane, france, germane, japane kaj ĉine — tiu ĉi eldiro de Paiva Netto, konsiderata la vekkrio de la monumento: “La mortintoj ne mortas”.(Foto: André Fernandes)Mandalo de TBV — La vorto "mandalo", el la sanskrita, unu el la oficialaj lingvoj de Hindio, signifas cirklon, geometria formo kiu havas nek komencon nek finon kaj kiu bildigas la dinamikan rilaton inter la homo kaj la kosmo. Tial, la pilgrimantoj, proksimiĝante al la Mandalo, levas siajn manojn cele alpreni la energiojn elradiantajn de tiu verko.(Foto: Lucian Fagundes)TBV estas loko por meditado, retiriĝo kaj Preĝado, kie eblas trovi Pacon, konsolon kaj profundan kvietecon. Tiusence, unu el la spacoj plej serĉataj de vizitantoj estas la Navo de TBV. La tradicio ĉirkaŭiri sur la Spiralo nudpiede estis kreita de la pilgrimantoj mem.(Foto: André Fernandes)La Navo de TBV estas la unua ejo, kien la pilgrimantoj eniras. TBV estas loko por meditado, retiriĝo kaj Preĝado, kie eblas trovi Pacon, konsolon kaj profundan kvietecon. Tiusence, unu el la spacoj plej serĉataj de vizitantoj estas la Navo de TBV. En tiu loko la pilgrimantoj estigis la kutimon preĝi dum ili ĉirkaŭiras sur la spiralo desegnita sur la granita planko.(Foto: Lucian Fagundes)La Sankta Fonto de TBV estas loko alte taksata de la vizitantoj. La loko estas ekzaltado al la Naturo kaj al akvo. En la mezo, troviĝas franca skulptaĵo de la 18a jarcento, farita el bronzo, kiu reprezentas Jesuon, la Ekumenan Kriston, benantan tiujn kiuj preterpasas tien.(Foto: Clayton Ferreira)Kun vastaj instalaĵoj, la Nobla Salono de TBV estas spaco gastema por akcepti vizitantojn el la tuta mondo. En ĝi estas eksponataj regalaĵoj donacitaj de reprezentantoj el plej diversaj naciecoj al la Templo de Bona Volo.(Foto: Lucian Fagundes)Ankaŭ troviĝas en la Nobla Salono de TBV la panelo “Evoluo de la Homaro”. Ĝi grupigas misiulojn el diversaj religiaj tradicioj, filozofiaj pensoj kaj malsamaj fakoj de la homa sciaro, kiuj kontribuis al la progreso de la Homaro. La panelo montras kiel centran figuron la bildon de Jesuo, la Ekumena Kristo, kiel la grandan disvastiganton de Paco inter la popoloj.(Foto: Lucian Fagundes)La Arta Galerio de TBV estas medio kun 570m2, kiu gastigas ekspoziciojn, recitalojn, libro-lanĉojn kaj diversajn formojn de artesprimoj fare de famkonataj artistoj kaj ankaŭ de komencantaj, enlandaj kaj alilandaj. Tio estas loko dediĉata al la humanigo de la kono pere de arto.(Foto: Lucian Fagundes)Plej nova spaco de TBV, la Memorigejo José de Paiva Netto estis inaŭgurita en 2006 (laŭ iniciato de Legianoj de Bona Volo), kiam la fondinto de la monumento kompletigis 50 jarojn da laboro en LBV. Eblas revivi decidajn faktojn en la historio de la Institucio, kiu estas esence ligita al la persona strebo de homo dediĉata al la agado de Bono. La kolekto inkluzivas ankaŭ fotojn pri lia infaneco, junuleco, familianoj kaj akademia vivo.(Foto: André Fernandes)
La Templo de Bona Volo situas ĉe SGAS, 915 Sul, en Braziljo, ĉefurbo de Brazilo. (Foto: Divulgação TBV)
“En Jesuo troviĝas la Itinero al Feliĉo”
Jam de antikva tempo la homo serĉadas veran feliĉon. Dum tiu irado, aperas multaj defioj kontraŭ ĝia eltrovo, ĉar malfacilaĵoj en la vivo, urĝaj aferoj en nuntempaj tagoj kaj multaj aliaj situacioj de ni alfrontataj eble donas la impreson, ke ĝi estas tre for de ni. Tamen, necesas kompreni, ke tiu sento estas super ĉio ia spiritostato, kaj ĝi povas akompani nin kaj ja ĉeesti, malgraŭ la problemoj, kiujn ni momente trapasas.
Cetere, la eltrovo de feliĉo, de ĝojo en nia vivo estas stimulo precize por la venkado de ĉiu malfacilaĵo sur la vojo. Pro tio, Jesuo, la Ekumena Kristo, la Dia Ŝtatestro, proponas al ni altvalorajn instruojn, kiel tiu pri senlima Frateco, pri respekto, pri pardono, pri amo al la proksimulo, kiuj kondukas nin al vera feliĉo, tiel ke ĝi faras, ke la persono trovu en si mem la sencon de feliĉo. Li mem diris en Sia Evangelio laŭ Johano, 15:11: “Tion mi parolis al vi, por ke mia ĝojo en vi restadu, kaj via ĝojo estu plena.”
La komentoj ne reprezentas la opinion de ĉi tiu retejo; ili estas sub ekskluziva respondeco de ties aŭtoroj. Ne estas permesata la enmeto de netaŭga materialo, kiu malrespektas la etikon kaj bonmorojn kaj/aŭ la rajtojn de aliuloj. Konu plie ĉe Oftaj demandoj.
La komentoj ne reprezentas la opinion de ĉi tiu retejo; ili estas sub ekskluziva respondeco de ties aŭtoroj. Ne estas permesata la enmeto de netaŭga materialo, kiu malrespektas la etikon kaj bonmorojn kaj/aŭ la rajtojn de aliuloj. Konu plie ĉe Oftaj demandoj.