Sekseco: La momento paroli kun la gefiloj

El la Redakcio
|
02/10/2014 | Ĵaŭdo | 17:30 horas
Shutterstock

Ĉu la idoj devas atingi la ĝustan aĝon, por ke la gepatroj parolu al ili pri sekseco? Multaj da gepatroj, kiuj alfrontas ĉi tiun aferon, provas uzi diversajn strategiojn, por ke sian paroladon pri la temo estu kiel eble plej klariga. Sed ĉu estas la konvena maniero por pritrakti tion? El la demandoj senditaj al la retpoŝto jesusestachegando@boavontade.com, multaj montras la maltrankvilon pri la temo. Bazita sur la Pedagogio de Amo — noviga propono de la edukisto Paiva Netto, sukcese uzata en la instrusistemo kaj sociedukaj programoj de Legio de Bona Volo (LBV) cele formi Cerbon kaj Koron —, la edukistino Suelí Periotto*1 prezentas konsiderojn pri tiu temo, kiu ankoraŭ estigas multajn dubojn al gepatroj: la plej bona momento por paroli pri sekseco kun la gefiloj.

Revuo JESUS ESTÁ CHEGANDO [JESUO ALVENAS!] — Ekde kioma aĝo gravas paroli pri sekseco kun la infano?

Suelí Periotto — Ne ekzistas ia difinita aĝo por paroli pri tiu temo. La scivolemo de infano estiĝas laŭ la informoj, kiujn ĝi ricevas en tiuj lokoj, kie ĝi ensocietiĝas. La gepatroj tamen devas resti atentaj por respondi ĉiajn infanajn demandojn naskitajn el eksteraj influoj al tiu de la hejma medio.

Antaŭ ĉio, nepras, ke kreiĝu familia bazo tre solida, sur kiu la rilato inter gepatroj kaj gefiloj estigas liberecon por pritrakto de iu ajn temo, inkluzive sekson. Antaŭ ĉiutagaj situacioj, nepras, ke oni ne devojiĝu de la temoj. Interrilato kun konfido, respekto kaj kunhelpo devas esti la celo de la gepatroj dum la vivo de siaj filoj, kiuj devas kutimiĝi havi siajn gepatrojn kiel referencon por klarigi iujn ajn dubojn.

Demando — Ĉu estas ia pli konvena maniero respondi tiajn demandojn al infanoj?

Respondo — La respondoj devas sekvi du parametrojn:

Klareco - plenumi la scivolemon rilate la temon;

Objektiveco - komprenigi la sufiĉon laŭ la aĝo de la filo.

Indas memorigi, ke ne estas necese enprofundiĝi en la respondojn al la demandoj, ĉar infanoj ankoraŭ ne estas sufiĉe maturaj por sorbi ĉiujn klarigojn.

Demando — Ĉu estas malsamaj alparoloj por knabo kaj knabino?

Respondo — Ne estas. Pro la tabua temo por iuj gepatroj, ĉiam estiĝis ia baro, kiu malpermesas, ke sekseco estu nature pritraktata en la enhejmaj interparoloj. Multaj gepatroj atendis, ke la filoj atingos ian difinitan aĝon por ke ili, tute zorgeme kaj foje tre ĉirkaŭparole, komencu dialogon, kiu kutime fariĝis ne malferma kaj sincera.

Nuntempe tamen la realaĵo estas iom malsama. La temo aperas ĉe la infanoj per diversaj stimuloj: ĝi aperas en la lernejo aŭ sur la stratoj de sia kvartalo, dum babilado kun kolegoj, konatoj kaj najbaroj; per interreto, en retejoj aŭ babilejoj; aŭ eĉ pro novaĵoj aperintaj en la amaskomunikilo.

Nepras, ke la respondeculoj estu tre atentaj pri la elementoj de la infana medio (fizika kaj virtuala) kaj pri tio kion la etuloj vidas en televidilo. Estas necese starigi limojn por la gefiloj, ĉar multaj alparoloj ĝenerale ne havas firmajn bazojn, kiuj efektive instruas al infanoj pri konvena seksedukado. Male, multfoje ili vastigas misinstruojn, kaj el tio estiĝas la abomeninda vulgarigo de seksafero, komprenata nur kiel "simpla aŭtomata seksago", senigita je la nepra sento de Amo, laŭ ties plej nobla senco, kiel montras al ni la edukisto Paiva Netto. Cetere, per sia beletra eseo Evangelio de Sekso (Eldonejo Elevação), li klarigas, ekde la paĝo 21:

“Amo konsistas ne en maldeca esprimo de deziro. Ĝi troviĝas tre for, preter la surteraj dubsencaĵoj, sed samtempe ĝi enloĝas la Homon, tenante lin morale viva. Kiel nedisigebla parto de la Estulo, ĝi estas Vivo-generanto. Ĉeestante ĉie, ĝi estas ĉio. Tial, kiu ne amas, tiu ne povas konsideri sin civilizita, se li malzorgas la Leĝon pri Homa kaj Socia Solidarecoj de Tiu, kiu estas la plej pova gvidforto de la planedo: ‘Vi amu unu alian, kiel Mi vin amis. Per tio ĉiuj homoj scios, ke vi estas miaj disĉiploj’ (Evangelio de la Kristo, laŭ Johano, 13:34 kaj 35). (...)”.

Kaj plu diras la ĉefgvidanto de LBV:

“Naturo de Sekso

“Por kiu havas okulojn por vidi kaj orelojn por aŭdi, kio malmulto koncernas sekson mem estas la tiel nomata ‘seksa kuniĝo’, kutime farata sen nenia zorgo, tiel venigante antaŭtempan gravediĝon, eĉ ĉe kvazaŭadoleskantinoj ankoraŭ ne matura por tiel granda respondeco (...). Super ĉio, sekso estas Amo. Kaj kiam ĝi estas superverŝata de Amo, ĝi fariĝas mirinda. Ĝia daŭro superas tiun de la Rozoj de Malherbe*1. Klemento el Aleksandrio (ĉ. 150-215), ĉe sia Pedagogiisto, avertas: ‘Ni ne devas honti paroli pri tio, kion Dio ne hontis krei’. Sed nun, kiam sekso estas tiel multe diskutata, homoj, kiuj konsideras sin liberaj, pensas nur pri litumado (ridoj). Tamen, kiam Da Vinci (1452-1519) pentras la misteran La Gioconda, okazas seksagado en sia arto; tio sama okazas, kiam Mikelanĝelo (1475-1564) pentras la plafonon de la Siksta Kapelo aŭ skulptas la senkomparajn statuojn de Davido kaj Moseo (‘Parla!’*2). La malkovro de penicilino, fare de Flemming (1881-1955), jen alia seksago (tiuokaze pri Scienco). Sekso esence estas kreo kaj Patrineco ĝia perfektiĝo (...). La naturo de Sekso estas kreado. Tiusence, ne ekzistas Estulo pli seksema ol Dio”.

Nia sugesto do, al gepatroj kaj instruistoj, okaze de alparolo pri tiu kaj aliaj temoj prezentataj, estas por ke oni ne forgesu, ke intuicio grave rolas en la zorgado de niaj filoj kaj edukatoj. Pritrakti la temojn sub la lumo de la Ekumena Spiritualeco estas trafa decido por la vivo de ni ĉiuj, eternaj Spiritoj en senĉesa evoluado kaj lernado.

__________________________________________
* La revuo JESUS ESTÁ CHEGANDO! [JESUO ALVENAS!] estas ekumena periodaĵo de la Religio de Dio dediĉata al familio. Ĝi disvastigas agadojn kaj aferojn por la spirita riĉigo de la Homa Estulo.

*1 Suelí Periotto estas pedagogino kaj postdiplomiĝinta pri Lerneja Administrado kaj Metodologio de Homaj Sciencoj kaj magistriĝanto pri Edukado ĉe PUC-SP, preleganto kaj prezentanto de TV-programo Educação em Debate [Edukado sub Debato], per la Supera Reto Bona Volo de Radio (aŭdu la programaron per portalo <www.boavontade.com>, portugallingve).

*2 Rozoj de Malherbe — Verso de la franca poeto François de Malherbe (1555-1628): "Kaj rozo, ĝi vivis kion vivas rozoj", kio signifas "efemera vivo".

*3 ‘Parla!’ — Esprimo signifanta "Parolu!".

Esperantigita de Joseo Tenorjo
Revizio de Maria Aparecida da Silva

Juĝu ĉi tiun enhavon