Preĝo por la tuta Homaro

El la Redakcio
|
03/03/2023 | Vendredo | 17:35 horas

Kiam ia defio frapas vian pordon, kaj alportas timon kaj malkvietecon, kiu devas esti via proksima paŝo? Fronte al privataj kaj kolektivaj defioj, kiel atingi, antaŭ ĉio, la trankvilecon en nia interno?

En tiaj momentoj, nia indiko estas, ke vi haltu dum kelkaj minutoj kaj preĝu sincere. Kiam ni altigas nian penson al Dio, tiam ni ricevas Lian subtenon kaj ni sukcesas trovi fortojn por transpasi tion, kio antaŭe estis kialo por afliktiĝo.

Tiam, preĝu por vi, preĝu por tiu, kiun vi amas, kaj plie, preĝu por la mondo! Ĉu vi jam imagis, kiel estus, se troviĝus unueco kaj Paco inter la nacioj?

Preĝu kun ni!

Prenu parton en ĉi tiu Ĉeno de Paco, kaj sonigu kun ni la “Preĝon por la tuta Homaro”, faritan de ‘Abdu’l-Bahá*, el la libro Bahaaj Preĝoj. Ĝi estas belega preĝo, kiu invitas nin petegi de Dio, Bonkora Sinjoro, kiu “kreis la tutan Homaron el la sama radiko”, por la unuiĝo de la homa gento!

Kiu parolas en la filmeto estas la prezidanto-predikanto de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito, José de Paiva Netto:

(Se la subtekstoj en Esperanto ne aperas aŭtomate, klaku sur la bildon apud la maŝino, sur la malsupra angulo de la ekrano.)

Preĝo por la tuta Homaro

Ho Vi Bonkora Sinjoro! Vi kreis la tutan Homaron el la sama radiko.
Vi decidis, ke ĉiuj apartenu al la sama familio.
En Via Sankta Ĉeesto, ili ĉiuj estas Viaj servantoj, kaj la tuta Homaro trovas protekton en Via Sanktejo.
Ĉiuj kolektiĝis ĉirkaŭ Via Festena Tablo.
Ĉiuj estas lumigataj de la lumo de Via Providenco.
Ho Dio! Vi estas bonkora al ĉiuj.
Vi zorgas pri ĉiuj, protektas ĉiujn, donas vivon al ĉiuj.
Vi donacis al ĉiu kaj ĉiuj talentojn kaj kapablojn, kaj ĉiuj estas mergiĝintaj en la maro de Via kompatemo.
Ho Vi Bonkora Sinjoro! Unuigu ĉiujn. Faru, ke la religioj akordiĝu kaj unuigu la popolojn, ke ili konsideru sin kiel unu familion kaj la tutan teron kiel unu hejmon.
Vivu ili kune en perfekta harmonio! Ho Dio!
Levu la standardon de la unueco de la homaro.
Ho Dio! Starigu la Plej Grandan Pacon!
Kuneforĝu, ho Dio, la korojn! Ho Vi Bonkora Patro, Dio!
Ĝojigu niajn korojn per la bonodoro de Via Amo.
Briligu niajn okulojn per la Lumo de Via Gvido.
Ĝojigu niajn orelojn per la belsono de Via Vorto
kaj protektu nin ĉiujn en la fortikaĵo de Via Providenco.
Vi estas la Potenca kaj la Forta, Vi estas la Pardonema, kaj Vi estas Tiu, Kiu indulgas la mankojn de la tuta Homaro.

La “Preĝo por la tuta Homaro” troviĝas publikigita en la libro Al la koro de Dio – Ekumena Kolekto de Preĝoj, kies aŭtoro estas Frato Paiva Netto. Multaj preĝoj en tiu verko estis registritaj en la portugala lingvo kaj estas disponeblaj en Youtube. Ĉu vi interesiĝas? Alklaku ĉi tien.

+ Ĉu preĝo favore al iu persono funkcias? Legu pri tiu temo kaj vidu sciencan studaĵon pri la bonfaroj de propeta preĝo.

+ Preĝu kun ni aliajn Preĝojn:

Preĝo de Charitas
Preĝo al Ĉefanĝelo Mikaelo
Preĝo de Sankta Francisko el Asizo 

__________________

* ‘Abdu’l-Bahá (1844-1921) — Ido de Bahá’u’lláh (1817-1892), Profeto fondinta la Fidon Bahaan, naskiĝis la 23-an de Majo 1844. En sia matura aĝo, ‘Abdu’l-Bahá estis la plej aktiva kunulo de sia patro, kaj elstaris kiel lia reprezentanto, kaj agadis kiel ambasadoro en la interagado kun politikaj gvidantoj kaj religiuloj de sia tempo, kaj anstataŭis lin.

TAKSU ĈI TIUN PAĜON