Kial preĝi por iu persono funkcias?

Bárbara Bigas
|
28/01/2022 | Vendredo | 11:05 horas

Preĝi favore al iu persono estas sendube nobla, karitata ago! Kiam ni maltrankviliĝas pri kara persono, aŭ kiam ni ekscias, ke grupo da homoj trapasas suferon, eĉ se ni ne povas rekte helpi (materie, finance aŭ per fizika ĉeesto, ekzemple), tamen ni havas por ni la valoran rimedon de propeta preĝo.

Ben White/Unsplash

Ĝi okazas, kiam ni sendas al niaj kunhomoj la plej bonajn sentojn kaj vibrojn de Frata Amo, forto kaj vigleco. Tiuj potencaj emanaĵoj certe estigas multenombrajn bonfarojn, ne nur al la favoratoj, sed ankaŭ al la preĝanto, kiel ni vidos poste.

Ni ĉiuj povas starigi tian sinceran dialogon kun Dio, ĉu per preĝo, ĉu per petegado, ĉu per meditado, sendepende de religia tradicio aŭ de vivfilozofio.

Sekve, haltu dum kelkaj minutoj, korpigi en la menso tiu(j)n personono(j)n, al kiu(j) vi emas sendi viajn energiojn de paco, sano, spirita komforto, kaj levu la penson al la Alto. Faru jam nun unu propetan preĝon:

 

PREĜO DE KARITATO
Aŭtoro: Malba Tahan

Ho Jesuo, Dia Modelo de Karitato, pri kiu la homoj tiom prokrastas komprenon, donu al ni tiujn purajn sentojn de Amo al proksimulo, pri kiu Vi lasis al ni admirindajn ekzemplojn. Faru, Sinjoro, ke mi sankte amu miajn kunhomojn pro Amo al Vi, en plenumado de Via Nova Ordono, kiu starigas, ke ni amu unuj la aliajn kiel Vi amas nin; ke mi neniam pri ili havu malbonajn antaŭpensojn; ke mi ilin helpu okaze de iliaj bezonoj; kaj ke se mi suferos pro iliaj malfortaĵoj, en ĉi tiu mondo, pro Amo al Vi, Jesuo, mi povu iam estonte kanti kun ili laŭdojn al Vi, tiel sur la Tero kiel en la Ĉielo!

Bonfaroj per preĝado por iu persono

Preĝi por iu persono, ni ripetas, estas bonfara ankaŭ al tiu, kiu praktikas tiun agadon, ĉar kiam oni faras tion, oni ekstaras sur la loko de tiuj, kiuj suferas.

Tiel, oni ekrigardas la defiojn en malsama maniero, oni venkas iajn egoismojn, oni fariĝas pli dankemaj pri tio, kion oni havas kaj elvolvas tre gravan senton pri la vivo: kunsentemon.

Per pli kunsentema sinteno, oni malpliigas miskomprenojn, oni plibonigas rilatojn kun tiuj, kiuj nin ĉirkaŭas, kaj la ĉiutaga vivo fariĝas malpli streĉa kaj pli harmonia, entute.

Krome, sincera preĝado per la Animo plifortigas tiun agordon kun Dio, Jesuo, Gardanĝeloj kaj Lumaj Spiritoj, kiuj same agadas por nia feliĉo.

Ĉu Jesuo instigas nin preĝi por iu persono?

Jes! Kaj kie oni trovas tiun admonon en la Sankta Biblio? Ni malfermu la Sanktan Evangelion de Jesuo laŭ Mateo, 5:43 kaj 44, kie la Dia Majstro pritraktas tiun temon kaj instigas nin iri antaŭen en niaj ĉiutagaj agoj:

“Vi aŭdis, ke estas dirite: Amu vian proksimulon, kaj malamu vian malamikon; sed Mi diras al vi: Amu viajn malamikojn, kaj preĝu por viaj persekutantoj”. (Nia substreko.)

Tio estas, ni devas preĝi por niaj kunhomoj kaj precipe memori ankaŭ pri tiuj, antaŭ kiuj ni havas niajn kverelojn, kaj kiuj, same kiel ni, alfrontas siajn defiojn. Por tio, uzu kunsentemon en viaj agoj kaj cetere kaptu tiun momenton. Petegu, por ke tiuj malam-ligiloj malfariĝu kaj laboru tiusence.

Dio atentas pri ĉio, kion ni esprimas, aparte pri niaj pensoj kaj sentoj. Sekve, se propeta preĝo estas farita kun vero kaj kun intenco esti utila al proksimulo, tiam ĝi transformiĝos en bonfarajn rezultojn al ĉiuj, kiujn koncernas tiu Karitata ago.

Indas elstarigi, ke preĝi favore al iu persono ne signifas, ke oni ne povas aŭ ke oni ne devas helpi alimaniere.

Preĝo devas ligiĝi al agoj por preventado, sekureco kaj helpo, ĉiam, kiam tio estas ebla, kaj oni neniam uzu ĝin kiel pravigon de inerto fronte al decido pri tio, kio malbonfaras al ni mem aŭ al proksimulo.

Propeta preĝo kaj Scienco

En sia verko La Profetaĵoj sen Mistero (1998), la Prezidanto-Predikanto de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito, José de Paiva Netto, en la ĉapitro “Preĝo kaj Scienco”, prezentis studaĵon pri la bonfaroj de propeta preĝo:

“Rilate la temon, pri kiu ni traktas, tre oportuna estas la freŝa teksto publikigita de UnB Agência, en sia retejo (www.unb.br), sub la titolo ‘Efikeco de preĝo je sano’. En ĝi, oni prezentas rimarkindan studon faritan en la Fakultato de Medicino de la Universitato de Brazilja (UnB), laŭ kiu estas klara la rezulto de preĝo je homaj ĉeloj.

Kuracisto kaj profesoro de Imunologio en la Fakultato de Medicino (FMD) de la Universitato de Brazilja (UnB), Carlos Eduardo Tosta ne konsideras sin ia religiulo en la konvencia senco de tiu vorto. Tamen, li kunigis sciencon kaj religion en esploro, kiun li plenumis dum tri jaroj (de 2000 ĝis 2003) en la Laboratorio de Ĉel-Imunologio de FMD, por studado de la efiko de preĝo sur la sano de homoj. Li uzis kiel referaĵon pioniran studaĵon faritan en 1988, en Kalifornio, en la Ĝeneral-Hospitalo de San-Francisko. La kuracisto Randolph Byrd pristudis grupon de 393 pacientoj en la Intens-Flega Sektoro pri koronariaj malsanoj, kiuj ricevis la saman medicinan prizorgadon. Ili estis dividitaj je du grupoj, kaj unu el ili ricevis propetan preĝon el fora loko. La rezultoj de la esploro montris, ke ricevinte preĝojn, la malsanuloj pli bone fartis en iuj aspektoj. Ili bezonis malpli da medikamentoj, kiel antibiotikoj kaj urinigiloj, ili suferis malpli da okazoj de pulma edemo kaj kor-nesufiĉeco, kaj ili preskaŭ ne bezonis enmeton de tubo en la trakeon por faciligi la spiradon. Laŭ la esploro farita en FMD, aparta elemento estis la partopreno de sanaj personoj, anstataŭ malsanuloj. Partoprenis 52 medicin-studentoj, dividitaj je samseksaj kaj samaĝaj paroj. La ideo estis esplori, ĉu dedistanca, propeta preĝo povas ŝanĝi la funkciadon de defendo-ĉeloj, kiel monocitoj kaj neŭtrofiloj. Por kontentiĝo de la laborgrupo, rezultis, ke defendo-ĉeloj ricevis influon de preĝado. Kiam individuoj, kiuj ricevis preĝon, estis komparataj kun tiuj, kiuj ne ricevis ĝin, aŭ kiam oni komparis la situacion de unu individuo antaŭ kaj post kiam li estis celo de preĝo, tiam oni konstatis, ke preĝado pliigis la stabilecon de la ĉel-funkciado, kio signifas, ke tiuj ĉeloj pli bone funkciis. ‘Kiam ni interpretis la datumojn, tiam ni observis, ke preĝado efikis por estigi ekvilibron, kaj tio faras sencon, ĉar en medicino ekvilibro estas sinonimo de sano’, klarigis la esploristo, kiu respondecis pri la studaĵo”.

Per la rezultoj de tiu studo kaj de aliaj punktoj ĉi tie prezentitaj, oni rimarkas, ke jes, preĝi por iu persono ja funkcias! Kaj tio alportas multenombrajn spiritajn kaj materiajn bonfarojn; sekve, ni klopodu aldoni al nia vivo tiun bonan kutimon! La verkisto Paiva Netto asertis:

“Kiam vi sentos vin senenergia, tiam levu vian koron al la Plejalta, por pli bone harmoniigi vin kun la Supera Potenco. Tiel vi nutros vian Animon por la bataloj de la Vivo. Estu certa: preĝado bone funkcias”.

Se ni tion scias, ni estas certaj, ke ni ĉiam povas esti utilaj al niaj Hom-Fratoj, aparte kiam ni konas la bonaĵojn, kiuj devenas de propeta preĝo.

Kaj se vi emas, lasu en la Preĝlibron de la Templo de Bona Volo — Spirita Sidejo de la Religio de la Tria Jarmilo, la nomojn de homoj, al kiuj vi dediĉos vian preĝon. 

TAKSU ĈI TIUN PAĜON