12 instruoj de Jesuo por la novjaro

Vidu nemalhaveblajn bibliajn versiklojn por konkeri multajn venkojn dum 2018.

El la Redakcio
|
19/12/2017 | Mardo | 10:45 horas

Por konkeri multajn venkojn dum unu plia jaro, kiu nun komenciĝas, la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spiritoelektis 12 instruojn de Jesuo, la Dia Amiko de l’ Homaro, kiuj alportas konsolon kaj gvidliniojn por pli bona vivo, kun pli da ekvilibro, espero kaj bonstato de la Animo. Ilia praktikado certe rezultigos bonan disvolviĝon personan, familian kaj kolektivan, ĉar ili estas bibliaj versikloj, kiuj stimulas nin havi sintenon firme direktitan al la Bono.

Pri la graveco de niaj agoj por feliĉa jaro, klarigas al ni la Prezidanto-Predikanto de la Religio de la Tria Jarmilo, José de Paiva Netto, en sia artikolo Novjaro kaj memestimo

"Ĉiu reaperanta novjaro renovigas esperon pri tagoj pli feliĉaj. Oni faras antaŭvidaĵojn, oni starigas celojn. Tamen, nenio ŝanĝiĝos, se ni ne scios, ke malantaŭ idearo pri ia pli bona mondo estas nemalhaveble unualoke, ke oni havu internan sintenon, spirite ekumenan, por plenumi bonajn agojn. Antaŭ kelkaj jardekoj oni demandis min pri esperoj rilate alvenon de nova jaro, kaj mi respondis: Nova Jaro! Bona Jaro? Dependas de ni mem!"

Vidu ĉi-sekve la 12 instruojn de la Dia Kristo, kiujn ni elektis. Bonan legadon kaj kundividu ilin kun ĉiuj viaj geamikoj per la sociaj retoj!

 

Feliĉan Novjaron kun Jesuo, la Dia Amiko!

Sendu viajn dubojn kaj komentojn pri ĉi tio kaj aliaj ĉiutagaj temoj al la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito. Lasu la Ekumenan Spiritualecon fariĝi parto de via vivo! Kaj, se ĉi tiu artikolo bonfaras al vi, kundividu ĝin! Ĝi povos tuŝi ankaŭ la koron de multaj pliaj homoj.

_____________
1 Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito — Ankaŭ nomata Religio de la Tria Jarmilo kaj Religio de Universala Amo.  Temas pri la Ekumena Religio de Brazilo kaj de la mondo.

TAKSU ĈI TIUN PAĜON