Vidu 5 avantaĝojn de religia praktikado por via sano

Clara Periotto
|
04/04/2017 | Mardo | 6:00 horas

Por pruvi, kiel religiemo helpas la individuan kaj kolektivan disvolviĝon de familioj, ni montras kelkajn el la avantaĝoj por la sano de praktikado de religio — science konstatitajn.

Gabriel Estevão

      

Kaj ni komprenas “Religion”, kiel amplekse difinas ĝin la prezidanto-predikanto de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de Sankta Spirito, José de Paiva Netto, per sia artikolo Religio ne kongruas kun maltoleremo:

"Mi komprenas Religion kiel Solidarecon, Respekton al la Vivo, Lumigon de la Spirito, kaj ni ĉiuj estas spiritoj. Mi nur povas kompreni ĝin kiel ion dinamikan, vivantan, pragmatan, altruisme konstruan, kiu malfermas lumajn vojojn en la animoj kaj pro tio devas stari sur etika fronto. Mi ne komprenus ĝin, se ĝi ne agadus ankaŭ per prudenta maniero por la transformiĝado de bedaŭrindaj realaĵoj, kiuj ankoraŭ turmentas popolojn. Ĉi tiuj pli kaj pli bezonas Dion, kiu estas kontraŭveneno kontraŭ spiritaj kaj moralaj malsanoj, sekve ankaŭ kontraŭ la sociaj malsanoj, inkluzive de pasiveco, sekteco kaj maltoleremo, kiuj degeneras, mallumigas la Spiriton de homamasoj. (...) Kaj oni neniel devas flankenlasi ateistojn for de kiu ajn iniciato, kiu bonfaros al la mondo". 

Do vi ĉi-sekve surpriziĝos pro la kvanto da avantaĝoj. Ne mirige! Ĉar kiam ni estas en sankta medio, ni havas la nekredeblan oportunon konektiĝi al la Ĉiela Patro, la Plejalta Kreanto, kiu nin amas sendistinge. Tiel ni renovigas niajn energiojn kaj plifortiĝas por la malfacilaĵoj de la vivo.

Kiu estas Dio?
Religiemo kiu naskiĝas kun la Homo

Vidu 5 avantaĝojn de religia praktikado, kiujn ni kompilis por vi:

1.Ĝi malkreskigas mortriskon

Esploro farita de profesoro pri epidemiologio Tyler J. VanderWeele, el Universitato Harvard, en Usono, montris, ke vizitadi preĝejon almenaŭ unufoje semajne povas malkreskigi mortokvanton je 20% ĝis 30%, dum periodo maksimume 15-jara. Tiuj datenoj fontas el studo, kiu komparis, dum du jardekoj, la vivekspekton de plenkreskuloj religiemaj kun tiu de aliaj, kiuj praktikis neniun religion.

2.Malpli altaj proporcioj de deprimo

La sama esploro montras, ke religiemuloj inklinas esti pli optimismaj, fidantaj estontecon, kaj kun malpli altaj proporcioj de deprimo. Tio ankaŭ klarigas la malpli grandan nombron da sinmortigoj ĉe homoj, kiuj ekzercas sian spiritualecon. Profesoro VanderWeele ankaŭ asertas en sia studo, ke religio estas “pli ol individua praktiko, ĝi estas kolektiva kaj solidara, kaj kaŭzas grandajn avantaĝojn por sano”. Alivorte, la sento de frateco estas konstante stimulata kaj ekzercata en tiuj pacmedioj, farante tiujn homojn pli sinzorgemaj, kaj, samtempe, stimulante ilin konstrui pli bonan mondon por ĉiuj, surbaze de siaj solidaraj agoj. \o/

Kiel venki malĝojon kaj deprimon?
Kaj se la morto ne estos la vivofino?

3. Religiaj spertoj liveras kognostrukturon por alfronti traŭmatajn situaciojn

Ekde la jaroj 2000, Legio de Bona Volo (LBV), neregistara brazila organizo, havigas medion por dialogado inter la plej diversaj scikampoj, por ke oni diskutu temojn fundamentajn por la progreso de la Homaro: la Monda Forumo Spirito kaj Scienco. En Aŭgusto 2015, en Braziljo, Brazilo, unu plian fojon okazis tiu evento ĉe la Monda Parlamento de Ekumena Frateco, nome ParlaMundi de LBV. Dum unu el la prelegoj, D-ro Julio Peres, psikologiisto kaj doktoriĝinto pri Neŭroscienco kaj Konduto ĉe la Universitato de San-Paŭlo (USP), raportis, ke, laŭ kelkaj studoj, “en la plimulto de okazoj, spiritualeco kaj religiemo favoras ĉe kuraca medio la venkon de traŭmatoj”.

Vivian R. Ferreira
      

Li klarigas, ke religiaj spertoj, kiel preĝado kaj meditado, liveras kognostrukturon por alfronti traŭmatajn situaciojn.

“Dum la kuracprocezo, parolante pri spiritualeco, mi povas plifortigi la kapablojn de la pacientoj. Mi ne doktrinas pacienton, sed mi valorigas lian repertuaron. (...) Spiritualeco povas liveri ordon kaj komprenon rilate al okazaĵoj dolorigaj, ĥaosaj kaj neantaŭvideblaj”, klarigis d-ro Peres.

La fakulo ankaŭ asertis, ke en psikokuracado eblas rigardi traŭmatojn kiel oportunojn por persona kresko, danke al la principoj stimulataj de religia praktiko, kiel Kuraĝo, Saĝo kaj Amo.

4. Religiemo ĉe maljunuloj pli bonefikas sur mensosanon ol sporto

Studante deprimon ĉe plenkreskuloj pli ol kvindek-jaraj, la London School of Economics and Political Science (Londona Fakultato pri Ekonomio kaj Politika Scienco) konstatis: Homoj en tiu aĝgrupo, kiuj partoprenas religiajn agojn ricevas pli da bonefikoj al sia mensosano ol sportopraktikantoj, ol socialagantoj, ol studantoj. Ĉi tiu esploro, kiu ampleksis 9 mil eŭropanojn, montris, ke, el inter tiom da agoj, kiujn tiuj homoj partoprenas, tiu, kiu liveras la plej daŭran senton de feliĉo estas vizitadi religiajn celebrojn.

Interesa detalo de tiu esploro estas la eltrovo, ke aparteni al aliaj socirondoj, kiel komunumaj institucioj, liveras, koncerne al mensa sano, mallonge daŭran bonefikon — kio estas bonega. Tamen, tiamaniere simptomoj de deprimo povas aperi post iom da tempo. La klarigo donita de la respondeculo pri la studo, epidemiologiisto Mauricio Avendano, estas, ke la partoprenantoj  forte sentas rekompencon, komencante agi ĉe iu organizo; tamen, kiam tio postulas multan penadon, sen multa rekompenco, la bonefikoj malaperas post iom da tempo — kio ne okazas rilate religion.

Vivian R. Ferreira

      

Jen do pruvo pri mirinda fakto: kiam homo praktikas agon, per kiu li utilas, kaj tuj rimarkas la repagon de sia “peno”, kiel okazas kun religiemo, tio rezultigas longedaŭran senton pri rekompenco. Ĝi fontas el tio, ke granda parto de religiaj agoj koncernas prizorgadon de aliuloj, kaj tiu ĉi frata sento stimulas pli kaj pli da agoj por la Bono! \o/

5. Ĝi tenas gejunulojn for de alkoholismo kaj drogoj

Studo pri venko de toksomanioj, prezentita ĉe universitata kongreso okazinta ĉe la Universitato Chester, Anglujo, konkludis, ke religiema infanaĝo helpas estontecon sen riskaj kondutoj en la vivo de gejunuloj. Tio okazas, ĉar “religiemo povas esti aparte ŝirma dum la transira periodo de adoleskanteco ĝis plenkreskeco”, la esploro emfazas.

Kio kaŭzas la diferencon estas religia praktikado, alivorte, ofta partopreno en ceremonioj kaj solidaraj agoj okazigataj de religioj. Tiaj kondutoj estas ligitaj al la elvolvo de sanaj kutimoj kaj, rezulte, al malpli forta inklino al toksomanioj. “Pli ofta vizitado de preĝejo dum tiuj vivperiodoj [infanaĝo kaj adoleskaĝo] povas ŝirmi gejunulojn kontraŭ frua drinkado kaj kontraŭ problemoj asociitaj al alkoholismo”, la studo emfazas.

Ĉio ĉi konkludigas, ke la pluraj bonefikoj el vizitado de religiaj medioj atingas ĉiujn aĝogrupojn. La principoj lernitaj kaj la oportunoj por prizorgi sian proksimulon faras la diferencon por bona kondukado de la vivo. Ili stimulas idealon, kiu kuraĝigas kaj vigligas, por ke ĉiuj povu teni siajn mensojn okupitaj kaj sanaj. Mirinde, ĉu ne? =D

+ Ekkonu niajn kategoriojn Ĉiutaga Religio, Persisti en la Vivo, Bibliaj Studoj, kaj plie lernu, kiel vivi la religiemon, kiu ja estas parto de ĉiu homo.

Sendu viajn dubojn kaj komentojn pri tiu kaj aliaj ĉiutagaj temoj al Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito. Permesu ke la Ekumena Spiriteco ĉeestu en via vivo! Kaj se tiu mesaĝo bonfaras al vi, diskonigu ĝin! Ĝi povos kortuŝi ankaŭ multajn aliajn homojn.

TAKSU ĈI TIUN PAĜON