Ĉu la kronviruso estas dia puno?

Komprenu la spiritualan vidpunkton pri la COVID-19 kaj pri aliaj epidemioj kaj virusoj.

El la Redakcio
|
14/05/2020 | Ĵaŭdo | 13:00 horas

Aldone al la gravegaj oficialaj gvidlinioj pri la zorgoj pri higieno, sano kaj socia malproksimeco por eviti dissemon de la nova kronviruso, legu kelkajn spiritualajn kaj profetajn konsiderojn pri ĉi tiu temo.

Ili plenumas la rolon klarigi dubojn, kaj tiumaniere fortikigi la Animon je ĉi tiu defia momento alfrontata de la mondo.

Reprodução

Ni emfazas, ke ni ne restas sen la apogo de Dio, la Ĉiela Patrino-Patro de Boneco kaj Justeco. Ni plie emfazas, ke la baroj alfrontataj de la homaro ne estas dia puno.

Legu la tutan tekston, kaj komprenu la fratan vidpunkton de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito1 pri ĉi tiu temo.

La tempunktojn ni prezentos surbaze de intervjuo kun fratino Paula Suelí, ministrino-predikanto de la Religio de la Tria Jarmilo. Tiam ŝi respondis al la demandoj de du interretanoj:

Demando 1 – Kiu estas la spirituala vidpunkto pri la nova kronviruso?

Gravas konsideri, ke virusoj kaj epidemioj estas nuntempe multe pli profunde komprenataj, ankaŭ science, ol antaŭe. Ni nun jam scias, ke multaj estas ligitaj al niaj detruaj kutimoj.

Scienco pruvas, jam de antaŭ jardekoj, ke, detruante ekosistemojn; genmodifante vivulojn kaj nutraĵojn; aŭ eligante ĉiaspecan rubaĵon en la atmosferon; ni kreas kondiĉon netaŭgan por la pluvivado de homoj kaj de aliaj estuloj.

Tion denuncis jam antaŭ jarmiloj Jesaja la profeto, profunde inspirita de Dio, kiam la homoj eĉ ne suspektis pri eblaj rezultoj de niaj malbonaj sintenoj rilate la medion (Jesaja, 24:5 kaj 20).

Afresco: Raffaello Sanzio (1483-1520)
  

Anoncas la Profeto Jesaja, en la ĉapitro 24:5: “Kaj la tero estas malpurigita de siaj loĝantoj; ĉar ili malobeis la instruon, ŝanĝis la leĝon, detruis la eternan interligon”. Kaj en la versiklo 20, plie asertas la profeto: “Ŝanceliĝas la tero kiel ebriulo, kaj balanciĝas kiel hamako; kaj pezas sur ĝi ĝia krimeco; kaj ĝi falis, kaj ne plu leviĝos”.

La prezidanto-predikanto de la Religio de la Tria Jarmilo, José de Paiva Netto, pritraktas tiun ĉi temon en sia blogo, per la artikolo Atentu, ni spiradas morton!, unue publikigita la 28-an de Junio, 2000, en la revuo Manchete (Brazila periodaĵo). Li do klarigas: 

"La problemoj estas multaj, sed ĉi tiu estas gravega: ni nuntempe enspiras morton. Ni staras antaŭ speco de progreso, kiu samtempe dismetas ruinon. Nian propran ruinon.

Oni konstatas la urĝan neceson amplekse plivastigi la ekologian konsciencon de la Popolo, antaŭ ol la kadukiĝo de ties vivkvalito estos senrimeda. Ĉi tiu estas nuna defio, kiun alfrontas pluraj praktikaj idealistoj.

Tamen, foje, avido sin montras pli granda ol racio. Malzorgemo dum preparado de iuj komunumoj, por ke ili ne steriligu la grundon, sin montras pli forta ol la instinkto de transvivado". 

Do ni, komunumoj, familioj kaj socio, mortigadas nin mem. Tial necesas rekonsideri nian vivmanieron, nian manieron kompreni progreson. Kaj nepras plene klarigi: ne temas pri dia puno.

Neniu viruso estas dia puno, ĉefe tial, ke Dio ne punas. Puno estas malespera ago, kiun ni homoj adoptas, kiam ni sentas nin seneliraj, kiam ni supozas, ke ne plu ekzistas alternativoj por certan homon korekti.

Reduktante Dion al niaj mankoj, ni imagas, ke ankaŭ Li malesperas, ke Li bezonas punojn por ion lernigi al ni. Rezulte, trovante dolorojn kaj suferojn kaŭzatajn de la homoj mem, ni konkludas, ke ili estas ĉiela puno, forgesinte ke la Dia Leĝo estas Justeco kaj Amo. Ĝi redonas “al ĉiu laŭ liaj faroj” (Evangelio de Jesuo laŭ Mateo, 16:27; kaj Apokalipso de la Kristo, 20:13).

Ni bezonas konsciiĝi pri la fakto, ke ni, kiel kolektivo, detruadas nian planedon, kaj bezonas respondi pri niaj agoj. Kaj tiu konsciiĝo pli profundiĝas, laŭgrade kiel ni memoras, ke la Kristo ja avertis nin.

Ne mankas avertoj en Lia Evangelio-Apokalipso. Ni fariĝu pli respondecaj kaj solidaraj, kaj ni konsideru, ke super la troa ambicio devas stari nia reciproka respondeco, la senkondiĉa kaj nenegocebla respekto al la vivo.

Demando 2 – Mi jam rimarkis, ke kelkaj landoj ripete suferas nekonatajn malsanojn. Ĉu tio rilatas al  religiemo aŭ ĝia manko ĉe tiuj popoloj?

Nu, se tio estus vera, kiel klarigi la Hispanan gripon, la epidemiojn de variolo, aŭ la centojn da mortoj pro tuberkulozo dum la 19-a jarcento, kaj multajn aliajn periodojn de suferado ĉe nacioj rimarkinde religiemaj?

Ni devas esti singardaj, ĉar eble la zorgo kaŝita sub tiu demando estas la supozo, ke Dio forlasas tiujn, kiuj pri Li ne kredas; tiujn, kiuj ne praktikas sian spiritualecon laŭ maniero, kiun ni akceptas kiel “sufiĉe religian”. Sed tio ne estas vera.

Jesuo agis tre klare ĉi-rilate, montrante, ke Dio amas kaj protektas ĉiujn. Li havas nek preferatojn nek forgesitojn. Necesas tion kompreni, por ke ni forlasu nian prijuĝan sintenon kaj ŝanĝu niajn sociajn rilatojn. Esperinde ni povos konstrui mondon justan, inkluzivigan, respekteman, sanan kaj daŭripovan por ĉiuj.

“Neniu estas sensava”

En la nuna situacio, plena de duboj kaj timoj, la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito invitas nin rimarki la oportunon de Dio donatan, okaze de la nova kronviruso, ke ni fariĝu pli humanaj, pli solidaraj, prizorgante, ekzemple, la plej vundeblajn.

Do elmontru vian Amon al la partoprenantoj de via vivo, per telefonvokoj kaj retmesaĝoj, kaj preĝu por ili; sciu aŭskulti, agu kompateme, fariĝu pli pacienca, solidara kaj amika.

Malcolm Lightbody - unsplash

Kaj, por fortikigi vian Animon, ne forgesu tiun ĉi potencan rimedon: sinceran preĝon! Serĉu solvojn kaj ekvilibron de Animo en Dio, Jesuo, en via Gardanĝelo, en Lumaj Spiritoj, kiuj ĉiam celas nian Bonon.

Jesuo tiele gvidas nin per Sia Bona Novaĵo laŭ Mateo, 7:9 kaj 11, reasertante, ke Dio ne lasos nin sen protekto:

“Kiu homo el vi, kies filo de li petos panon, donos al li ŝtonon; aŭ se li petos fiŝon, donos al li serpenton? Se do vi, estante malbonaj, scias doni bonajn donacojn al viaj filoj, kiom pli certe via Patro, kiu estas en la Ĉielo, donos bonaĵojn al tiuj, kiuj petas de Li?”

+ Preĝu kun ni! Faru vian peton ĉe nia Ekumena Preĝo-Ĉeno.

En sia libro Espero neniam mortas, ĉapitro “Neniu estas sensava”, verkisto Paiva Netto pensigas nin:

"Ĉu vi ĉiuj volas venki sin kaj venki? Lasu Jesuon kunekzisti en viaj Spiritoj kaj Sanktegan Marian patrine komforti al vi la korojn dum la penigaj horoj de la homa vojirado. Neniu estas senrimede perdita en tiu ĉi mondo".

Legu kelkajn tekstojn, kiuj povas helpi vin dum la nuna periodo de la Covid-19:

+ Kiel superi la morton de amata persono?

Kial Dio permesas suferon?

Plibonigu vian familian kunvivadon:

3 paŝoj por atingi kunigitan familion
Kion fari por estigi Pacon en la familio?

Preĝoj eldireblaj hejme:

Preĝo de Charitas
Preĝo de Sankta Francisko el Asizo
Preĝo Patro Nia
Preĝo al Ĉefanĝelo Mikaelo
Saluton, Maria! — Muzikoj laŭdantaj la Patrinon de Jesuo
Jesuo, la Nutraĵo de la Popoloj

Sendu viajn dubojn kaj komentojn pri tiu kaj aliaj ĉiutagaj temoj al Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito. Permesu ke la Ekumena Spiriteco ĉeestu en via vivo! Kaj se tiu mesaĝo bonfaras al vi, diskonigu ĝin! Ĝi povos kortuŝi ankaŭ multajn aliajn homojn.

_____________
Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito — Ankaŭ nomata Religio de la Tria Jarmilo kaj Religio de Universala Amo.  Temas pri la Ekumena Religio de Brazilo kaj de la mondo. 

TAKSU ĈI TIUN PAĜON