3 paŝoj por atingi kunigitan familion

Carlos Eduardo Fernandes
|
03/12/2019 | Mardo | 9:45 horas

Ĉu por vi, havi kunigitan familion, kun ĉiuj ĝiaj membroj sanaj kaj feliĉaj, estas via plej granda fonto de ĝojo kaj kontento? Kaj ankaŭ la ridetoj de la gefiloj, la persona kaj profesia sukceso de la geedzoj, la bonstato de viaj gepatroj, gefratoj, geavoj?

Tamen, multaj “ŝtonoj” aperas dum tiu vojaĝo, kiel malfacilaĵoj en kunvivado, financaj problemoj, diferencoj de opinioj kaj dividado de taskoj rilataj al vartado de gefiloj kaj zorgado de la hejmo. Jen la kaŭzoj de multaj noktoj da misdormo, streso, geedzaj kvereloj kaj malpacoj kun tiuj, kiujn vi plej amas.

doxologia.ro

Tial ni listigos tri fundamentajn paŝojn, kiujn ĈIUJ hejmoj devas atentegi, precipe la trian, por atingi aŭ konservi kunigitan familion.

Atenti tiujn detalojn helpas solvi malpacojn, kaj ĉefe eviti multajn malbonojn, kiuj povas naskiĝi dum familia kunvivado. Kaj, se bezone, serĉu la apogon de san-profesiulo. Ankaŭ la homa medicino estas Dia donaco!

Kie komenci?

Diris Jesuo: “Mian Pacon Mi lasas al vi; mian Pacon Mi donas al vi; Mi ne donas al vi la pacon de la mondo. Mi donas al vi la Pacon de Dio, kiun la mondo ne povas doni al vi” (Evangelio laŭ Johano, 14:27).

Kiomfoje ne troviĝas videbla malpaco, tamen la koroj estas plenaj de timo, kolero, angoro kaj doloro? Minimuma “fajrero” povas fariĝi fortega diskuto. Tial Jesuo instruas nin pri la Dia Paco, kiu fontas el la interna bonstato de la homoj, kaj garantias nian animan ekvilibron, prosperon kaj renoviĝon, eĉ fronte al plej fortaj tempestoj.

Tela: R Josef Unterberger (1864-1933)

    

+ Kion fari por estigi Pacon en la familio?

Tial, necesas komenci per ni mem, fari memanalizon pri tio, kion ni kultivas en niaj sentoj kaj pensoj. Ni faru memtaksadon de niaj sintenoj, kaj ni inspiriĝu je Jesuo, kiu liveras la gvidliniojn por plenumi tiun ĉi taskon kaj konkeri Pacon en la familio.

Aldone, tio faros nin pli fortaj kaj konsciaj por montri la aferojn, kiuj ĝenas nin en aliuloj kaj en nia medio.

Ni memorigas, ke ĉi tiu teksto tute ne celas veki aŭ pliintensigi ian kulpon de vi sentatan, ĉar ni ĉiuj havas plibonigendajn trajtojn, kaj, eĉ pli grave, ni per Dio kapablas ĉion venki. Estu certa pri tio!

Jen do la tri fundamentaj paŝoj por atingi aŭ konservi kunigitan familion:

1. Plibonigu dialogon en via familio

Dum ĉiutaga kunvivado, kolera vorto aŭ konduto kaŭzita de impulso kaj momenta kolero preskaŭ ĉiam ofendas. Kaj pli malbone estas, kiam tia sento amasiĝas, kaj, anstataŭ strebi al solvoj, oni interpafas pliajn “sagojn”.

Shutterstock

La Dia Kristo, en Sia Sankta Evangelio laŭ Luko, 6:45, atentigas nin pri la fakto, ke:

“Bona homo el la bona trezorejo de sia koro liveras bonon, kaj malbona homo el la malbona trezorejo liveras malbonon; ĉar el la abundo de la koro parolas lia buŝo”.

Ĝuste per interna reformo, kiel ni diskutis antaŭe, la homrilatoj kaj ĉio de ni farata komencas pliboniĝi. Kaj sincera dialogo hejme estas fundamenta por ke la reformo okazu.

Tial, serĉu aŭ kreu momentojn, kiam kunestas nur vi kaj la koncernato (aŭ ceteraj familianoj), parolu trankvile kaj interparolu sincere. Malkaŝu la punktojn, kiuj vin ĉagrenas kaj profunde malĝojigas vian koron, kaj restu malfermita por aŭdi la kontraŭajn argumentojn.

Antaŭ ol komenci tiun dialogon, preĝu kaj petu de Dio inspiron! Ankaŭ uzu, kiel fundamenton, la jenan altvaloran instruon de la Prezidanto-Predikanto de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito1, José de Paiva Netto:

“La koro fariĝas pli aŭskultema, kiam Amo estas la fundamento de la dialogo”.

Klarigu, ke vi celas solvi la disputon, ne naski pliajn malpacojn, nek pruvi, kiu pravas aŭ malpravas. Kiam efektive movas nin tiu Amo, ĝi ekkapablas produkti en la medio tre potencan energion por interkompreno kaj harmonio. Ĝi kaŭzas internan renoviĝon en ĉiu homo, kaj helpas nin trovi la saĝon diri la ĝustan vorton en la ĝusta momento.

Alia grava punkto por atingi kunigitan familion estas ne nur emfazi difektojn, sed ankaŭ simile konfesi la kvalitojn de tiu persono. Listigi nur difektojn povas igi lin krei tre malfavoran bildon pri si mem aŭ ribeli kontraŭ vi kaj kontraŭ la pritraktata situacio, kio ne kontribuos al familia interrilato.

“Oni ne starigas pli bonan patrolandon kaj pli feliĉan popolon per kolektado de ĝiaj malbonaj kvalitoj, sed alĝustigante ilin kaj stimulante ĝiajn trafajn paŝojn”, asertas la Prezidanto-Predikanto de la Religio de la Tria Jarmilo.

2. Praktiku Bonajn Agojn

Apostolo Jakobo, kiu lernis de Jesuo, jene avertas en sia Epistolo (2:14-18 kaj 26) pri niaj faroj kaj la rezultoj de la manko de Bonaj Agoj:

Fido aparte de Faroj estas malviva

14 Kia estas la profito, miaj fratoj, se iu diras, ke li havas fidon, sed ne havas farojn? ĉu tiu fido povas lin savi?
15 Se frato aŭ fratino estas nuda kaj sen ĉiutaga manĝo,
16 kaj iu el vi diras al ili: Iru en paco, estu varmaj kaj sataj; tamen vi ne donas al ili tion, kion la korpo bezonas, kia estas la profito?
17 Tiel same fido, ne havante farojn, estas en si mem malviva.
18 Kaj cetere iu diros: Vi havas fidon, kaj mi havas farojn; montru al mi vian fidon aparte de faroj, kaj mi per miaj faroj montros al vi la fidon.
(...)
26 Ĉar kiel la korpo aparte de la Spirito estas malviva, tiel ankaŭ Fido aparte de faroj estas malviva.

Tiu ĉi instruo tre taŭgas por la strebado al kunigita familio, ĉar, post pripenso kaj interparolo pri tio, kio nin ĉagrenas, ne sufiĉas nur deziri, ke aferoj pliboniĝu, necesas agi kaj ĉi-cele bonkonduti.

Shutterstock

Ofte necesos, ekzemple, preni la iniciaton kaj esti la unua ekzempliganto de Paco, Konkordo kaj Pardono.

La citita teksto ankaŭ invitas al la jena penso: ĉu ni traktas homojn tiel, kiel ni deziras esti traktataj? Ĉar ni ja devas atenti la agojn de niaj proksimuloj, sed ankaŭ pripensi (ekvilibre) niajn proprajn difektojn.

Se ni komencos liveri bonajn ekzemplojn, niaj vortoj ricevos multe pli da forto. En kelkaj okazoj, tio postulos pli da tempo, sed bona ekzemplo daŭre efikos, ĝis tiu persono ekdeziros agi same.

Gravas reliefigi, ke okazojn de agreso kaj alispecaj perfortoj oni devas trakti kun la necesa zorgo. Kiam ili okazas, oni devas ilin denunci, por ke la respondecaj organoj plenumu la necesajn elpaŝojn.

3. Serĉu Spiritan Protekton por via hejmo

Inter la baroj jam prezentitaj, ekzistas unu, kiu eble eĉ subtenas la ceterajn: la manko de Spirita Protekto hejme.

Efektive, ni neniam estas solaj, ekzistas Lum-Spiritoj, Benataj Animoj, Gardanĝeloj, kiuj senĉese akompanas nin, kaj celas nian Bonon, eĉ kiam ni ne rimarkas ilian agadon.

+ Via Gardanĝelo: tri faktoj, kiujn vi bezonas scii pri Li

Tamen, kiam oni ne kultivas bonajn kutimojn hejme, kiel ekzemple respekton, paciencon, amon, kaj ankaŭ kiam oni uzas legaĵojn, programojn kaj muzikojn, kiuj ne stimulas bonajn valorojn — tiam spiritoj, kiuj situas en la sama vibrobendo, povas alproksimiĝi kaj malfavore influi la medion. Ili estas animoj el mallumo, malsuperaj spiritoj, spiritaj obsedantoj, nesciantoj de la Diaj Leĝoj.

La Lum-Spiritoj estas multe pli potencaj ol tiuj, kiuj momente baraktas en mallumo, tamen la ĉi-lastaj profitas situaciojn de malekvilibro, okazantajn ankaŭ ĉe familioj, por planti, ankoraŭ pli intense, tiujn intrigojn, kiujn ni mem komencis.

Gabriel Estevão

    

Kelkfoje ili instigas koleron, malkuraĝon, malesperon, sed emfazindas, ke ili sukcesas nur kiam tiuj ĉi sentoj jam estas en ni semitaj. Ekzemple, kian energion vi sentas dum hejma malpaco kaj poste? Se tiu malplaĉa etoso oftiĝas kaj estas stimulata de hejmanoj, spiritaj breĉoj malfermiĝas, lasante tiajn spiritojn proksimiĝi al la familio.

Paiva Netto, kiu studas la Sanktan Biblion de antaŭ pli ol ses jardekoj, avertas jene en sia libro La Misio de la Sepdek kaj la “nevidebla lupo”, sur la paĝo 132:

“La agado de la ‘nevideblaj lupoj’ (subevoluintaj animoj) en la mensoj de homoj, kiuj ne scipovas sin defendi — aŭ, eĉ per danĝera frivolo, ne volas —, fariĝas do unu el la plej timindaj obsedoj kaj poste ekposedoj, kaj sovaĝe enkarcerigas la nesingardajn”.

Ĉi-sekve, la aŭtoro konkludas, sur la paĝo 134:

“Ni fidu Jesuon, ni persiste obeu Liajn instruojn kaj Liajn ekzemplojn, kaj ni vivos ŝirmataj; do liberaj de la agado de spiritoj ege malsuperaj, ankoraŭ ne konataj kaŭzantoj de la grandaj dramoj sur la Tero, ne nur private, sed ankaŭ registare.

Leginte tiujn klarigojn, vi jam komencos kompreni la gravecon de spirituala scio por konkeri kunigitan familion. La Supera Spirita Mondo ĉirkaŭ ni povas multe helpi nin venki personajn kaj kolektivajn barojn. Do, enprofundiĝu en ĉi tiun temon! Tio nur bonfaros al vi kaj al viaj geamatoj.

Ricevu pliajn altvalorajn konsiletojn:
Kion fari por estigi Pacon en la familio?
Kial mi naskiĝis en mia familio?
Preĝado ĉe la hejmo

Sendu viajn dubojn kaj komentojn pri tiu kaj aliaj ĉiutagaj temoj al Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito. Permesu ke la Ekumena Spiriteco ĉeestu en via vivo! Kaj se tiu mesaĝo bonfaras al vi, diskonigu ĝin! Ĝi povos kortuŝi ankaŭ multajn aliajn homojn.

_____________
1 Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito — Ankaŭ nomata Religio de la Tria Jarmilo kaj Religio de Universala Amo.  Temas pri la Ekumena Religio de Brazilo kaj de la mondo.

 

TAKSU ĈI TIUN PAĜON