4 Preĝoj por Protektado

Carlos Eduardo Fernandes
|
05/03/2020 às 14h20 - quinta-feira

Kiel oni gardu sin de envio, de malamo kaj de negativaj energioj, kiuj venenas la hejman etoson, kaj atakas vian bonstaton kaj tiun de via familio? Por akiri spiritan gardadon, ni proponas 4 potencajn preĝojn por forpeli malbonon.

Praktikante sinceran Preĝadon, per dialogo kun Dio, ni sentas pacon, ekvilibron kaj pensklarecon. Kaj tiu ĉi bonfara kunigo helpas nin krei spiritan gardadon, eĉ kontraŭ influo de malsuperaj spiritoj.

Tiuj animoj de mallumo agas, ekzemple, transdonante falsajn ideojn pri malforteco kaj nekapablo, aŭ eĉ fortan senton de angoro kaj timo. Tio paralizas, kaj iafoje sentigas al vi, ke vi perdis vian Fidon.

Sed nenio pli potencas ol la protekto kaj la povo de Dio, de Bono kaj de Amo. Tial, klopodu fortikigi vin spirite! Kaj surbaze de ĉi tiu fortikeco, plenumu vian devon, agante kun bonkoreco, respekto, etiko, solidaro, ĉiam bonfarante.

Preĝoj por forpeli malbonon

Preĝado, kunligita al Bona Pensado, estas la unua paŝo por gardi vian Spiriton kaj la ejojn, kie vi loĝas, laboras aŭ pasigas grandan parton de via tempo. Tio ankaŭ utilas al tiuj, kiujn vi amas.

Do vidu niajn indikojn:

1. Preĝo al Sankta Ĉefanĝelo Mikaelo

Aŭtoro: Papo Leono la 13-a

Sankta Ĉefanĝelo Mikaelo,
Defendu nin en batalo.
Ŝirmu nin kontraŭ malico kaj insidoj de malbono.

Dio superregu lin,
insiste kaj humile ni petas.

Kaj vi, princo de la Ĉiela Armeo,
ĵetu satanon kaj la ceterajn malbonajn spiritojn,
kiuj trairadas la mondon por pereigi animojn.
per Dia Potenco en la inferabismon.
Amen.

+ Deklamu tiun ĉi belegan preĝon kun la prezidanto-predikanto de la Religio de la Tria Jarmilo:

Per ĉi tiu Preĝo ni fortigas nian ligitecon kun nia Gardanĝelo, Spirito riĉega je LUMO, sendita de Jesuo por gardi vin — kaj tiujn, kiujn vi amas — de tiuj spiritatakoj. La Gardanĝeloj estas multe pli potencaj ol la spiritoj de mallumo.

Via Gardanĝelo: tri faktoj, kiujn vi bezonas scii pri Li

Ĉu mia Gardanĝelo ĉeestas, eĉ kiam mi suferas?

2. Preĝo por la Spirita Viglado (nokta Preĝo)

Aŭtoro: Alziro Zarur (1914-1979)

Dio Ĉeestas!
Jesuo mia,
la Glora Falango
de Sankta Francisko el Asizo,
Patrono de la Dia Legio de Bona Volo,
gardu mian Spiriton,
ne nur mian korpon,
dum mi dormas.

Kaj se mi suferos
atakon de la mallumo,
mi estu preta
tuj rebati ĝin.

Tial mi petas Vian kompateman protekton
en la nomo de la Patro,
de la Filo kaj de la Sankta Spirito.
Amen!

+ Preĝu kun ni:

 

Ha jes, klopodu preĝi tiel ofte, kiel vi sentos bezonon! Ĉiumomente ni povas interparoli kun Dio, precipe je vekiĝo, antaŭ ol endormiĝi, kaj antaŭ ol manĝi. Preĝu pie kaj kun anima sincero.

Kaj ĉiufoje, kiam vi petos kaj dankos (estas fundamente scii danki), vi sentos, ke malbono foriĝas de via vivo, kaj ke la Povo de la Ĉiela Patro agos konstante favore al vi.

3. “Jesuo kuraĝigas preĝadon”

La Sankta Evangelio-Apokalipso de Jesuo estas per si mem vera Preĝo. Cetere, la Kristo de Dio postlasis la plej Potencan Preĝon el ĉiuj, ĉar ĝi fontas el Lia Dia aŭtoreco: la Preĝon Patro Nia.

+ Legu pli pri la ekumena preĝo de Jesuo, Patro Nia

Li same liveris altvalorajn gvidliniojn pri la graveco de preĝado kaj pri la maniero, kiel Dio aŭskultas niajn petojn.

Kiel ekzemplon ni citas la jenan biblian tekston, kiun oni ankaŭ povas uzi kiel unu el la Preĝoj por forpeli la malbonon:

Shutterstock

Jesuo kuraĝigas preĝadon

(La Bona Novaĵo de Jesuo laŭ Mateo, 7:7-12)

7 Petu, kaj Dio donos al vi; serĉu, kaj vi trovos [la Bonon]; frapu, kaj estos malfermite al vi;
8 Ĉar ĉiu petanto ricevas de Dio, kaj la serĉanto trovas [la Bonon], kaj al la frapanto estos malfermite.
9 Plue, kiu homo el vi, kies filo de li petos panon, donos al li ŝtonon;
10 Aŭ se li petos fiŝon, donos al li serpenton?
11 Se do vi, estante malbonaj, scias doni bonajn donacojn al viaj filoj, kiom pli certe via Patro, kiu estas en la Ĉielo, donos bonaĵojn al tiuj, kiuj petas de Li?
12 Ĉion ajn do, kion vi deziras, ke la homoj faru al vi, vi ankaŭ faru al ili; ĉar ĉi tio estas la Leĝo kaj la Profetoj.

Legante la Evangelion-Apokalipson de Jesuo, diru laŭtvoĉe tiujn vortojn, se vi povos, ĉiutage ĉe via hejmo, kaj meditante pri iliaj instruoj. Tio liveros grandan spiritan gardadon.

4. “La Armilaro de Dio”

Apostolo Paŭlo, inspirite de la Kristo mem, skribis la jenan belan tekston, ankaŭ rigardeblan kiel preĝo:

La Armilaro de Dio

Tela: Rembrandt (1606-1669)

      

(Epistolo de Paŭlo al la Efesanoj, 6:10 ĝis 20)

10 Cetere, fortiĝu en la Sinjoro kaj en la forteco de Lia potenco.
11 Surmetu la tutan armilaron de Dio, por ke vi povu kontraŭstari al la artifikoj de la diablo.
12 Ĉar nia luktado estas ne kontraŭ sango kaj karno, sed kontraŭ regantoj, kontraŭ aŭtoritatoj, kontraŭ mondpotenculoj de la nuna mallumo, kontraŭ la spiritaroj de malbono en la ĉielejoj.
13 Tial prenu al vi la tutan armilaron de Dio, por ke vi povu rezisti en la malbona tago, kaj, farinte ĉion, stari.
14 Staru do, ĉirkaŭzoninte la lumbojn per vero, kaj surmetinte la kirason de justeco,
15 kaj enŝuiginte la piedojn per la pretiĝo de la Evangelio de Paco;
16 super ĉio tenante la ŝildon de Fido, per kiu vi povos estingi ĉiujn fajrajn sagojn de la malbonulo.
17 Kaj ricevu la kaskon de savo, kaj la glavon de la Spirito, kiu estas la vorto de Dio;
18 per ĉia preĝado kaj petegado en ĉiu tempo preĝante en la Spirito, kaj viglante por tio en ĉia persisteco kaj petego por ĉiuj sanktuloj,
19 kaj por mi, ke al mi estu donita parolpovo kun malfermo de mia buŝo, por ke mi sciigu kuraĝe la misteron de la Evangelio,
20 pro kiu mi estas ambasadoro en kateno [t.e. eĉ arestite], por ke mi parolu kuraĝe pri Li [Jesuo] kiel mi devus paroli.

Spirita Gardado por forpeli malbonon

Arte: Gabriel Estevão

Kaj ankaŭ memoru la jenan averton de Jesuo: “Amu viajn malamikojn, kaj preĝu por viaj persekutantoj” (Evangelio laŭ Mateo, 5:44). Ni ne lasu malbonon kontaĝi nin!

Rilate ĉi tiun temon, Paiva Netto skribis pri la maniero, “Kiel malhelpi la agadon de malicaj spiritoj” (t.e. pri la “nevidebla lupo”, aludante al Evangelio de la Kristo laŭ Luko, 10:3). Li komencas sian klarigon pritraktante la senton de malkapablo, kiun povas naski tiaj pereigaj spiritinfluoj:

Vi ja havas fortojn!!! Kiu diris al vi, ke ne? Forigu de vi sugestojn pri malforteco, faritajn de tiu “malica spirita lupo”, kiun ni ĉi tie vigle montras. Kaj preĝu por li, tiel ke fervora preĝo tuŝu la intimon de lia animo, kaj faru lin bonulo, per transformado de lia karaktero. Petegu apogon al via Gardanĝelo, aŭ Gvidanta Spirito, aŭ Protektanta Diaĵo — kiu ajn estas la maniero kiel vi nomas tiujn Bonfarantojn (ankoraŭ) Nevideblajn”.

Kaj tiu singardema konduto devas esti ĉiamdaŭra, ĉar male la malbonfaraj spiritinfluoj povos reveni, kun multe pli da forto.

Tial atentu, kion vi altiras al via ĉiutago. Ĉiam kultivu la Trioblan Agordiĝon kun Jesuo: tiun de Bona Penso, tiun de Bona Vorto kaj tiun de Bona Ago, kiel instruas al ni la Dia Religio!

Sendu viajn dubojn kaj komentojn pri tiu kaj aliaj ĉiutagaj temoj al Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito. Permesu ke la Ekumena Spiriteco ĉeestu en via vivo! Kaj se tiu mesaĝo bonfaras al vi, diskonigu ĝin! Ĝi povos kortuŝi ankaŭ multajn aliajn homojn.

_______________________________
1 – Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito — Ankaŭ nomata Religio de la Tria Jarmilo kaj Religio de Universala Amo.  Temas pri la Ekumena Religio de Brazilo kaj de la mondo. 

Avalie este conteúdo