Ĉu la kronviruso estas dia puno?

Komprenu la spiritualan vidpunkton pri la COVID-19 kaj pri aliaj epidemioj kaj virusoj.

El la Redakcio
|
14/05/2020 | Ĵaŭdo | 13:00 horas

Aldone al la gravegaj oficialaj gvidlinioj pri la zorgoj pri higieno, sano kaj socia malproksimeco por eviti dissemon de la nova kronviruso, legu kelkajn spiritualajn kaj profetajn konsiderojn pri ĉi tiu temo.

Ili plenumas la rolon klarigi dubojn, kaj tiumaniere fortikigi la Animon je ĉi tiu defia momento alfrontata de la mondo.

Reprodução

Ni emfazas, ke ni ne restas sen la apogo de Dio, la Ĉiela Patrino-Patro de Boneco kaj Justeco. Ni plie emfazas, ke la baroj alfrontataj de la homaro ne estas dia puno.

Legu la tutan tekston, kaj komprenu la fratan vidpunkton de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito1 pri ĉi tiu temo.

La tempunktojn ni prezentos surbaze de intervjuo kun fratino Paula Suelí, ministrino-predikanto de la Religio de la Tria Jarmilo. Tiam ŝi respondis al la demandoj de du interretanoj:

Demando 1 – Kiu estas la spirituala vidpunkto pri la nova kronviruso?

Gravas konsideri, ke virusoj kaj epidemioj estas nuntempe multe pli profunde komprenataj, ankaŭ science, ol antaŭe. Ni nun jam scias, ke multaj estas ligitaj al niaj detruaj kutimoj.

Scienco pruvas, jam de antaŭ jardekoj, ke, detruante ekosistemojn; genmodifante vivulojn kaj nutraĵojn; aŭ eligante ĉiaspecan rubaĵon en la atmosferon; ni kreas kondiĉon netaŭgan por la pluvivado de homoj kaj de aliaj estuloj.

Tion denuncis jam antaŭ jarmiloj Jesaja la profeto, profunde inspirita de Dio, kiam la homoj eĉ ne suspektis pri eblaj rezultoj de niaj malbonaj sintenoj rilate la medion (Jesaja, 24:5 kaj 20).

Afresco: Raffaello Sanzio (1483-1520)
  

Anoncas la Profeto Jesaja, en la ĉapitro 24:5: “Kaj la tero estas malpurigita de siaj loĝantoj; ĉar ili malobeis la instruon, ŝanĝis la leĝon, detruis la eternan interligon”. Kaj en la versiklo 20, plie asertas la profeto: “Ŝanceliĝas la tero kiel ebriulo, kaj balanciĝas kiel hamako; kaj pezas sur ĝi ĝia krimeco; kaj ĝi falis, kaj ne plu leviĝos”.

La prezidanto-predikanto de la Religio de la Tria Jarmilo, José de Paiva Netto, pritraktas tiun ĉi temon en sia blogo, per la artikolo Atentu, ni spiradas morton!, unue publikigita la 28-an de Junio, 2000, en la revuo Manchete (Brazila periodaĵo). Li do klarigas: 

"La problemoj estas multaj, sed ĉi tiu estas gravega: ni nuntempe enspiras morton. Ni staras antaŭ speco de progreso, kiu samtempe dismetas ruinon. Nian propran ruinon.

Oni konstatas la urĝan neceson amplekse plivastigi la ekologian konsciencon de la Popolo, antaŭ ol la kadukiĝo de ties vivkvalito estos senrimeda. Ĉi tiu estas nuna defio, kiun alfrontas pluraj praktikaj idealistoj.

Tamen, foje, avido sin montras pli granda ol racio. Malzorgemo dum preparado de iuj komunumoj, por ke ili ne steriligu la grundon, sin montras pli forta ol la instinkto de transvivado". 

Do ni, komunumoj, familioj kaj socio, mortigadas nin mem. Tial necesas rekonsideri nian vivmanieron, nian manieron kompreni progreson. Kaj nepras plene klarigi: ne temas pri dia puno.

Neniu viruso estas dia puno, ĉefe tial, ke Dio ne punas. Puno estas malespera ago, kiun ni homoj adoptas, kiam ni sentas nin seneliraj, kiam ni supozas, ke ne plu ekzistas alternativoj por certan homon korekti.

Reduktante Dion al niaj mankoj, ni imagas, ke ankaŭ Li malesperas, ke Li bezonas punojn por ion lernigi al ni. Rezulte, trovante dolorojn kaj suferojn kaŭzatajn de la homoj mem, ni konkludas, ke ili estas ĉiela puno, forgesinte ke la Dia Leĝo estas Justeco kaj Amo. Ĝi redonas “al ĉiu laŭ liaj faroj” (Evangelio de Jesuo laŭ Mateo, 16:27; kaj Apokalipso de la Kristo, 20:13).

Ni bezonas konsciiĝi pri la fakto, ke ni, kiel kolektivo, detruadas nian planedon, kaj bezonas respondi pri niaj agoj. Kaj tiu konsciiĝo pli profundiĝas, laŭgrade kiel ni memoras, ke la Kristo ja avertis nin.

Ne mankas avertoj en Lia Evangelio-Apokalipso. Ni fariĝu pli respondecaj kaj solidaraj, kaj ni konsideru, ke super la troa ambicio devas stari nia reciproka respondeco, la senkondiĉa kaj nenegocebla respekto al la vivo.

Demando 2 – Mi jam rimarkis, ke kelkaj landoj ripete suferas nekonatajn malsanojn. Ĉu tio rilatas al  religiemo aŭ ĝia manko ĉe tiuj popoloj?

Nu, se tio estus vera, kiel klarigi la Hispanan gripon, la epidemiojn de variolo, aŭ la centojn da mortoj pro tuberkulozo dum la 19-a jarcento, kaj multajn aliajn periodojn de suferado ĉe nacioj rimarkinde religiemaj?

Ni devas esti singardaj, ĉar eble la zorgo kaŝita sub tiu demando estas la supozo, ke Dio forlasas tiujn, kiuj pri Li ne kredas; tiujn, kiuj ne praktikas sian spiritualecon laŭ maniero, kiun ni akceptas kiel “sufiĉe religian”. Sed tio ne estas vera.

Jesuo agis tre klare ĉi-rilate, montrante, ke Dio amas kaj protektas ĉiujn. Li havas nek preferatojn nek forgesitojn. Necesas tion kompreni, por ke ni forlasu nian prijuĝan sintenon kaj ŝanĝu niajn sociajn rilatojn. Esperinde ni povos konstrui mondon justan, inkluzivigan, respekteman, sanan kaj daŭripovan por ĉiuj.

“Neniu estas sensava”

En la nuna situacio, plena de duboj kaj timoj, la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito invitas nin rimarki la oportunon de Dio donatan, okaze de la nova kronviruso, ke ni fariĝu pli humanaj, pli solidaraj, prizorgante, ekzemple, la plej vundeblajn.

Do elmontru vian Amon al la partoprenantoj de via vivo, per telefonvokoj kaj retmesaĝoj, kaj preĝu por ili; sciu aŭskulti, agu kompateme, fariĝu pli pacienca, solidara kaj amika.

Malcolm Lightbody - unsplash

Kaj, por fortikigi vian Animon, ne forgesu tiun ĉi potencan rimedon: sinceran preĝon! Serĉu solvojn kaj ekvilibron de Animo en Dio, Jesuo, en via Gardanĝelo, en Lumaj Spiritoj, kiuj ĉiam celas nian Bonon.

Jesuo tiele gvidas nin per Sia Bona Novaĵo laŭ Mateo, 7:9 kaj 11, reasertante, ke Dio ne lasos nin sen protekto:

“Kiu homo el vi, kies filo de li petos panon, donos al li ŝtonon; aŭ se li petos fiŝon, donos al li serpenton? Se do vi, estante malbonaj, scias doni bonajn donacojn al viaj filoj, kiom pli certe via Patro, kiu estas en la Ĉielo, donos bonaĵojn al tiuj, kiuj petas de Li?”

+ Preĝu kun ni! Faru vian peton ĉe nia Ekumena Preĝo-Ĉeno.

En sia libro Espero neniam mortas, ĉapitro “Neniu estas sensava”, verkisto Paiva Netto pensigas nin:

"Ĉu vi ĉiuj volas venki sin kaj venki? Lasu Jesuon kunekzisti en viaj Spiritoj kaj Sanktegan Marian patrine komforti al vi la korojn dum la penigaj horoj de la homa vojirado. Neniu estas senrimede perdita en tiu ĉi mondo".

Legu kelkajn tekstojn, kiuj povas helpi vin dum la nuna periodo de la Covid-19:

+ Kiel superi la morton de amata persono?

Kial Dio permesas suferon?

Plibonigu vian familian kunvivadon:

3 paŝoj por atingi kunigitan familion
Kion fari por estigi Pacon en la familio?

Preĝoj eldireblaj hejme:

Preĝo de Charitas
Preĝo de Sankta Francisko el Asizo
Preĝo Patro Nia
Preĝo al Ĉefanĝelo Mikaelo
Saluton, Maria! — Muzikoj laŭdantaj la Patrinon de Jesuo
Jesuo, la Nutraĵo de la Popoloj

Sendu viajn dubojn kaj komentojn pri tiu kaj aliaj ĉiutagaj temoj al Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito. Permesu ke la Ekumena Spiriteco ĉeestu en via vivo! Kaj se tiu mesaĝo bonfaras al vi, diskonigu ĝin! Ĝi povos kortuŝi ankaŭ multajn aliajn homojn.

_____________
Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito — Ankaŭ nomata Religio de la Tria Jarmilo kaj Religio de Universala Amo.  Temas pri la Ekumena Religio de Brazilo kaj de la mondo. 

Juĝu ĉi tiun enhavon: 

Komentoj

Cxi tiu artikolo bone klarigas la respondecon de la homaro rilate al malpurigo de naturo kaj malbonigo de homaj vivkondicxoj. La mesagxo tamen estas optimista montrante ke ni homoj ne estas en senespera situacio.
País: 
Hungria

Mi tute konsentas ke la kronviruso devus kaŭzi pripensadon kaj ŝanĝon en nia pensmaniero kaj konduto. Ni estas nur parto de la kreaĵoj , ne mastroj de la universo . Respekto al ĉiu kreaĵo , volo pli bone koni tion, kio ĉirkaŭas nin kondukos al pli da ekvilibro . La kurado al profito nepre ĉesu , anstataŭu ĝin respekto de la vivo de bestoj, plantoj ktp....
País: 
Austrália

Ni do komprenu, ke pandemio ne estas Dia puno, sed konsekvenco de nesana homa vivstilo. Per suferego ni lernu!
País: 
Brasil

En artikolo "Cxu la kronviruso estas dia puno?" temas pri detaloj el intervjuo de ministrino-predikanto de Religio de Tria Jarmilo Paula Sueli, Evangelioj kaj kelkaj pripensadoj de niaj manieroj de vivado. Ni devas gratuli al redakcio pro sperta prezentado de problemo de homa kulpo rilate de aperigo de virusoj, epidemioj de malsanoj ktp. En cxi-tiu kunteksto aktuala problemo estas pandemio de kronviruso (COVID 19), kiu trapasas je monda nivelo, versxajne unuan fazon, aux ondon. Kia estos dua, tria fazo, ondo, kiom da longe ni devas elteni cxi-tiun situacion kiu versxajne devas/-os esti dauxrigota. Epidemioj/pandemioj kauxzis/-as homoj kun siaj kondutoj, iliaj rilatoj al bestoj, kaj tiam konsekvencoj kiam bestoj montras rezultojn de nia konduto. Bone skribis cxefo de Seatle kiam respondis al usona prezidanto: ni vendos teron al vi blankuloj se vi kondutos al bestoj kvazaux ili estas viaj frat(in)oj. Auxtoro bone eksplikis ke ne temas pri dia puno kaj Dio ne estas kulpa pro nia konduto, ecx nia Dio estas Amo, li donas gxin al ni, li al specifajn manierojn zorgas pri ni. Kristo montris al homoj kiel li povis helpi kaj fari miraklojn. Tekstoj pri profeto Jesaja kaj detalo el Evangelio de Jesuo laux Mateo akcentis bonon kiel cxefan valoron de religio kiu liganta kun solidareco kaj amo donas sinergiajn efikojn en plibonigo de kvalito, etiko kaj senco de nia cxiutaga vivo. La plej grava problemo estas manko de dio en homaj animoj kaj koroj. Malpurigado kaj detruado de vivmedio estas puno de unu al alia homo, de materialaj interesoj sen raciaj limoj kaj agadoj. Tio estas vera abomeno de homo, de lia/sxia vivo, tero, aero... Cxu tio jam konstatis papo Johano Pauxlo II, cxu ni estas pretaj haltigi cxiujn detruadojn de naturo kaj homo? Tiam homo neglektas alian homon, ecx pli malbone homa malamikeco al aliaj homoj kreas kondicxojn por totala katastrofo de nia Tero kaj homaro. Pro tio nuna epidemio/pandemio devas esti konscienco de la homaro en Tersavado.
País: 
Croácia (Hrvatska)

Diversajn problemojn, inkluzive de kronvirusa pandemio, faras homoj al si mem per vivstilo kaj malbona rilato al naturo, ĝia ekspluatado kaj poluciado.
País: 
República Tcheca

Mi komparis la pandemion kun la plagoj, kiujn sendis Dio al la mondo por gvidi la homojn al bona vojo. Laŭ la biblio okazis sep plagoj. Nun atingis nin la oka. Sed tiel simpla la afero ne estas. La homoj pli kaj pli forrabas al la bestoj la vivspacon kaj la parazitoj bezonas novajn susceptojn. Tiujn ili trovis en la homo, kiu nur supozas, ke tiu pli valoras ol aliaj vivaĵoj. Sed la ekologia ekvilibro estas ĝenita per la agadoj de la homoj, nun venas la premio.
País: 
Alemanha

Skribu komenton