Kun la celo konstante omaĝi virinan iniciatemon kaj forton, la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito1 okazigas biblian studon pri la valoro de virinoj en la Sankta Biblio, surbaze de la instruoj de Jesuo, la Ekumena Kristo, la Dia Ŝtatestro.
Jen justa omaĝo al la virinoj, ĉar la prezidanto-predikanto de la Religio de la Tria Jarmilo, José de Paiva Netto, asertas en sia artikolo Virino ĉe la riparo de la nacioj:
"La rolo de Virino estas tiel grava, ke eĉ kun ĉiaj malhelpoj de la maskleca kulturo, neniu organizaĵo volanta postvivi — ĉu ĝi estu religia, politika, filozofia, scienca, entreprenista aŭ familia — povas rifuzi ŝian apogon. Nu, favorata de la Dia Inspiro, Virino estas la Animo de ĉio, estas la Animo de la Homaro, estas la bona radiko, la bazo de la civilizacioj, la defendo de la homa ekzistado. Kia patrino dezirus vidi sian filon mortinta en milito? Ve al ni, la viroj, se ne estus la klerigitaj, inspiritaj kaj prilumitaj virinoj!"
La Dia Ekzemplo postlasita de Jesuo
En la Bona Novaĵo de la Kristo observindas, ke, dum Sia Plejalta kaj Spirite Revolucia Misio, Jesuo montris, kiel oni devas valorigi la virinon, kaj ankaŭ ĉiujn homojn, ĉar ili estas Diaj kreitoj, kaj tial Li emfazis la valoron de ĉiu estulo kiel Senmortan Animon.
Dum Sia Unua Videbla Veno al la Tero, la Dia Majstro troviĝis en socia etoso, kun historiaj kaj kulturaj baroj, kiuj kaŭzis fortan ekskludadon kaj perforton kontraŭ infanoj, virinoj, malsanuloj, alilandanoj.
Tiu scenejo jam grave ŝanĝiĝis, sed pro tio, kio estas ankoraŭ plibonigenda, studu kun ni Liajn Diajn Ekzemplojn. La Ĉiela Pedagogiisto de post pli ol du mil jaroj savas vivojn, klarigas mensojn, kaj reedukas la Eternan Spiriton de ĉiu el ni.
Dum Sia Dia Vojirado, Li rompis sociajn barojn, kaj estingis ĉe la animoj ĉiaspecan perforton kaj maltoleron. Li liveris multajn pliajn instruojn kun profunda spirita reeduko kaj, rezulte, kun socia renovigo por ĉies Bono.
La sanigo de la virino kun sangofluo (Evangelio laŭ Marko, 5:25-34). Suferinte dum 12 jaroj pro grava malsano, unu virino, tuŝante la vestojn de Jesuo, ricevas la deziratan benon. Tiam la Kristo deklaras: “Filino, via fido vin savis; iru en paco, kaj estu sana el via malsano” (5:34). Konklude, Jesuo inspiras al ĉiuj, kiuj alfrontas luktojn pro siaj malsanoj, kunigon de necesa medicina kuracado kun spiritaj kaj emocirilataj rimedoj. La forto de preĝado, ekzemple, grave helpas medicinajn procedojn. (Foto: Yongsung Kim)La virinoj, kiuj servis al Jesuo per sia havo (Evangelio laŭ Luko, 8:1-3). Tiu historia raporto informas nin, ke virinoj pene laboris hejme kaj surkampe. Ili plantis, rikoltis, kuiris, ĉerpis akvon el fontoj kaj putoj, ŝpinis kaj teksis vestojn, prizorgis siajn familiojn kaj edukis siajn gefilojn. Kaj malgraŭ la malmulto, kiun ili perlaboris por si mem, pro la devigo transdoni la akirojn al siaj edzoj, multaj virinoj “faris al ili helpan servadon per sia havo”. Eĉ por aliaj virinoj, kiuj estis edzinoj de aŭtoritatuloj aŭ riĉuloj, materiaj aferoj ne superis ilian Fidon. Do ili ĝojkore kontribuis por la strebado de la Kristo alporti Pacon al animoj. (Foto: James Tissot)La monofero de la malriĉa vidvino (Evangelio laŭ Luko, 21:1-4). “Jesuo diris:Vere mi diras al vi: Ĉi tiu malriĉa vidvino enĵetis pli multe ol ĉiuj; ĉar ĉiuj tiuj el sia abundo enĵetis en la donacaron; sed ŝi el sia malmultego enĵetis la tutan vivrimedon, kiun ŝi havis” (21:3-4). Dum tiu epoko, la vidvinoj vivis malriĉe. Ilin prizorgis familianoj, kiuj, se justaj, faris malpli amara la vivon de tiuj virinoj. Tamen Jesuo laŭdas la grandanimecon de ŝia sincera donaco antaŭ Dio kaj ĉiuj ĉeestantoj. (Foto: Divulgação)La virino Kanaana (Evangelio laŭ Mateo, 15:21-28). Jesuo eniris la regionojn apud Tiro kaj Cidon, kaj, el inter la homamaso, kiu Lin sekvadis, aperis virino Kanaana peteganta la sanigon de sia filino. Dum tiu epoko, ekzistis historia diseco inter Izraelidoj kaj Kanaanoj, ĉar la unuaj socie malestimis la lastajn, kaj nomis ilin “hundetoj”. Komence, la Kristo ne respondas al la alvoko de la virino, tamen ne forpelas ŝin, kiel petis la apostoloj: “Forsendu ŝin, ĉar ŝi krias post ni” (15:23). (Foto: Divulgação)La virino Kanaana (Evangelio laŭ Mateo, 15:21-28). Laŭ tiu ĉi teksto, Jesuo uzas la kuraĝon de tiu virino kaj respondas al ŝi: “Mi ne estas sendita, krom al la perditaj ŝafoj el la domo de Izrael” (15:24). Kontestante ŝin antaŭ ĉiuj, Jesuo tamen ne riproĉas ŝin, sed donas oportunon, por ke ŝi asertu publike, kiu ŝi estas. Per sia respondo, la Kanaanino deklaris sian indecon por simile profiti de la spirita festeno oferata de la Kristo, eĉ se per pecetoj. Kortuŝas nin Lia deklaro: “Ho virino, granda estas via fido; estu al vi, kiel vi volas” (15:28). (Foto: Tela: Benjamin West (1738-1820))La adultulino (Evangelio laŭ Johano, 8:1-11). Adultakuzoj trafis virinojn treege arbitre. Povus kosti ilian vivon ia ajn eta devojiĝo disde la severaj moroj pri socia enfermo, kiuj fariĝis ankoraŭ malpli toleremaj, se junulino estis fianĉinigita. Krome, virinojn oni sekspersekutis multe pli intense ol hodiaŭ (kvankam tio ankoraŭ estas neakceptebla, kia ajn estas la intenso de perforto, ĉu per vortoj, duondiroj aŭ miskonduto), sed la virojn oni ne punis samgrade. Per la morala forto de la deklaro “Kiu el vi estas senpeka, tiu unua ĵetu sur ŝin ŝtonon” (8:7), Jesuo savis tiun virinon de publika ŝtonumo. Kaj poste la Kristo donis al ŝi altvaloran lecionon por ŝia materia kaj spirita vivo: “Iru, kaj de nun ne plu peku” (8:11). (Foto: Divulgação)La Samarianino (Evangelio laŭ Johano, 4:1-30). Jesuo rompas barojn interparolante kun homo el la Samaria popolo, parolante publike kun virino kaj revelaciante al ŝi eksterordinaran spiritan scion pri Sia propra misio kaj pri la esenco de la Ĉiela Patro: “Dio estas Spirito: kaj Liaj adorantoj devas adori Lin laŭ Spirito kaj Vero. La virino diris al li: Mi scias, ke venas la Mesio (kiu estas nomata Kristo); kiam tiu alestos, Li anoncos al ni ĉion. Jesuo diris al ŝi: Tiu estas mi, kiu parolas kun vi.” (4:24-26). (Foto: Divulgação)La edziĝo en Kana Galilea (Evangelio laŭ Johano, 2:1-12). La fakto, ke virinoj estis konservataj en socia malaltrangeco, ne estingis ilian entrepreneman agadon nek ilian sintenon rilate al la proksimaj okazaĵoj. Maria ne estis simpla spektanto de la eksterordinara Misio de Sia Filo kaj Majstro, ŝi restadis apud Li kaj partoprenis en Lia vojkurso. Unu el la pluraj ekzemploj fontas el tiu tekstoparto, kie Maria petas ion de Li. Tiam la Kristo respondis al ŝi: “Kio estas inter mi kaj vi, virino? Mia horo ankoraŭ ne venis” (2:4). Necesis al Li emfazi, ke ankoraŭ ne venis la momento por Lia Misio. Tiumaniere, Li revelaciis al la homaro, ke, plenumante tiun miraklon, Li aŭskultas la peton de la patrina koro. La frazo de Maria ĉiam gvidu nian Realigantan Fidon: “Kion ajn Li diros al vi, tion faru” (2:5). (Foto: Divulgação)La krucumo (Evangelio laŭ Johano, 19:17-37). Jesuo plu sanktigis la plejaltan signifon de patrineco trans la karnajn ligojn. Lia Evangelio, laŭ Johano, 19:25-27, rakontas: “Sed apud la kruco de Jesuo staris Lia patrino, kaj la fratino de Lia patrino, Maria, la edzino de Klopas, kaj Maria Magdalena. Jesuo, rigardante sian patrinon, kaj la apudstarantan disĉiplon, kiun Li amis, diris al sia patrino: Virino, jen via filo! Tiam Li diris al la disĉiplo: Jen via patrino! Kaj de post tiu horo la disĉiplo akceptis ŝin en sian domon”. (Foto: Divulgação)
La sanigo de la bopatrino de Petro (Evangelio laŭ Mateo, 8:14-17). Enirinte la domon de Petro, Jesuo vidas la sanproblemon de la bopatrino de la eminenta apostolo kaj ŝin resanigas. Poste, io eĉ pli kortuŝa okazas: “(…) kaj ŝi leviĝis kaj servis al li” (8:15). Malgraŭ la historia etoso, laŭ kiu virinoj ne rajtis servi ĉetable, ŝi servas al ili, partoprenas en la renkonto kun la Majstro. Imagu la ĝojon de tiu virino pro Lia respekto al ŝi. (Foto: Tela: James Tissot (1836-1902))
Sendu viajn dubojn kaj komentojn pri ĉi tio kaj aliaj ĉiutagaj temoj al la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito. Lasu la Ekumenan Spiritualecon fariĝi parto de via vivo! Kaj, se ĉi tiu artikolo bonfaras al vi, kundividu ĝin! Ĝi povos tuŝi ankaŭ la koron de multaj pliaj homoj.
_________________ 1 Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito — Ankaŭ nomata Religio de la Tria Jarmilo kaj Religio de Universala Amo. Temas pri la Ekumena Religio de Brazilo kaj de la mondo.
La komentoj ne reprezentas la opinion de ĉi tiu retejo; ili estas sub ekskluziva respondeco de ties aŭtoroj. Ne estas permesata la enmeto de netaŭga materialo, kiu malrespektas la etikon kaj bonmorojn kaj/aŭ la rajtojn de aliuloj. Konu plie ĉe Oftaj demandoj.
Paulo Sergio Viana
Mar, 03/08/2022 - 21:46
Tute oportuna mesagho. Homoj estu samrajtaj, samvaloraj, same respektataj, sendepende de genro. Gratulon!
La komentoj ne reprezentas la opinion de ĉi tiu retejo; ili estas sub ekskluziva respondeco de ties aŭtoroj. Ne estas permesata la enmeto de netaŭga materialo, kiu malrespektas la etikon kaj bonmorojn kaj/aŭ la rajtojn de aliuloj. Konu plie ĉe Oftaj demandoj.
Mar, 03/08/2022 - 21:46