Proklamo de la Nova Ordono de Jesuo

En la jaro 2020 la Proklamo de la Nova Ordono de Jesuo 61-jariĝas!

El la Redakcio
|
25/08/2020 | Mardo | 20:15 horas

Okaze de Sia irado sur la Tero, Jesuo, la Ekumena Kristo, la Dia Ŝtatestro, alportis instruojn, parabolojn kaj ekzemplojn de Amo kaj Justeco Diaj, inkluzive de la Leĝo, kiu povas por ĉiam transformi la homon kaj komprenigi lin pri la deveno kaj celo de la vivo.

Post preskaŭ du jarmiloj, Brazilo estis scenejo por revelacio pri ia renoviga kaj rekuraĝiga koncepto: je la 7-a de Septembro 1959, la karmemora proklaminto de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito, Alziro Zarur (1914-1979), en la urbo Campinas/SP, Brazilo, faris la Proklamon de la Nova Ordono de Jesuo

“Vi amu unu alian, kiel Mi vin amis. Nur per tio ĉiuj homoj scios, ke vi estas miaj disĉiploj, se vi havos Amon unu al alia” (Evangelio laŭ Johano, 13:34 kaj 35).

Arquivo BV

Je la 7-a de septembro 1959, la karmemora proklaminto de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito, Alziro Zarur, faris la Proklamon de la Nova Ordono de Jesuo.

La ĉi-suba teksto prezentas tiun historion, registritan en la unua publikaĵo1 de la Akademio Jesuo, la Ekumena Kristo, la Dia Ŝtatestro — fondita en la jaro 2007, fare de José de Paiva Netto, Prezidanto-Predikanto de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito kaj direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV).

La Akademio celas malsektigi la manieron, kiel iuj homoj vidas la ekumenajn kaj eternajn instruojn de la Ĉiela Akademiano, en ĉiuj kampoj de la homa-spirita scio.

Ĝi krome celas prezenti Lin en ne rifuzebla maniero al la Homaro, celante “elmontri la malnoblecon de ia ajn senbrida kampanjo por komplete redukti la dian-homan signifon de Jesuo (...)”, laŭ difino de la fondinto de tiu forumo de ideoj kaj studoj.

Tela: Ford Madox Brown (1821-1893)

     

La Dia Saĝeco de la Nova Ordono de Jesuo

Akademio Jesuo, la Ekumena Kristo, la Dia Ŝtatestro 

La gvidanto de LBV, Paiva Netto, vekas en la korojn la kuraĝan decidon praktikadi Bonon, venki ĉian baron, kun la Nova Ordono de la Kristo de Dio kiel forto, kiu antaŭenpuŝas nin, malgraŭ eventualaj malhelpoj survoje. Li diras: 

“Ĉiuj homoj de Bona Volo, per la neordinara ekzemplo de Jesuo, fariĝas kapablaj preni al si eĉ doloron kaj, kun ĝi, sproni kuraĝon cele atingi la venkon promesitan de Li al tiuj, kiuj persitas en Liaj vortoj, konduto kaj faroj”.

Sekve ni prezentas kelkajn historiajn raportojn faritajn de Paiva Netto pri la Proklamo de la Nova Ordono de Jesuo, prenitajn el intervjuo, kiun li donis je la 23-a de Decembro 1983, en la urbo Uberlândia/MG, Brazilo, al la ĵurnalisto Toni, el Radio Sociedade de la urbo Uberaba (subŝtato Minas Gerais), okaze de la Internacia Kongreso Jesuo Alvenas!, de LBV; el lia parolado en la inaŭguro de Aŭditorio Alziro Zarur, en la urbo San-Paŭlo/SP, Brazilo, je la 21-a de Julio 1984; kaj el lia predikado ĉe la radia serio “La Apokalipso de Jesuo por la Kore Simplaj”, je la 24-a de Januaro 1991:

Paiva Netto

Unu el la plej emociaj kaj decidaj agoj en la Historio — tion la tempo pruvos — estis la Proklamo de la Nova Ordono de Jesuo, farita de Alziro Zarur, je la 7-a de Septembro 1959, en la urbo Campinas/SP, Brazilo, ĉe la antikva Ĉevalkurejo Bonfim ― ĝi estas nuntempe Placo Legio de Bona Volo ―, kiu tiutempe estis la plej vasta publika loko tie ekzistanta, kapabla akcepti la homamason, kiu ĉeestis por aŭskulti lin. Tia signifoplena okazaĵo estas la ĉiela fundamento de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito, ĉar ĝi elstarigas la Amon de la Arkitekto de la Universomem, pere de Lia Filo Jesuo kaj pere de la konstanta agado de la Parakleto (aŭ Spirito de la Vero). Kaj la deveno de ĉio tio estas la Bona Volo de Dio3.

La horizonto, kiun la imanenta Saĝeco de la Nova Ordono de la Ekumena Kristo, la Dia Ŝtatestro, malfermas al ni komprenigas la nekompreneblan; eltenigas la neelteneblan. Tial, en la Universala Traktaĵo pri Doloro4, kiam ni aludas al la Leĝo de la Kristo, ni emfazas, ke — kiam ni integriĝas en ĝi — ni faras la netolereblan tolerebla kaj eĉ la senesperan esperplena.

Zarur elektis la Sepan de Septembro 1959 por klarigi al la popoloj sur la Tero la spiritan liberigon de ĉiuj, ĉar li venis al la konkludo, ke ĉia libereco politika, socia kaj ekonomia estas nekompleta, eĉ falsa, se ĝin ne prilumas tiu, kiu el la Plejalta venas al ni:

— Vi scios la Veron (de Dio), kaj la Vero (de Dio) vin liberigos (Evangelio laŭ Johano, 8:32).

La Sepa de Septembro 1822 estas la Nacia Dato de Brazilo, kiam Petro de Alcântara (1798-1834), kiel reganta princo, ekkriis, laŭ la historia brazila tradicio, ĉe la bordo de Rivereto Ipiranga, en San-Paŭlo, “Sendependecon aŭ morton!”.

Post tiu sendependiga ago, li fariĝis Dom Petro la 1-a, Imperiestro de Brazilo. En Portugalujo, oni nomis lin Dom Petro la 4-a, post la morto de lia patro, Dom Johano la 6-a (1767-1826).

La romanverkisto Joaquim Manuel de Macedo (1820-1882), kuracisto, ĵurnalisto, instruisto pri Geografio kaj Brazila Historio ĉe Kolegio Petro la 2-a, en sia verko Biografia Jaro, volumo 3, enskribis la faman frazon de Dom Petro la 1-a, je la momento, kiam li transdonis al majoro Miguel de Frias (1805-1859), servanto de la komandanto, brigadgeneralo Lima e Silva (1785-1853), okaze de la rezigno pri la brazila trono favore al lia filo, kiu tiam estis apenaŭ 5-jaraĝa kaj poste fariĝis Dom Petro la 2-a (1825-1891), je la 7-a de Aprilo 1831. La konata aŭtoro de “A Moreninha” [La Brunulineto] diris:

Meze de surprizo inter la ĉeestantoj, li transdonis al majoro Frias la paperfolion kaj deklaris:

— Jen estas mia rezignodokumento.

Kaj emocie, meze de silento de ĉiuj:

— Mi deziras, ke vi estu feliĉaj. Mi foriras al Eŭropo kaj postlasas landon, kiun mi ĉiam amis kaj plu tre amas.

En la jaro 2020 la Proklamo de la Nova Ordono de Jesuo 61-jariĝas!

Ekde tiu historia dato, en la jaro 1959, la Nova Ordono de la Ĉiela Edukanto estas dissemata tra la tuta mondo, por ke la Homaro eksciu la signifon de spirita liberiĝo kaj frateco, kiu troviĝas en tiu sankta instruo, ĉar Paiva Netto, dum sia 63-jara laboro ĉe la Institucioj de Bona Volo, konservas la plejaltan sindevigon tutmondigi tiun ĉi normon de Universala Solidaro, pri kiu li asertas:

“La Spirite Revolucia Nova Ordono de Jesuo estas la strukturo de nova mondo”.

+ El la Oratorio La Mistero de Dio Revelaciita: 

 

Kaj tial la Plejalta Ordono de la Dia Majstro reprezentas tion, kio distingas la Religion de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito kaj estas la fundamento de ĉiuj ĝiaj agadoj por spirita, socia kaj homa evoluigo, per la forto de Frata Amo, kiun Li alportis en la mondon. 

LEGU ALIAJN ARTIKOLOJN PRI LA TEMO:
De la Nova Ordono de Jesuo al Paco
Vera esprimo de Justeco kaj de Amo
Urĝas travivi la “Amu unu la alian”

Lernu pli pri la historio kaj doktrinaj bazoj de la Religio de Universala Amo!

_________
1Paiva Netto kaj la Proklamo de la Nova Ordono de Jesuo — La heroa sagao de Alziro Zarur (1914-1979) sur la Tero, verko lanĉita en la jaro 2019, okaze de la celebroj pri la sesdekjara jubileo de la proklamo.

Noto de Paiva Netto
Granda Arkitekto de la Universo — Solena alnomo, per kiu la framasonaj fratoj aludas al Dio, la Kreanto de Universoj.

Noto de Paiva Netto
3 Bona Volo de Dio — Alziro Zarur instruadis, ke “Bona Volo ne estas bona intenco. Bona Volo estas bona, firma, decidoplena volo, kiu scias tion, kion ĝi celas, sub la lumo de Vero kaj de Amo. Tio tute ne rilatas al bona intenco, per kiu, laŭ popola diraĵo, ‘la infero estas pavimita’”. Legu pli pri tiu temo en Sanktaj Spiritualaj Gvidlinioj de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito, volumoj 1, 2 kaj 3.

Universala Traktaĵo pri Doloro – Verko de Paiva Netto lanĉita en la jaro 1990 kaj relanĉita de Eldonejo Elevação sub la titolo Kiel Venki Suferon, kiu vendiĝis je pli ol 250 miloj da ekzempleroj en la portugala. 

TAKSU ĈI TIUN PAĜON