Dormoparalizo laŭ spirituala vidpunkto

Komprenu la aferon kaj plibonigu la kvaliton de via dormado.

Gabriela Marinho
|
19/08/2021 | Ĵaŭdo | 14:35 horas

Kiom ofte ni pensas pri la interpretado de sonĝoj kaj ilia rilato al la ĉiutagaĵoj? Aŭ klopodas kompreni la kaŭzojn de malordoj, kiel la dormoparalizo, surbaze de demandoj, kiuj transcendas materion kaj situas en la kampo de la Spirito?

Oni jam scias, ke bonkvalita dormo plialtigas la korpan, mensan kaj emocian ekvilibron de la homo, plifortigas lian imunsistemon, helpas eviti malsanojn, kaj tre gravas por bona funkciado de la cerbo. Plie, ĝi tre helpas konservi memorkapablon.

Do, en konstanta zorgo pri sano kaj plena bonfarto de la homo, konsiderante lin kiel korpon kaj Spiriton, legu la intervjuon kun Paula Suelí, ministro-predikantino de la Religio de Dio, de la Kristo, kaj de la Sankta Spirito*, kiu respondis la jenan demandon: 

Kiu estas la spirituala vidpunkto pri dormoparalizo, kaj kio kaŭzas ĝin?

Gravas scii, kion informas la sciencoj pri tiu ĉi temo. Laŭ la Dormo-Instituto, en Brazilo:

“la dormoparalizo estas kelkatempa malkapablo moviĝi aŭ paroli dum la transiro de dormo al maldormo.  Temas pri stato de malkonekto aŭ malkontinueco de funkcioj rilataj al movo, percepto, emocio aŭ kogno. Rezulte, tiu, kiu estas preskaŭ dormanta aŭ vekiĝanta, ne sukcesas fari volajn movojn, paroli aŭ krii. Sed li sentas brustopremon kaj foje halucinas”.

Shutterstock

Kaj en tiuj okazoj oni ne sukcesas moviĝi nek helpopeti. Tio povas kaŭzi fortan angoron.

“Kvankam la dormoparalizo estas relative ordinara fenomeno, ĝi ankoraŭ estas malmulte studata. Ekzistas pluraj studoj pri eblaj riskofaktoroj, sed la kaŭzoj ankoraŭ ne estas klaraj. Unu hipotezo asertas, ke manko de samtempeco inter ŝanĝoj en cerba aktivado kaj manko de muskola tonio dum la ROM-fazo de dormo estas la meĥanismo respondeca pri la nedaŭra paralizo. Sed kredeble temas pri plurfaktora fenomeno”, asertas la Instituto.

Do kio okazas estas neordinara vekiĝo de la cerbo, kiu troviĝis, iamaniere, organizita por ripozo dum tiu pli profunda ŝtupo (la ROM-fazo), sed estis subite interrompita. Sekve, okazas malfruo en la maniero, kiel la korpo kutimas reagi kaj vekiĝi. 

Ekzistas pluraj materiaj kialoj, eble ligitaj al la dormoparalizo, kiel ekzemple: nesufiĉe dormi, netaŭge manĝi, ne ekzerci sian korpon, ne sekvi rutinon por dormi, ricevi fortan streson, suferi mensajn malordojn (dupolusan aŭ anksian malordon, ekzemple), trouzi medikamentojn aŭ eĉ uzi halucinigajn substancojn.

Laŭ la spirita vidpunkto, oni ne rajtas ĝeneraligi, ĉar ĉiu homo havas vivhistorion, kaj tian simptomaron eble kaŭzas nur la jam menciitaj faktoroj — alivorte, eble li bezonas prizorgadon de lia korpa sano.

Tamen ekzistas kazoj, kiuj rezultas de la alproksimiĝo de malsuperaj spiritoj. Tiuj mallumaj animoj, nesciantaj la diajn leĝojn, profitas la fizikan misfarton de tiu homo, aŭ ian malfortikecon en lia spirita sano, kiuj faras lin pli influebla fare de oportunismaj spiritaj estuloj, kiuj intencas timigi kaj impresi.

Kiel do ni devas agi?

Unue, taŭge flegi nian korpon, eĉ konsiderante, ke ankaŭ tio  estas ekzerco pri spiritualeco. La korpo estas donitaĵo de Dio por nia spirita evoluo sur la Tero.

Shutterstock

La Origino de l’ Vivo — Kiuj ni estas, de kie ni venis, kaj kien ni iros?

Ni devas reekzameni niajn kutimojn, ankaŭ prizorgante la Spiriton, kiel Frato Paiva Netto, prezidanto-predikanto de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito, instruas per sia libro Jesuo, la Doloro kaj la Deveno de Lia Aŭtoritateco — La Povo de la Kristo en ni, sur la paĝo 29:

“Ĉio estas spirita, ĉu por la Bono aŭ bedaŭrinde por la malbono. Tial mi strebas pruvi al vi, ekzemple, ke reformo sociala fontas ĝuste el la spirita”.

Surbaze de Jesuo, li ĉiam memorigas al ni, ke ne ekzistas materio “ekstera al”, “neligita al” la spirito.

La korpo konstante suferas la influon de niaj spiritualaj elektoj, kaj ankaŭ nia Animo povas suferi pro niaj elektoj celantaj nur “materiajn” kriteriojn pro la tuiaj decidoj, kiuj endanĝerigas nin, kiam ni ignoras la spiritajn rezultojn de ĉiu el niaj decidoj.

Tial, ni bezonas komenci plibonigi la kutimojn de nia materia vivo, ĉar, se ni troviĝas en materia plano, kaj ricevas materian korpon por nia spirita evoluo, ni bezonas lerni, kiel respekti kaj prizorgi ĝin.

Nutri sin pli taŭge, ekzerci sian korpon, prizorgi la emociajn aferojn, kaj, se ekzistas ia malordo de mensa sano, kiu postulas prizorgon, serĉi tiun apogon ĉe la materia medicino.

Ni bezonas forpeli pensojn kiel: “Ha, sed se mi serĉos menskuracon, kion homoj pensos pri mi?”. Unue, ĉar regi la pensojn de aliuloj pri ni neeblas, kaj ĝi estas laciga kaj senfrukta tasko: kion aliuloj pensas, tio estas ilia problemo, ne nia.

Due, ĉar la prizorgado de nia sano, inkluzive de la mensa, estas nia respondeco, ne de la homoj, kun kiuj ni vivas: efektive, kiuj suferas la rezultojn de emocia malsaniĝo estas ni, ne tiuj “ekster” nia interna realo.

Aliflanke, por bari la alproksimiĝon de malsuperaj spiritoj, volantaj profiti tian situacion, necesas sin turni al la gvidado de Jesuo: Preĝado kaj Singardado (Sankta Evangelio laŭ Marko, 13:33). 

Preĝado estas ĉiam la plej taŭga respondo! Preĝi je vekiĝo, je manĝoj kaj je enlitiĝo, sed ankaŭ ĉiutage, ĉu vi komprenas? Se vi sentis fiaĵon, aŭ partoprenis diskuton, tiam antaŭ ol serĉi ies helpon, serĉu Jesuon en via interno.

Neniu bezonas scii. Kelkfoje, ĉe laborejo, du homoj komencas malpaci, kaj vi ne bezonas reagi, vi ne bezonas partopreni la diskuton, sed ja povas kontribui por malkreskigi vian anksion pri la afero kaj plibonigi la vibrokondiĉojn de la etoso per preĝado.

Levi sian penson al Dio, serĉi la apogon de sia Gardanĝelo. Tiaj konstantaj elektoj alportos ekvilibron, tiel potencan spiritan protekton, ke la malsuperaj spiritoj ne trovos spacon en nia vivo, nek en nia hejmo. Tio faros nian tagon pli malpeza, plifortigos nian Animon, favorante nian spiritan trankvilecon dum nia korpo dumdorme ripozas.

Jen daŭra konstruado, kiun ni devas plenumi individue. Ĝi estas nedelegebla sinteno, neniu kapablas tion fari por ni.

Sed tio ne signifas, ke vi bezonas plenumi tion sola, senhelpe.  Multaj ne scias, kiel komenci preĝi, kiel trovi la Silenton de la Animo, kiel koncentriĝi dum preĝado, forpelante la “bruojn” de la menso kaj koro, sed tio eblas eĉ en tre tumultaj situacioj, kiel klarigas Frato Paiva:

Eniri Silenton signifas resti en la Paco de Dio, eĉ kiam ni troviĝas sur la plej brua placo de la plej kruela urbo. Ankoraŭ pli granda defio estas venki la bruon en nia propra Animo, kiam sufero frapas nian pordon. Kaj venki ĝin ne limiĝas al senfara rezignacio. Necesas antaŭeniri, sublimigi doloron, farante el ĝi fuelon por movi la  mondon ĉirkaŭ ni, altigante ĝin per la ekzemplo de persisto kaj laboro, neniam lasante nin kapti de la maŝoj de ribelo. Kiu atingas tian spiritostaton en ĝiaj diversaj ŝtupoj (unuj atingas pli, aliaj malpli), tiu kapablas konstrui socion pli justan kaj fratecan. Li kapablas regi furiozan homamason.

Jen teksto prenita el la Sanktaj Spiritualaj Gvidlinioj de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito, volumo 2.

Lerninte kiel eniri la Silenton de la Spirito, vi sentos spiritualan memfidon por alfronti malfacilajn situaciojn (kiel estas la simptomaroj de dormoparalizo), por antaŭbari simptomarojn de interna suferado, krom gardi sin de la atakoj de malsuperaj spiritaj estuloj.

Kalkulu je la Religio de la Tria Jarmilo dum tiu lernado: vi lernos preĝi, paroli kun Dio, kiel kutimis diri la karmemora Proklaminto, Alziro Zarur (1914-1979), kaj vi atingos la Animan ekvilibron  nemalhaveblan al feliĉa vivo.

Vi povos interparoli kun ni per nia retadreso, aŭ entajpi vian komentarion en la ĉi-suba kampo.

Ĉu plaĉis al vi ĉi tiu teksto? Legu ankaŭ la jenajn:

4 Preĝoj por forpeli malbonon

Kiel helpi anksiulon?

Ĉu la spiritoj povas influi niajn decidojn?

_________
*Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito — Ankaŭ nomata Religio de la Tria Jarmilo kaj Religio de Universala Amo.  Temas pri la Ekumena Religio de Brazilo kaj de la mondo. 

Juĝu ĉi tiun enhavon: 

Komentoj

Mi devas agnoski ke mi neniam audis pri tiu sufero sed certe konsentas ke nia spirito au menso ,au kio ajn oni volas gxin nomi ,estas la motoro de kiu dependas nia bonfarto fizika kaj mensa. Silento helpas retrovi serenecon
País: 
Austrália

Artikolo de Gabriela Marinho "Dormoparalizo laŭ spirituala vidpunkto" estas rerigardo al difinitaj aspektoj kiujn oni ne konsideras en kutimaj klarigoj de koncerna problemo. Ecx, kiam serblingva Vikipedio klarigas paralizon de dormo, ĝi elstaras per vorto "psikologie" asertante ke koncerna paralizo estas ligita kun REM (Rapid Eye moment) kiu aperas dum ĉi-tiu fazo de dormo ĉar temas pri atonio (sentonio) kiu estas manko de tonio de organoj kaj histoj. Ekzistas ebleco ke dormoparalizo estas ligita kun narkolepsio, katapleksio kaj specifaj halucinoj. Vikipedio ankaŭ elstaras psikofiziologion de koncerna stato kaj dum REM fazo de dormo ĝi estas ligita kun hipotonio (tonuso sub normala nivelo). Scientistoj konfesas ke aparte al suferantoj de koncerna malsano la plej granda problemo estas halucinoj kiujn ili vidas en formo de diversaj objektoj kaj apero de diversaj aperaĵoj en ejo. Iuj parolas pri renkontiĝoj kun spiritoj kaj esterteranoj. Bedaŭrinde, ĝis nun malsano ne estas sufiĉe konata en kaŭzoj, sed nur en sfero de aperceptoj de personoj kiuj havas koncernajn travivaĵojn. Karakteriza stato de organismo estas nekapableco por moviĝi kun konscienca stato de persono kiu vidas sian pozicion kaj malfacilaĵojn. Feliĉe, kutime tio mallonge daŭras. Narkolepsio estas neŭrologia perturbo de dormo, kutime kiam homo povas subite ekdormi, esprimita kiel disomnio, insomnio; kaj problemoj kun (bio)ritmo de dormo kaj vivado. Katapleksio estas subita malforteco de muskoloj kaj eventuale akompanataj kun fortaj sentoj. Plej grave estas kion ni povas fari en ĉi-tiuj kazoj, okazoj. Tio estas grave unuflanke ĉu tiam akcenti materiajn aspektojn de malsano, ĉar ĝi estas reala fakto. Aliflanke predikanto Paiva Netto akcentas ke materio ne povas esti konsiderata samtempe sen spirito. Eĉ, nia bezono estas eniri en silenton de nia animo, spirito. La artikolo donas bonajn konsilojn kiel en sia enhavo, tiel en aldonaj rekomendataj artikoloj valorindaj por ateneteme tralegi kaj zorgeme fari gravajn paŝojn. Unuavice grave estas preĝi, cxar preĝado fortigas nian spiritan flankon, nian personecon kaj travivaĵon kaj perceptojn de nia agado, pensado kaj konvinkojn.
País: 
Croácia (Hrvatska)

Skribu komenton