3 konsiloj pri edukado de viaj gefiloj por la Bono

Wellington Carvalho
|
12/08/2019 | Lundo | 11:00 horas

Hastiga kaj devoplena rutino, financaj malfacilaĵoj, resume, ordinaraj situacioj de la ĉiutaga vivo, povas malhelpi vin plene atenti infanojn tiel amatajn de vi, aŭ eĉ povas konsumi la tempon disponeblan por ke vi prizorgu ilian disvolviĝon.

Tial, se vi estas patrino, patro aŭ respondecas pri infano, tre probable vi ofte demandas vin pri la plej taŭga maniero eduki viajn gefilojn.

shutterstock

Kiam oni pensas pri tiu temo, eble oni supozas, ke sufiĉas provizi ilin per altkvalita edukado, per kursoj — kiuj ja gravas. Sed kiel prizorgi kaj instrui ilin la vojon de bonaj valoroj? Plie: kiel instrui al ili alfronti la malfacilaĵojn hodiaŭajn kaj venontajn?

Efektive, dum ĉiu vivofazo infano devos alfronti barojn. Sekve, kiel oni trovu efikan apogon por plenigi la mankojn, kiujn oni neniel intencas preterlasi en la edukado de siaj infanoj? Tial legu niajn 3 konsilojn pri edukado de viaj gefiloj.

1.Stimulu religiemon

Arquivo rJEC!

Nia unua kaj altvalora konsilo pri edukado de viaj gefiloj estas stimuli religiemon ĉe infano. Rimarku, ke tie ĉi ni ne parolas striktadire pri religio, ĉar religiemo ĉiam ekzistas, ĉu ni sekvas aŭ ne religian tradicion.

Ĝi “estas imanenta al persono, eĉ kiam li sin deklaras sendia, klarigas la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito1. Tiu sento, kiu naskiĝas kune kun homo, vekas fratamon, solidaron, empation, respekton, inter multaj pliaj bonaj valoroj. Efektive, en mondo kun tiom da problemoj, kiu ne deziras vidi siajn gefilojn montriĝi justaj, honestaj, feliĉaj kaj agantaj tiamaniere, ke homoj trovu veran feliĉon?

La fama reĝo Salomono konsilis, en la libro de Sentencoj, 22:6: Instruu knabon konforme al lia vojo, kaj eĉ maljuniĝinte li ne dekliniĝos de ĝi”.

Alivorte: kiam via infano ricevas edukadon ligitan al tiuj diaj instruoj, multe pli probablas, ke li fariĝos plenkreskulo pli konscia pri si mem, kiu faros diferencon en la mondo.

La ekzercado de religiemo ankaŭ stimulas etulojn protekti sin, ĉar ili sentas sin fortigitaj, kaj lernas, ke ili nek rajtas, nek devas akcepti malbonon (tiel rilate al si mem, kiel al aliuloj). Ne senkaŭze edukanto José de Paiva Netto, Prezidanto-Predikanto de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito, asertas:

“Stabileco en la mondo komenciĝas ĉe infana koro. Protekti ĝin estas kredi je la estonteco”. 

Leginte tiun ĉi unuan konsilon, legu la du sekvajn, kiuj plifortigas kaj ekzempligas manieron vivi tiun religian senton ĉiutage ĉe via familio.

+ Ekkonu 3 historiojn, kiuj montras, kiel infanoj kapablas kompreni diajn aferojn

2.Aliru la Dian Scion

En Sia Sankta Evangelio laŭ Mateo, 19:14, Jesuo, la Ekumena Kristo, la Dia Ŝtatestro, avertis:

“Lasu la infanojn, kaj ne malhelpu ilin, veni al mi; ĉar el tiaj estas la Regno de la Ĉielo”.

Giovana Mauro

      

Inter aliaj instruoj, tio signifas, ke ankaŭ la infanoj meritas kaj bezonas aliron al spirituala scio venanta el Dio. Tamen, la infanoj per si mem ne sukcesos plenumi tion. Do estas tasko de la gepatroj, geavoj kaj respondeculoj gvidi ilin, lasi ilin iri al la Kristo, alivorte al ĉio, kion Li reprezentas: respekto, malavareco, humileco, memfido por plenumi la ĝuston kaj fido pri si mem.

Tiu elvolviĝo ankaŭ kaŭzas bonstaton al infanoj, kiel pruvis la studo Konceptoj pri Religiemo: la Infana Vidpunkto. Kaj persona kontento estas grava faktoro por atribui pli altan signifon al sia propra vivo. Aliaj studoj ankaŭ pruvas, ke, sentante tiun feliĉon, infanoj montras pli altan facilecon por studi.

Kaj por ke vi apliku ĉi tiun konsilon pri la edukado de viaj gefiloj, ni proponas, ke vi estigu hejme la kutimon uzi legaĵojn, filmojn, muzikojn, ludojn, interalie, kiuj emfazu bonajn valorojn. Ankaŭ okazigu legadon kaj studadon de la Evangelio-Apokalipso de Jesuo kaj la kutimon preĝi (nia sekva konsilo).

Laŭ la Religio de la Tria Jarmilo, ni proponas, ke tiu momento okazu minimume unufoje semajne, ĉiam en la sama tago kaj je la sama horo. Praktiku ĉi tiun ekzercon! Stimulante la lernadon de diaj aferoj, vi aldone rimarkos harmonion kaj pli fortan ligitecon inter ĉiuj familianoj.

3.Praktiku preĝadon (aŭ meditadon)

Shutterstock

La ekzerco preĝi aŭ mediti (ĉar la Religio de la Tria Jarmilo proklamas, ke ili estas similaj) estas potenca forto por helpi gefilojn apartigi sin de la mondaj malbonoj. Ili sukcesos diri “ne” al ĉio, kio malbonfaras al ili mem kaj al aliuloj.

Klarigu al infano ke ja eblas interparoli kun Dio, tiu Energio Supera al ĉiuj homaj problemoj. Tio donos al la etulo grandan memstarecon, ĉar ĝi lernigas, ke li povas ĉerpi forton dum malfacilaj momentoj, kaj ke li povas danki, eĉ antaŭ malfacilaĵoj.

Ke eblas interparoli kun Dio, tion instruis la Kristo mem, recitante la Ekumenan Preĝon Patronia (Evangelio laŭ Mateo, 6:9-13). Kaj, dum tiu praktiko, la infano povas propeti por si, sed ankaŭ por siaj familianoj kaj geamikoj, disvolvante sian sindonemon.

Jen la 3 konsiloj pri edukado de viaj gefiloj por la Bono. Penindas investi en ilin kaj rimarki la bonefikojn. Kaj legu pruvon, ke infanoj kapablas kompreni la instruojn, kaj ke ĉi tiuj efektive kontribuas al iliaj vivoj, laŭ la sekvaj tri raportoj, kiujn ni elektis por vi.

Sendu viajn dubojn kaj komentojn pri tiu kaj aliaj ĉiutagaj temoj al Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito. Permesu ke la Ekumena Spiriteco ĉeestu en via vivo! Kaj se tiu mesaĝo bonfaras al vi, diskonigu ĝin! Ĝi povos kortuŝi ankaŭ multajn aliajn homojn.

____________
Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito — Ankaŭ nomata Religio de la Tria Jarmilo kaj Religio de Universala Amo.  Temas pri la Ekumena Religio de Brazilo kaj de la mondo.

TAKSU ĈI TIUN PAĜON