Versikloj pri familio: 5 bibliaj lecionoj por familia harmonio!

Bárbara Bigas
|
02/02/2023 | Ĵaŭdo | 9:30 horas

Per ĉi tiu teksto, vi ekkonos 5 altvalorajn versiklojn pri familio kaj pri aliaj aspektoj de la ĉiutaga vivo, kaj ili multe helpos vin atingi harmonion en via hejmo! Ili troviĝas en la Sankta Evangelio de Jesuo

Kiu ne volas trovi en sia familio kamaradecon, unuiĝon, respekton?  Alivorte, havi la familion agordita al Dio, per plej edifaj energioj?

Tial ni prezentas la jenajn versiklojn, kiuj kontribuos al la spirituala plifortikiĝo de ĉiu el ni kaj de ĉiu familia ligo. Tiamaniere ni kapablos venki la barojn kaj luktojn ĉiutagajn, hejme kaj eksterhejme, ricevante la apogon de tiuj, kiuj plej amas nin. 

Pexels-William Fortunato

Jen instruas Frato Paiva Netto, la Prezidanto-Predikanto de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito:

"En niaj ĉiutagaj pensoj ni konstante observu, ĉu ni juste valorigas nian familion. Pli bona kaj pli feliĉa lando, kaj rezulte ekvilibra Homaro dependas de familiaj kernoj firme fonditaj, konvene ŝatataj de siaj membroj kaj de sia komunumo. La graveco de familio transcendas vulgaran komprenon. En familio la homa vivo trovas sian rifuĝejon. Ĝuste en familio devas burĝoni la plej mildaj kaj sublimaj sentoj de la homo."

Diskutante tiujn familiajn kernojn, ni parolas pri la profundaj amligoj, kiuj unuigas homojn, ĉu samsangajn aŭ ne.

Nun daŭrigu vian legadon, por pripensi kaj praktiki tiujn lecionojn, diskonigante ĉi tiun mesaĝon al viaj kunvojaĝantoj sur la vivovojo.

Versikloj pri Familio

1. Tiele instruis Jesuo: “Ĉar kiu ajn faros la volon de mia Patro, kiu estas en la Ĉielo, tiu estas mia frato kaj mia fratino kaj mia patrino” (Evangelio laŭ Mateo, 12:50). 

Per tiu ĉi interesa versiklo pri la familio de la Kristo, ni konstatas, ke Li plivastigas nian koncepton pri familio. Efektive, el tiu homamaso, kun homoj tiel diversaj, Jesuo inkluzivis ĉiujn, rigardante kiel Sian patrinon kaj Siajn gefratojn ankaŭ tiujn, kiuj obeas la Diajn Leĝojn, praktikas la Bonon, kaj apogas sian proksimulon, same kiel Li faris kaj instruis.

Sekve, ni same povas agi por la Bono, kaj transformi nin en membrojn de la Familio de Jesuo. Krome, ni ankaŭ rekonos en aliuloj tiun saman trajton, kaj rigardos nin ĉiujn kiel Gefratojn, en la Granda Familio Homaro, kiel defendas verkisto Paiva Netto. 

Tia pensmaniero ŝanĝas la formon, per kiu ni traktas unuj aliajn, kaj komprenigas al ni, ke, obeante Liajn instruojn, ni kreos efektivajn ligojn kun la homoj ĉirkaŭ ni, ĉu hejme, ĉu en la laborejo, ĉu en la universitato, ĉu kun la homoj, kun kiuj ni rilatas perrete, ekzemple.

Sekve, kulturi tiun fratecan rilaton proksimigos nin al la Paco kaj al la Bonkoreco de la Kristo, al kiuj ni tiel forte strebas por nia ekzistado, kaj kiuj povas esti la unuaj paŝoj por spirituala fortikigo de nia hejmo.

Tela: James Tissot (1836-1902)

Jesuo

2. Tiele instruis Jesuo: “Tial ĉiu, kiu aŭdas ĉi tiujn miajn parolojn kaj plenumas ilin, estos komparata al saĝa viro, kiu konstruis sian domon sur roko; kaj falis pluvo, kaj venis inundoj, kaj blovis ventoj, kaj albatis tiun domon, kaj ĝi ne falis; ĉar ĝi estis fondita sur roko” (Evangelio laŭ Mateo, 7:24–25).

En tiu ĉi ĉapitro de la Bona Novaĵo, Jesuo daŭrigas Sian Predikon sur la Monto, liverante altvalorajn instruojn, por aplikado en nia persona kaj familia konduto.

Kaj precipe, per la ĵus cititaj versikloj, oni rimarkas, kiel gravas konstrui fortikan kaj solidan fundamenton por la familia vivo. Tion ni faros, ĉefe per la bonaj ekzemploj, kiujn ni donas.

Niaj decidoj kaj nia maniero trakti la situaciojn kaj defiojn inspiras kaj influas aliajn homojn, komencante de niaj kunvivantoj.

Tiamaniere, starigi domon sur roko estas klopodi vivi ekvilibre, provizi sin per bonaj sentoj, kaj krei kondiĉojn, por ke interkonsento kaj interkompreniĝo regu dum la ĉiutaga kunvivado.

Legu ĉi-sekve tri pliajn versiklojn pri familio, kiujn ni elektis por vi!

Pixabay

3. Tiele diris Jesuo:"Mi ne lasos vin orfaj, kaj mi estas kun vi ĉiujn tagojn, ĝis la maturiĝo de la mondaĝo" (Evangelio laŭ Johano 14:18 kaj Mateo, 28:20).

Tiu ĉi versiklo de la Kristo esprimas kamaradecon kaj la certecon de Lia konstanta helpado en niaj vivoj.

Se ni prenos Lin kiel ekzemplon, ni vidos, ke, en familio, estas esence etendi la manojn por akcepti la dolorojn de niaj familianoj, efektive konsoli ilin, kaj elmontri nian zorgon kaj apogon.

Tiamaniere, ni faros el Amo la bazon de tiuj interrilatoj, kaj tio estas la eminenta leciono postlasita de la Dia Majstro per Sia Plejalta Ordono, nome Sia Nova Ordono:

“Vi amu unu alian, kiel Mi vin amis. Nur per tio ĉiuj homoj scios, ke vi estas miaj disĉiploj, se vi havos Amon unu al alia” (Evangelio laŭ Johano, 13:34 kaj 35).

Agi per tia maniero Fratama kaj Solidara laŭ Jesuo donos al ni kuraĝon kaj forton por venki egoismon kaj individuismon, kio favoros nian helpadon al niaj kunvivantoj.

Estas emfazinde, ke la Amo de la Kristo manifestiĝas per amemo, sed ankaŭ per kompreniĝo, sincereco kaj decidemo fronte al tio, kion ni bezonas korekti kaj venki.

La Nova Ordono de la Kristo estas la fundamenta gvidlinio por ĉiuj kampoj de la homa vivo, kaj oni povas ĝin rigardi ankaŭ kiel versiklon pri familio.

4. Tiele instruis Jesuo: “Al tiu, kiu frapas vin sur la vango, prezentu ankaŭ la alian” (Evangelio laŭ Lucas, 6:29). 

Ofte kolero povas nin ekregi kaj fari, ke ni reagu negative al iuj sintenoj.

Tamen, ĝuste Jesuo instruis al ni prezenti la “la alian vangon” alivorte agi kontraŭ elmontroj de malamo kaj perforto, rompante tiun malican ciklon, kiu kaŭzas malharmonion en nia spaco de kunvivado.

Kompreneble, Li ne favoras altrudajn kaj perfortajn rilatojn. En tiaj okazoj, nepras helpopeti, kaj fari la necesajn elpaŝojn, por haltigi tiun situacion kiel eble plej frue.

En la citita versiklo, la Kristo kuraĝigas nin ne repagi per la sama monero. Jen saĝa ago, kapabla rompi la rilatojn de malrespekto, venĝemo, klaĉemo, kaj strebi al restarigo de bona kunvivado ĉe la familia sino.

Krome, tio estas maniero eviti, ke netoleremo fariĝu la “natura” vojo por trakti hejmajn malakordojn.

Koncerne tiun temon, la prezidanto-predikanto de la Dia Religio, per sia artikolo Kion signifas “prezenti la alian vangon”, klarigis jene:

“Tio ankaŭ signifas, ke ni neniam devas agordiĝi al la malamo. ‘Prezenti la alian vangon’ estas fari, ke tiuj, kiuj klopodas ofendi nin, komprenu, ke ili insultas sin mem, ĉar la malamo estas armilo celanta la bruston de malamanto. ‘Prezenti la alian vangon’ estas elmontro de kuraĝo, ekzercado de pacienco; ĝi ne konvenas al la neglektemaj kaj seniniciataj”.

5. Tiele instruis Jesuo: “Ne juĝu, kaj vi ne estos juĝitaj; kaj ne kondamnu, kaj vi ne estos kondamnitaj; liberigu, kaj vi estos liberigitaj” (Evangelio laŭ Luko, 6:37).

Ĉiu familio trapasas siajn defiojn, ĉu ne vere? Tial ni devas kompreni, ke ili estas parto de homrilatoj, kaj, por ke ili ne kaŭzu disiĝon kaj profundajn ĉagrenojn, nepras praktiki nejuĝemon, paciencon, dialogon kaj pardonon.

Jen longa kaj peniga procezo, kiu eble postulos de ni multe da persistemo kaj fortikeco. Tamen, rememorante Jesuon kiel la plej gravan referencon por ĉiuj tiaj agoj, ni komprenos, de kie ni devas komenci.

Studante Lian Evangelion kaj Apokalipson, laŭ Lia Nova Ordono, nome Amo, ni perfektigos nin mem, renovigante nin interne, kaj kontribuante al harmonio kaj unuiĝo familia.

LEGU PLI:
3 konsiloj pri edukado de viaj gefiloj por la Bono
Preĝo por trankviligo de la Koro

TAKSU ĈI TIUN PAĜON