Templo de Bona Volo 29-jariĝas — Ĉielo kaj Tero en unusola koro

Trovu spiritan konsolon ĉe la Templo de Paco!

El la Redakcio
|
12/10/2018 | Vendredo | 13:25 horas

La 21-an de Oktobro 2018, la Templo de Bona Volo (TBV) kompletigis 29 jarojn da ekzistado. Por festi ĉi tiun daton, la plej vizitata monumento en la brazila ĉefurbo (laŭ informoj de la Ŝtata Sekretariejo pri Sporto, Turismo kaj Distriĝo de la Federacia Distrikto, en Braziljo) okazigis la tradician “Oktobro ĉe TBV”, kun programaro por la tuta familio.

Reliefiĝis la 19-a kaj 21-a tagoj tiumonataj, kaj en la 20-a, sabate, okazis la Solena Sesio, dum kiu parolis frate kaj ekumene la konstruinto de la Piramido de Paco, José de Paiva Netto.

Vidu la fotojn de la evento:

La datrevenaj festoj havis kiel temon “Ĉielo kaj Tero en unusola koro”, akorde kun la tezo de la prezidanto-predikanto de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito, Frato Paiva Netto: “La mortintoj ne mortas”. Ĉi tiun eldiron li afiŝigis sur la portalojn de la Egipta Ĉambro, multe vizitata loko de la Templo de Paco.

Vidu aliajn enhavojn pri tiu ĉi temo:
Kiel superi la morton de amata persono?
Kaj se la morto ne estos la vivofino? 

Vivian R. Ferreira

La festkulmino okazis, ĉi-jare, inter la 19-a kaj 20-a tagoj, kiam homoj el pluraj partoj de Brazilo kaj de la mondo superplenigis ĝiajn ĉambrojn.

La certeco, ke ni ne pilgrimas solaj

Komprenante, ke ekzistas la Spirita Mondo, do ke ni estas eternaj spiritoj, ni serĉu la apogon de la Anĝeloj de Dio, Benataj Animoj, Lum-Spiritoj, kiuj deziras helpi kaj fortigi nin por la bataloj de la vivo.

Tiun ĉi ege necesan ligitecon klarigis Frato Paiva Netto, en sia libro Sanktaj Spiritualaj Gvidlinioj de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito, volumo 2, paĝo 283, ĉe la subsekcio “Ni ĉiuj estas Mediumoj”:

“La leciono, kiun instruas la Templo de Bona Volo, estas ke, kvankam jam ekzistas (ĉar efektive ekzistas) deviga ligiteco de la supra Homaro kun la malsupra, bedaŭrinde preterkonscie kaj fiefike, kun katastrofaj rezultoj, kaj kvankam neeviteblas tiu influo, ĝi tamen funkciu por la Bono, ĉar la kontakto, kiu ordinare rezultas, koncernas fifarajn, sensciajn spiritajn estulojn. Ni strebu — PLENE KONSCIAJ — al tiu atingo. Jen kion deziras la Superaj Spiritoj”.

Thiago Bianchi

Farante belan kontraston kun la Sankta Kristalo, la Suno brilas sur la pinto de la Piramido de Paco, varmigante la koron de la pilgrimantoj preĝantaj ĉe la Navo de TBV.

Serĉu la apogon de la Supera Spiritualeco

Tial ni invitas vin pilgrimi al la Templo de Bona Volo, kaj trovi spiritan konsolon. Venu serĉi kaj ricevi apogon de la Supera Spiritualeco.

La Piramido de la Benataj Animoj, de la Lum-Spiritoj, situas ĉe Quadra 915 Sul, Braziljo – Brazilo. Por pliaj informoj, kontaktu nin

TAKSU ĈI TIUN PAĜON