Historia evento signalis la 30-jariĝon de la Templo de Bona Volo

El la Redakcio
|
23/10/2019 | Merkredo | 9:55 horas

Ĉu vi iam deziris ekkoni ekumenan kaj fratecan medion, kiu akceptas homojn kun diversaj religioj kaj filozofioj, sen diskriminacio aŭ embaraso? La Templo de Bona Volo (TBV), konstruita de Paiva Netto — per la apogo de Bonvoluloj el Brazilo kaj aliaj landoj — plenumas tiun ĉi celon jam dum tri jardekoj.

“La Templo de Bona Volo, la Templo de Dia Ekumenismo, estas loko, kie ĉiuj bezonantoj de gastigo por siaj sentoj rajtas alveni kaj esti kore akceptataj”, kiel klarigas ĝia fondinto.

TBV estas la plej vizitata monumento en la ĉefurbo de Brazilo, kaj akceptas pli ol unu milionon da pilgrimantoj ĉiujare, laŭ oficialaj datenoj de la Ŝtata Sekretariejo pri Turismo de la Federacia Distrikto (Setur-DF). Ĝi estas aklamita de homamaso kiel unu el la Sep Mirindaĵoj de Braziljo.

30-jariĝo de TBV!

En 2019, la Piramido de Paco, kiel ĝi estas ankaŭ nomata, atingis sian 30-jariĝon je la 21-a de Oktobro. Kaj por celebri la eventon okazos dum tiu tuta monato diversaj agoj kaj eventoj, kiuj okazis tiun okazaĵon, el kiuj la plej esperata momento por la pilgrimantoj estis la Solena kunsido, gvidita d​e Paiva Netto, la 19-an de Oktobro, sabate.

Vidu la fotojn de la evento: 

"Templo de Dia Ekumenismo2"

La koncepton, kiu gvidis la festojn pri la 30-jariĝo de TBV, tiel esprimas la konstruinto de la monumento: “En tiu ĉi Templo eĉ ŝtonoj krios, ke Dio estas Spirito, kaj gravas, ke oni adoru Lin laŭ Spirito kaj Vero.

Do ni pripensu, kiel tiu fizika spaco kreas materian kondiĉon, kiu kortuŝe pelas nin renkonti la Kreanton, laŭ la diversaj formoj, kiel ni imagas Lin, por ke ni konstruu Dian Templon en ni mem — sendepende de religia kredo, kaj eĉ koncerne senreligiulojn.

“(...) Pli grave ol starigi materian templon estas starigi la Templon de la Vivanta Dio en homaj koroj. Tion ĉi faras la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito, ekde sia komenco. Necesis tamen estigi simbolon pri la hom-spirituala kunfratiĝo, kiu certe gvidos, dum la tria jarmilo, homojn irantajn sur vojo al Fratamo. Jen kial staras ĉi tie la Templo de Bona Volo”.

Tiele skribis Paiva Netto, en sia libro Sanktaj Spiritualaj Gvidlinioj de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito, volumo 1, p. 274.

Legu pli pri tiu ĉi avangarda tezo 

Omaĝo al la 30-jariĝo de TBV!

Jen kelkaj senditaj salutmesaĝoj de Esperanto-amikoj honore al la 30-a jariĝo de TBV, kiuj ricevis dankojn per la amaskomunikiloj Bona Volo: 

Bona Volo TV — D-ro Renato Corsetti de Anglio, kies salutmesaĝo estis diskonigata per filmeto okaze de la memorfesto kun Paiva Netto, en Brazilja, DF, ĉefurbo de Brazilo: 

 

Superrreto Bona Volo de Radio — aŭskultu la salutmesaĝojn, kiuj estas legitaj (portugale) de Felipe Duarte, plenuma sekretario de Esperanto-fako de LBV:  

 

Portalo Bona Volo — kaj ankaŭ vidu aliajn salutmesaĝojn rete disvastigitajn:

La pilgrimantoj en TBV

Vidu aliajn fotojn pri la okazaĵo en tiu ĉi fotgalerio, kiuj transdonas la Realigantan Fidon kaj sindediĉon de la pilgrimantoj venintaj el diversaj partoj de Brazilo kaj el aliaj landoj por partopreno en la celebroj.

“TBV, ĉies hejmo”

Per la filmeto ĉi-suba, vidu kelkajn bildojn, kiuj montras la ĉambrojn, la inaŭguron kaj la festojn, kiuj signalis la 25-jariĝon de la monumento. Ankaŭ aŭskultu la Legianan Muzikon “TBV, ĉies hejmo”, portugalingve kantatan, kun subtitoloj en Esperanto:  

 

Serĉu la apogon de la Supera Spiritualeco

Tial ni invitas vin pilgrimi al la Templo de Bona Volo, kaj trovi spiritan konsolon. Venu serĉi kaj ricevi apogon de la Supera Spiritualeco. TBV estas la plej vizitata monumento en la ĉefurbo de Brazilo, kaj akceptas pli ol unu milionon da pilgrimantoj ĉiujare, laŭ oficialaj datenoj de la Ŝtata Sekretariejo pri Turismo de la Federacia Distrikto (Setur-DF). Ĝi estas aklamita de homamaso kiel unu el la Sep Mirindaĵoj de Braziljo.

La Piramido de la Benataj Animoj, de la Lum-Spiritoj, situas ĉe Quadra 915 Sul, Braziljo – Brazilo. Por pliaj informoj, kontaktu nin.

____________
Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito — Ankaŭ nomata Religio de la Tria Jarmilo kaj Religio de Universala Amo.  Temas pri la Ekumena Religio de Brazilo kaj de la mondo.

2 “Dia Ekumenismo” — Ellaborante kaj disvolvante ĉi tiun koncepton, la Prezidanto-Predikanto de la Religio de Universala Amo emfazas, ke ĝi estas “la soci-spirituala kontakto inter kreito kaj lia Kreanto”. Ĝi estas la lasta el la “Kvar Pilieroj de Ekumenismo”. La ceteraj pilieroj estas la jenaj:  Ekumenismo de Koroj (koncepto kreita kaj disvolvita de Paiva Netto); Senlima kaj Tuta Ekumenismoj (konceptoj kreitaj de Alziro Zarur kaj disvolvitaj de Paiva Netto). Legu pli pri tiu ĉi avangarda tezo.

TAKSU ĈI TIUN PAĜON