Paco estas temo diskutata de gejunuloj dum internacia forumo

El la Redakcio
|
27/06/2023 | Mardo | 13:15 horas

La Internacia Forumo de la Ekumena Junulo de la Bona Volo de Dio okazas ekde 1975. Ĝi estas malfermita kaj konstanta spaco por ĉiuaĝaj gejunuloj, kiu aŭspicias studojn kaj debatojn, artajn kaj kulturajn prezentadojn, krom solidaraj kaj edukaj mobilizoj.

Organizate de la Junulara Movado de la Institucioj de Bona Volo, la 48-a eldono de la Forumo pritraktis la temon “Senarmigi korojn  — Cele al Kulturo de Bona Volo kaj Paco, naskita el Jesuo”. Tio estas tezo de José de Paiva Netto, la prezidanto-predikanto de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito, kiu liveras gravajn pripensojn pri la maniero, kiel ni atingu la veran kaj tiel aspiratan Pacon.

En sia artikolo, havanta la saman titolon de la tezo, asertas la radikronikisto kaj ĵurnalisto:

“Nu, vivi la senarmilan Pacon, ankaŭ per la frata reedukado morala kaj spirita de ĉiuj nacioj, estas neprokrastebla ago por la postvivado de la popoloj. Sed tiucele necesas unue malarmi la korojn, konservante la prudenton, kion mi emfazis al la kompakta amaso da ĉiuaĝaj gejunuloj aŭskultantaj min en Jundiaí/SP, Brazilo, en Septembro 1983, kaj kion mi publikigis en la ĵurnalo Folha de S.Paulo, la 30-an de Novembro 1986. Cetere, kiel mi povis tiam aserti, la reala danĝero konsistas ne nur en la armiloj, sed ankaŭ en la cerboj, kiuj kreas armilojn, kiuj elpensas kondiĉojn, lokajn kaj tutmondajn, por uzi ilin, kaj kies fingroj premas pafellasilojn kaj butonojn (...)”.
 

Poste, li klarigas, ke:

“Jen la grava mesaĝo de la Religio de la Tria Jarmilo, kiun inspiras la Kristo, la Princo de la Paco: malarmi, per forto pli potenca ol malamo, la koleron, kiu pafigas armilojn. Temas pri eduka laboro kun vasta spektro; eĉ pli, temas pri reedukado. Kaj tiu potenca energio estas la Frata Amo — ne la ankoraŭ komenca amo de la homoj —, sed la Dia Amo, per kiu ni ĉiuj bezonas nutri nin. Ni havas enmane la plej potencan ilon de la tuta mondo. Jes, ĝuste ĝi evitos la diversajn formojn de milito, kiuj naskiĝas en la Animo de vivanto, kiam ĝi malsanas (...)”.

Vidu, kiel okazis la ferma evento!

Post unu jaro da debatoj kaj agoj pri la temo, la forumo okazigis la ferman eventon en la 1-a de Julio, en pluraj Brazilaj kaj alilandaj urboj, kaj ĝin elsendis la Amaskomunikiloj de Bona Volo (radio, televido kaj interreto).

La programaro konsistis el la MasterClass Legiana Muziko, pritemaj metiejoj, la Ceremonio de Spirita Bapto de la Ekumena Junulo de la Bona Volo de Dio kaj la Spektaklo Generacio J, de Jesuo!.

La plej atendata momento estis la prediko de Paiva Netto, kiu kuraĝigis la novajn generaciojn ne maltrafi la oportunojn por Bonfarado, kaj, per kuraĝa humilo, praktiki Solidarecon, inspirate de la ekumenaj kaj frataj lecionoj de la Kristo de Dio.

Vidu kelkajn fotojn pri la evento: 

Ĉiam kredante kaj impulsante junularan ĉefrolon en la konstruado de pli bona mondo, oni lanĉis je la ferma kunsido la 49-an eldonon de la Internacia Forumo de la Ekumena Junulo de la Bona Volo de Dio!

La plej voĉdonita temo, kiu gvidos la venontajn pripensojn, estos “Jesuo, Ekumenismo kaj la arto kunvivi fratece”. Ĉu vi deziras scii pli? Se jes, tajpu vian komenton ĉi-malsupre. :)

TAKSU ĈI TIUN PAĜON