Kiel atingi spiritan savon?

João Carlos de Carvalho
|
24.04.2025 | Ĵaŭdo | 12:10 Horoj

Hodiaŭ, ni invitas vin pensi pri la spirita savo, kompreni la koncernan Biblian tekston kaj la rimedon por atingi tiun savon.

En la Evangelio de Jesuo, laŭ Johano, 3:16–17, ni trovas la jenan aserton:

"Dio tiel amis la mondon, ke Li donis Sian Solenaskitan Filon, por ke ĉiu, kiu fidas al Li, ne pereu, sed havu eternan vivon. Ĉar Dio sendis Sian Filon en la mondon, ne por juĝi la mondon, sed por ke la mondo per Li estu savita."

La Dia Savanto komprenis kaj tiel rigore plenumas tiun Sanktan Mision, ke Li asertas al ni: 

“La Filo de Dio venis, por serĉi kaj savi la perditaĵon” kaj “Dum Mi estis kun ili, Mi konservis en Via nomo tiujn, kiujn Vi donis al mi; kaj Mi gardis ilin, kaj neniu el ili pereis, krom la filo de perdiĝo, por ke plenumiĝu la Skribo” 

 

Ni do devas pripensi kelkajn temojn: ĉu la misio de Jesuo estas savi nin — persona kaj ne transdonebla tasko de Li kun Dio* —, kion ni devas fari, por ke tio okazu? Kion ni devas fari por meriti la Dian mizerikordon? Plie, kiel ni foriĝu de tio, kio povas kaŭzi nian spiritan malvenkon aŭ pereon?

Tiu ĉi teksto celas konduki vin al la kompreno de tiuj temoj, provizante al vi ilojn, por la komprenpovo kaj serĉado de spirita savo en “Jesuo, nia Majstro, nia Gvidanto, nia Ĉefo!”¹.

La Homaro kaj ĝia serĉado al elaĉeto

Savi estas vorto derivita de la Latina Salvare, “sekurigi”, el Salvus, “senvunda, sekura, sana”, rilata al Salus, “bona sano”.

Ekde antikvaj epokoj, la Homaro aspiras al spirita savo. Dum la bibliaj tempoj, ĝi serĉadis la indulgon de la Kreinto, okaze de malsato, malsanoj, persekutoj, mallibereco, influoj de malbono — ĉu videblaj aŭ ne —, homaj tentoj... Sennombraj estas la Diaj respondoj al la kriado de popolamaso peteganta sekurecon kaj protekton, laŭ la tuta Sankta Biblio.

Tamen, estas oportune emfazi, ke savo baziĝas sur persona klopodo, kaj, por atingi ĝin, necesas havi Fidon, sed ankaŭ dediĉi sin al la Bono, por estigi meriton. Tion klarigas al ni la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito, en la tria volumo de siaj Sanktaj Spiritualaj Gvidlinioj, paĝo 191:

“Ekzistas tiuj, kiuj subtenas la vidpunkton, ke savo plenumiĝas per Fido; laŭ aliuloj, per la Faroj. Ni diras: savo okazas per Fido kaj per la Faroj naskitaj de Fido! Kiu vere fidas Dion, kiu, ni ripetas, estas Fratamo, lernas kiel ami. Kiu amas, tiu helpas, savas, kuracas, nutras, kuraĝigas, antaŭenpuŝas, stimulas! Alie, kiel utilus Fido?!”

La premio por la persistemaj

En pluraj partoj de la Sankta Biblio ni vidas savon kiel rilatan al premio, rekompenco, konkero. Sekve, se ĝi estas rezulto, ĝi koncernas nian klopodon, ĉar tio, kio akompanas savon estas ĝuste niaj agoj apogataj de Dio. Kaj Li, la Kreanto, kiom ajn nin amas, ne povas marŝi anstataŭ ni, ĉar Li ne faris nin aŭtomatoj.

La momentoj de batalado, ordinare, hardas nian Spiriton por venki. Ili instigas nin ĉiam serĉi sintenon pli bonan, asertan, adaptiĝeman. Frato Paiva instruas al ni:

"(...) Ju pli malfacila estas la baro, des pli granda estas la venko, des pli ĝi okazas, eĉ se ni ne rimarkas ĝin."

Nia saviĝo fontas el tiu sincera sinteno bazita sur Dio.

Ĝuste la Dia Majstro Jesuo konsilas al ni per Sia Sankta Evangelio laŭ Mateo, 7:21 “Ne ĉiu, kiu diras al mi: Sinjoro, Sinjoro, eniros en la Regnon de la Ĉielo; sed tiu, kiu plenumas la volon de mia Patro, kiu estas en la Ĉielo”.

La Dia Apogo kaj “Souza”

Jesuo uzas kaj al ni donas ĉiujn rimedojn por savi nin. Ĉu fronte al dramo pro sanproblemo, aŭ pro financkrizo, aŭ pro la doloro kaŭzata de la forpaso de amata persono, aŭ pro la angoro kaŭzata de familia malpaco, aŭ pro la dubo pri elekto farota ktp. Restas al ni la tasko kompreni, akcepti, kaj plenumi nian parton por venki la defiojn de nia ekzistado.

Antaŭ multe da tempo, ni ricevis ĉi tie ĉe la Religio de la Universala Amo rakonteton, kiu klare ilustras la bezonon de sinteno decidema, antaŭaga. Ĝi nomiĝas “Souza”. Mi kunhavigas ĝin ĉi-malsupre, por nia pripensado:

“Dum inundo, ‘Souza’ sidadis sur la tegmento de sia domo, kaj la akvo jam tuŝis liajn piedojn. Iom poste, preterpasis viro en kanuo, kaj li kriis:

“— Hola! Ĉu vi deziras vetureton ĝis pli sekura loko?

“— Ne, dankon! — ‘Souza’ respondis. — Mi fidas la Sinjoron, kaj Li savos min!

“Post nelonge la akvo jam atingis la talion de nia heroo. Tiam venis ŝipeto, kaj iu krivokis lin:

“— Hej, vi tie! Ĉu vi volas helpeton por atingi pli altan terenon?

“— Ne, dankon! Mi fidas la Sinjoron. Li ja savos min!

“Poste, helikoptero preterflugis, kaj obstina ‘Souza’ jam staris sur la tegmento, kun akvo ĝiskole.

“— Kaptu la ŝnuron! — kriis la piloto. — Mi suprentiros vin!

“— Ne, mi tre dankas — ‘Souza’ replikis, — sed mi ne povas iri. Mi kredas la Sinjoron, kaj Li certe savos min!

“Fine, la inundo fortrenis lin. Post multaj horoj da naĝado, la kompatinda homo, elĉerpita, dronis, kaj iris serĉi sian dian rekompencon. Alveninte al la Ĉiela portalo, li trovis sian Kreinton, kaj plendis pro la okazintaĵo:

“— Sinjoro, mi kredis Vin, tamen mi mortis! Kio okazis?

“Tiam Dio diris al li:

“— Nu, ‘Souza’, kial vi plendas?! Mi sendis du barkojn kaj unu helikopteron, tamen vi ne uzis la oportunojn, kiujn mi prezentis al vi...”.


Kiomfoje ni kondutas kiel “Souza” okaze de bataloj, atendante supermiraklon, kaj Dio, insiste, sendas al ni multajn helpilojn?

Saviĝo estas procezo individua, dinamika kaj konstanta, kiu koncernas renoviĝon kaj persistemon dum la irado de novaj, pli bonaj vojoj. Karmemora frato Alziro Zarur (1914-1979) kutimis diri: “Plenumu vian parton, kaj Jesuo plenumos Sian.

La savbapto

Sed kion fari, kiam la luktoj de la vivo kaj la tentoj de la mondo ŝajnas pli fortaj ol niaj kapabloj, kaj ni eĉ ne sukcesas kontakti  Dio?”, eble iu demandos.

Nepre necesas, ke ni plue fidu Dion kaj Lian Dian Providencon, neniam malvigliĝante, eĉ dum tiuj horoj — de kiuj neniu el ni estas libera. Transdoni en Liajn Suverenajn Manojn la solvon de la angoroj, kiuj nin konsumas, estas la plej trafa decido.

Per Profeto Malaĥi, 4:2, Dio tiele revelaciis al ni ĉiuj:

“Sed por vi, kiuj respektas Mian nomon, leviĝos suno de justeco, kaj sanigo estos en ĝiaj radioj, kaj vi eliros kaj saltados, kiel bone nutritaj bovidoj.”

Gravas ĉiam reemfazi, kion ni lernis per la Dia Religio: respekto, en ĉi tiu teksto, evidentiĝas respekto al Dio kaj al Liaj Sanktaj Leĝoj. Ĝi signifas vivi laŭ Lia Suverena Volo.

Ankaŭ fontas el la Prezidanto-Predikanto de la Religio de la Tria Jarmilo, Frato Paiva Netto, la jena aserto:  “(...) La sekreto de la savo hom-spirita estas la persistado pri la ĉielaj aferoj, kaj, kaŭze de ĝia bonfara impulso, la plenumo de io, kio nobligas la socion de patrujo kaj de la mondo”.

Iu eble ankoraŭ demandos: “sed ĉu Jesuo ne kondiĉis la savon, dirante al tiuj, kiuj kredas Lin kaj estas baptitaj: ‘Kiu kredos kaj estos baptita, tiu estos savita; sed kiu ne kredos, tiu estos kondamnita’ (Evangelio laŭ Marko, 16:16)?

Gravas rememorigi, ke la antaŭulo de Jesuo, Johano la Baptisto — kiu baptis per akvo —, diris, ke post li venos iu, kiu baptos per fajro kaj la Sankta Spirito. Ni lernas per la Dia Religio, ke la fajro signifas la elprovojn, la testojn, por ke ni venku kaj kresku. Sekve, la savo promesita de Jesuo koncernas Realigantan Fidon. Alivorte, Fidon kaj Farojn.

Jesuo, la Dia Pordo, kiu malfermas al ni vojon al la venkon

Do ni konkludas, ke neniu batalo aŭ defio superas la diajn kapablojn imanentajn al nia Animo. Aktivigi ilin, per la Fido al Dio kaj per ĉiutagaj bonfaroj, estas tasko atingebla por ni, kaj ni devas ĉiam plenumi ĝin, por ricevi la benojn el la Supro.

Jesuo garantias al ni, per Sia Bona Novaĵo laŭ Mateo, 24:13: “– Kiu persistos ĝis la fino, tiu estos savita.

Ni imagu nian savon reprezentitan per la figuro de pordo, kiu simbolas Nian Majstron Jesuo kun Liaj sanktaj promesoj pri nova vivo por tiuj, kiuj transpasos ĝin. Aliri kaj malfermi ĝin, per la ŝlosiloj de Fido kaj Bonfaroj, kiuj koncernas nian elaĉeton, estas nia rolo kiel persistemaj sekvantoj de la vojo de la Sinjoro.

Per la vortoj de Frato Paiva Netto, mi lasas al vi tiun kuraĝigon al la Animo kaj daŭran inviton, por ke ni foriĝu de ĉio, kio povas konduki nin al spirita perdiĝo:

“Ĉu vi homoj deziras venki kaj venki vin mem? Permesu, ke Jesuo kunvivu en viaj Spiritoj kaj ke Sanketega Maria patrine komfortigu viajn korojn em plej krudaj momentoj dum la homa irado. Neniu troviĝas senrimede forlasita en ĉi tiu mondo. Kiu fidas Jesuon ne perdas sian tempon!, ĉar Li estas la Granda Amiko, kiu ne forlasas amikon meze de la vojo.”

+ Legu pliajn tekstojn gravajn por via ĉiutaga vivo.

____________________________

¹ “Jesuo, nia Majstro, nia Gvidanto, nia Ĉefo!” — Jen kortuŝa esprimo de Alziro Zarur, dissendita en la Programo JESUO VOKAS!, per la antikva Radistacio Mundial, en Rio-de-Ĵanejro, dum la 1960-aj jaroj. Ĝin notis José de Paiva Netto, tiam lia Sekretario.

* Kaj ili kriis per granda voĉo, dirante: Savo al nia Dio, la sidanta sur la trono, kaj al la Dia Ŝafido.” (Apokalipso, 7:10)

TAKSU ĈI TIUN PAĜON