Preĝo por trankviligo de la Koro

Bárbara Bigas
|
04/07/2023 às 11h50 - terça-feira

Kion fari, kiam oni deziras senti Pacon kaj spiritan forton? Turni sin al sincera preĝo por trankviligi la koron estas la garantio, ke oni trafos tiun celon.

Tial ni invitas vin koni iom pli pri tiu potenca rimedo kaj reciti belegan preĝon, kiu plifortigos vian Animon.

Ĉu aŭskultante edifan muzikon, ĉu legante ĉapitron de la Sankta Evangelio-Apokalipso de Jesuo, ĉu eldirante dankvortojn oni trovas aliajn manierojn preĝi. Kaj ankaŭ plialtigi niajn pensojn, kaj allasi, ke novaj kaj renovigitaj sintenoj partoprenu nian vivon. Ĉar preĝo devas ĉiam esti ligita al bonfarado!

Dum ĉiuj ĉi momentoj, kiam oni preĝas, ni devas profunde fidi Jesuon kaj Lian eksterordinaran povon, alivorte, la apogon ĉielan, la Dian Justecon, la Dian Amon al ni ĉiuj, la homaro.

Frato Paiva Netto, prezidanto-predikanto de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito, jene instruas per sia artikolo Venki per la apogo de la Kristo kaj kun feliĉa koro!:

“Mi jam sentis la grandegan feliĉon aserti, ke la Dia Majstro estas Vivanta Lernejo de Liberiĝo por la loĝantoj de la Tero kaj de la Tera Ĉielo. Per nia penso al Li direktita, la Saĝo de la Steloj abunde malsuprenvenos sur nin ĉiujn. Li estas la certeco, kiu ne elrevigas, la Granda Amiko, kiu ne forlasas sian amikon survoje, Tiu, kiu revelacias ĉion pri la  Civitaneco de la Spirito. Mi senlace ripetas tion”.

Sub la lumo de tiuj klarigoj, ni direktu al Jesuo la jenan preĝon por trankviligi la koron: 

 Preĝo por trankviligo de la koro

 

Preĝo Jesuo! *

Paiva Netto 

Sur la Tero, la Kristo estas la Sinjoro!

Li estos kun mi, kien ajn mi iros.

Mi malsuprenvenas al la maro, suprenflugas al la Ĉielo,

Venkas malamon kaj malhonoron.

Mi kantas al la Lumo,

Mi forte krias: Jesuo!


La Ĉielo kaj la Tero ĉiam ekzistos.

Kaj la Vero kaj la Amo regos.

Kaj tiam Dio nian destinon decidos,

Per la Fratamo kaj Gloro

El Sia Koro.


Marque una Oración en su Hogar Online con uno de nuestros predicadores ecuménicos. Cliquee en la tecla a continuación: 

La Kristo konstante preĝis!

Jesuo postlasis al ni multajn pruvojn pri la bonefikoj de preĝado kaj pri la manieroj, kiel ĝi devas akompani nin je la diversaj epizodoj de nia vivo. Krome, Li mem, konstante preĝadis al Dio (Evangelio laŭ Luko, 22:44, ekzemple).

Reprodução JEC

Título da obra: A oração de Jesus no jardim do Getsêmani.

Pro la sama kaŭzo ni disponas tiun benitan rimedon je ajna horo: ni povas preĝi antaŭ ol dormi, je vekiĝo, antaŭ ol manĝi kaj antaŭ ol komenci tagon de laboro aŭ studado.

La preĝo por trankviligo de la koro, sendepende de kreda tradicio, plenumata juste kaj honeste, ĉiam liveros efikan rimedon por sukcese plenumi niajn taskojn. 

Ĝi helpas nin akiri rutinon pli malpezan kaj produktan, atingi pli ĝustajn decidojn, ekde la ĉiutagaj ĝis la plej gravaj.

Aldone, la stimulo venanta de la Majstro inspiras nin ĝui spiritan aŭtonomecon, per kiu oni profitu la sanktajn lokojn kaj rimedojn por preĝi, sed ankaŭ klopodu rekte kontakti la Plejaltan (sen perantoj kaj ĉiumomente).

Same kiel la jena biblia teksto, ĉar la Dia Amiko faras tion klara, ke preĝado funkcias, kaj taŭgas por ĉiuj:  

Jesuo stimulas preĝadon (Evangelio laŭ Mateo, 7:7–11):

7 Petu, kaj de Dio estos donite al vi; serĉu, kaj vi trovos [la Bonon]; frapu, kaj estos malfermite al vi;

8 ĉar ĉiu petanto ricevas de Dio, kaj la serĉanto trovas [la Bonon], kaj al la frapanto estos malfermite.

9 Plue, kiu homo el vi, kies filo de li petos panon, donos al li ŝtonon;

10 aŭ se li petos fiŝon, donos al li serpenton?

11 Se do vi, estante malbonaj, scias doni bonajn donacojn al viaj filoj, kiom pli certe via Patro, kiu estas en la Ĉielo, donos bonaĵojn al tiuj, kiuj petas de Li?

Vidu pli: 

4 Oraciones para la Protección Espiritual

Oración de la mañana: empiece bien su día 

Dio estas senfina Bonkoreco! La pordo ĉiam restos malfermita al ĉiu koro peteganta, laca kaj pentanta, kiu volas trovi Pacon kaj spiritan forton por venki siajn defiojn aŭ preĝi por amata persono.

Tamen, laŭ la versiklo 7, ni lernas, kiel malfermi tiun pordon, kaj kion celas preĝo por trankviligo de la koro, kaj krome la fundamenton de nia materia kaj spirita vivo: alproksimiĝi al la Bono​   

Kiam ni trankviligas nian internon, necesas forpuŝi sentojn malutilajn al ni kaj al aliuloj (kiel kolero, malamo, envio) kaj proksimigi tiujn sentojn, kiuj alportas serenecon al la Spirito (kompato, pardono, dankemo, empatio).

Tion farinte, ni estos pretaj por plenumi alian principon de la Dia Kristo, nome vigli.

“Viglu kaj preĝu, por ke vi ne eniru en tenton; la Spirito ja estas fervora, sed la karno estas malforta” (Evangelio laŭ Marko, 14:38; kaj Mateo, 26:41). 

Per viglado, per strebado al la Bono, ni praktikos la bonajn sentojn, kiuj ekregis nian koron dum preĝado, kaj ni trovos la necesajn ilojn por akiri, kion ni petis de la Ĉielo kaj eĉ multe pli.

Kaj sekve la laboro estas ne nur tiu, kiu garantias materian subtenon. Ĝi koncernas, kiel profunde ni nin dediĉas al Solidaro kaj al vivado de la fratamaj lecionoj de Jesuo.

Jen kio prilumos la vojon al la sekvantoj de religia kredo, sed ankaŭ al ĉiuj kredantaj pri la forto de supera Bono.

La Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito invitas vin, sendepende de via kredo aŭ nacieco, inkluzivi la nomon de tiuj, kiujn vi ŝatus ke ili ricevos la bonajn energiojn venantajn el preĝo. La invito etendiĝas ankaŭ al la inkluziviĝo de nomoj de tiuj jam forpasintaj, sed plu vivantaj, kiel Spirito, kiel defendas la Religio de la Universala Amo. Ĉiuj nomoj estos skribitaj en la preĝo-libro de la Templo de Bona Volo. Faru vian peton

Avalie este conteúdo