Vidu kiel okazis la memorfesto pri la 33-a datreveno de la Templo de Bona Volo!

Unu plian fojon la konstanta pilgrimado al TBV okazis perrete

El la Redakcio
|
24/10/2022 | Lundo | 10:20 horas

TBV — Ŝirmejo por la sento”, la ĉi tiuj vortoj diritaj de ĝia konstruinto, José de Paiva Netto, markis la 33-jariĝon de la Templo de Bona Volo, en Braziljo, Federacia Distrikto de Brazilo, kiun oni festis en la 21-a de Oktobro 2022.

Tiu fama difino montras ĝian universalan akceptadon kaj ĉies unuiĝon por la komuna Bono, kiun tiu monumento transdonas, per la spertado de la Ekumenismo.

Egeziel Castro

     

Kaj, por festi tiun gravan mejloŝtonon, grandan eventon elsendis per la Komunikreto 100-procente Jesua  (radio, televido kaj interreto). Ne elhejmiĝinte, miloj da familioj povis partopreni kaj solidigis en siaj hejmoj plivastigon de la sanktaj kaj ekumenaj etosoj de la Templo de Paco!

Spektu la okazintaĵojn:

La 21-an de Oktobro

La fondinto de TBV, José de Paiva Netto

Dum la tuta tago okazis tre speciala programaro! La plej atendata programero estis la mesaĝo de la konstruinto de la monumento, Frato José de Paiva Netto. 

Emmanuel Zarur

    

Krome li lanĉis la novan, reviziitan kaj pligrandigitan eldonon de lia libro Jesuo, la Dia Liberiganto, kiu estas disponebla ĉe TBV, ĉe la Ekumenaj Preĝejoj de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito kaj ĉe la ĉefaj librovendejoj (fizikaj kaj virtualaj), en la portugala.

Egeziel Castro

Ekumena Ceremonio 

Plie, estis elsenditaj: la tradicia Ekumena Ceremonio, kun mesaĝoj el reprezentantoj de diversaj religiaj konfesioj; la  Spektaklo Legiana Muziko — “Jesuo, la Dia Liberiganto”; momentoj de preĝado kaj ekumenaj studoj; omaĝoj al familioj; edifaj muzikoj kaj fervora pieco, por ke la pilgrimanto povu virtuale fari sian tradician paŝadon al la Piramido de la Benataj Animoj, la Piramido de la Lum-Spiritoj.

Emmanuel Zarur
Spektaklo Legiana Muziko — “Jesuo, la Dia Liberiganto” 

+ Templo de Bona Volo — La gastigo por la sentoj: 

La 19-an kaj 20-an de Oktobro

Sekvu la Mondan Forumon Spirito kaj Scienco, de LBV, pri la temo “Scienco kaj Fido por Kulturo de Paco”, perreta evento en la portugala, angla kaj hispana.

Egeziel Castro

   

Kaj profitu la okazon por informiĝi pri la novaĵoj de la evento per la paĝoj (portugallingvaj) de Instagramo kaj Fejsbuko pri tiu monumento. 

TAKSU ĈI TIUN PAĜON