La parabolo de la perdita ŝafo

El la Redakcio
|
25/03/2022 | Vendredo | 18:25 horas

La libro La parabolo de la perdita ŝafo, verkita por infanoj de ĉiuj kredoj kaj filozofioj, — prezentas en luda formo kaj kun multaj ilustraĵoj kaj ekzercoj je la fino de la verko, la sanktajn instruojn de Jesuo, la Ĉiela Edukanto, kiuj troviĝas en tiu biblia fragmento.

Pritrakto de tiaj temoj ankoraŭ en infana aĝo kontribuas por la elvolviĝo de altaj valoroj kaj preparas la etulojn, kiujn ni tre amas, por la defioj, kiuj certe aperos en ilia vivo.

 

>>> SURKLAKU ĈI TIE POR ELŜUTO PER GOOGLE LIBROJ <<<

>>> SURKLAKU ĈI TIE POR ELŜUTO DE LA LIBRO EM PDF-FORMATO <<<

Jesuo amas ĉiujn homojn sur la planedo Tero kaj deziras, ke ni ĉiuj vivu Pace.

Ĉi tiu titolo, la 23-a en la ekumena kolekto “La Sankta Evangelio de Jesuo”, estas inspire elprenita el la Bona Mesaĝo de la Dia Amiko laŭ Mateo, 18:12 ĝis 14; kaj Luko, 15:1 ĝis 7, kaj el la frataj instruoj de la verkisto Paiva Netto, kiu de pli ol ses jardekoj pritraktas la Sanktan Evangelion kaj la Redemptoran Apokalipson de Jesuo, ĉiam laŭ Spirito kaj Vero, sub la lumo de la Nova Ordono de la Kristo de Dio — “Vi amu unu alian, kiel Mi vin amis. Nur per tio ĉiuj homoj scios, ke vi estas miaj disĉiploj” (Johano, 13:34 kaj 35) —, en plej diversaj amaskomunikiloj.

>>> SURKLAKU ĈI TIE POR ELŜUTO PER GOOGLE LIBROJ <<<

>>> SURKLAKU ĈI TIE POR ELŜUTO DE LA LIBRO EM PDF-FORMATO <<<

 

TAKSU ĈI TIUN PAĜON