Ĉi-Kristnaske, speciala mesaĝo por vi kaj via familio

El la Redakcio
|
26.10.2026 | Lundo | 13:50 Horoj

Kristnasko estas periodo, kiam Amo, Karitato kaj Paco fariĝas eĉ pli ĉeestaj en niaj koroj. Tiam ni plifortigas la ligojn kun familianoj kaj amikoj, rememoras specialajn momentojn, renovigas esperon kaj valorigas tion, kio vere gravas en nia vivo.

Kaj ĉi tiu ĝojvibro havas tre specialan kialon: la Kristnasko de Jesuo! Pli ol tradicia festo, ĝi memorigas nin pri la valoroj, kiujn la Dia Majstro venis instrui al la Homaro. Lia naskiĝo inspiras la renovigon de la bonaj sentoj kaj invitas nin praktiki ilin ĉiutage.

Tial la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito dediĉas al via koro kristnaskan mesaĝon en la formo de muziko, omaĝe al Jesuo: “Daily Christmas” [Ĉiutaga Kristnasko]. Atentu ĉiun verslinion kaj sentu la forton, kiun ĉi tiu mesaĝo povas transdoni al via koro.

(Se la subtekstoj en Esperanto ne aperas aŭtomate en la video, alklaku la dentradeton en la malsupra dekstra angulo, elektu “subtekstoj” kaj poste “Esperanto”.)

 

LEGIANA MUZIKO: ĈIUTAGA KRISTNASKO 

Muziko: Vanderlei Pereira
Teksto: John Lennon (Spirito)
Interpreto: Vanderlei Pereira (San-Paŭlo/SP, Brazilo) kaj Ekumena Junularo de Bona Volo de Dio (Florido, New Jersey kaj Novjorko, Usono) 

Naskiĝis Li
Por prilumi la Teron;
Li venis al ni
Por prilumi la vivon.
Kristnasko, tempo por la am’,
Kristnasko estu ĉiu tago.
He, Kristnasko estu ĉiu tago! 

Naskiĝis Li
Por instrui pri la viv’ ;
Venis Li al Tero
Por montri al ni la vojon.
Ĉu en vero la vojon ni lernis?
Kristnasko estu ĉiu tago,
He, Kristnasko estu ĉiu tago! 

He, aŭskultu! Popoloj! Kristnasko estu ĉiu tago.
Li estas Majstro, 
La donaco al ĉiuj ni.
Sekve, se vi bonvolas, homaro,
Ĉi-vespere ni pensu pri Li.
Ni meditu pri Jesu’ ;
Ni meditu pri tio, kion Li signifas por ni.
He, Kristnasko estu ĉiu tago!
He, klopodu kompreni tion nun;
Ĉar morgaŭ estos jam tro malfrue. 

Hodiaŭ estas tempo por amo.
He, Kristnasko estu ĉiu tago!
Naskiĝis Li 

La granda leciono de la Kristnasko de Jesuo

Kiel eblas vivi la kristnaskan vibron ĉiutage, kiam ŝajnas, ke malespero kaj manko de Amo pli kaj pli disvastiĝas en la mondo?

Pri ĉi tiu grava pripensinda demando skribis Paiva Netto (1941-2025), Spirita Gvidanto de la Religio de la Universala Amo, en sia artikolo “Kristnasko estas plivastiĝo de la Ekumena Frateco”:

“Nu miaj Amikinoj kaj miaj Fratinoj, miaj Amikoj kaj Fratoj, kiam ĉeestas manko de Amo, tiam ĉeestas abundo da malamo. Kaj rezultas de tio surtera mizero. Riĉa estas tiu, kiu amas.

Se, kiel mondcivitanoj, en tempo de tutmondigo, ni sukcesos fine esti pli humilaj kaj grandanimaj, tiam ni sukcesos elpreni el la Kristnasko ĝian grandan instruon por ĉiu tago. Jen restas la granda instruo: estas necese, ke la Kristnasko de nia Dia Majstro multobliĝu kiel plivastiĝo de Frateco, ĉar ne eblos postvivado sen ĝi.” (substrekoj estas niaj)

 

Vivi la kristnaskan vibron ĉiutage signifas elekti ami, servi kaj praktiki Karitaton al nia proksimulo, tenante viva la mesaĝon de la Kristo per niaj sintenoj kaj disvastigante Liajn instruojn per nia ekzemplo.

Ĉi tiu leciono iras preter la religia sfero kaj restas aktuala por ĉiuj homoj, en ĉiu epoko.

Ke Paco, trankvilo kaj Espero ĉeestu en via koro ĉi tiun Kristnaskon kaj dum ĉiuj tagoj de via vivo.

Ni deziras al vi kaj al viaj familianoj Feliĉan Konstantan Kristnaskon de Jesuo kaj venkan Novjaron!

TAKSU ĈI TIUN PAĜON