34-jariĝo de la Templo de Bona Volo!

Mesaĝu omaĝe al la datreveno de TBV

Da Redação*
|
23/10/2023 | Lundo | 13:50 horas

Jam delonge ni spertas defiajn tempojn, kaj individue kaj kolektive, en la diversaj kampoj de la homa vivo. Sekve, nia interna serĉado de Paco, por trovi respondojn, kiuj kondukas nin al pli bona ekzistado, estas efektive serĉado konstanta kaj ĉiam pli necesa.

Do kiel ne perdi nian Anim-ekvilibron dum nia irado? Kiel kultivi la bonan idealon enkore, persistante en la plenumado de Bono, sen malvigliĝo?

Nu do, la Templo de Bona Volo (TBV), pro sia mistiko, beleco kaj stimulo al Ekumena Spiritualeco, estas ĉiam memorata kiel la ejo por plenumi tiun petegon de la Animoj, kiuj serĉas kaj bezonas Pacon, trankviligon kaj spiritan nutradon.

Ĝi restas dum la 365 jartagoj malfermita al la ĝenerala publiko, por akcepti religiulojn aŭ nekredulojn, kaj, en la 21-a de Oktobro 2023, ĝi atingis 34 jarojn da ekzistado! Ekkonu iom pli la monumenton, la datrevenan programon, kaj mesaĝu al TBV!

La sanktaj ejoj de la Templo de Paco:

 

Survoje al la 34-jariĝo de TBV

En la 20-a kaj 21-a de Oktobro miloj da pilgrimantoj partoprenis la memoreventojn de unu plia datreveno de la monumento, la Spirita Sidejo de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito1.

“En TBV, la dia forto de la Unua Karitato” estis la slogano, kiukarakterizis ĉi tiun eventon, invitante al ĉiuj senti la Amikan Ĉeeston de Jesuo kaj de la Lum-Spiritoj, kaj teni brulanta la flamon, kiu gvidas nin ĉiutage vivi la Bonon, sendepende de aĝo, profesio, lando aŭ religia kredo. 

La fondinto de TBV, José de Paiva Netto, klarigas tiun koncepton, kiun ni devas neniam formeti:

“Ĉar ĉiumomente mi klopodas teni en mia Animo la Unuan Karitaton2tiun impeton, kiu magie antaŭenpuŝas nin, kiam ni eltrovas la Bonan Idealon de nia vivo: Jesuo, la trankviligo de la suferantoj, la preventa medicino, kiun la mondo tiel forte bezonas”.

Oktobro ĉe TBV

 Dum tiu tuta monato, la monumento liveras specialan datrevenan programon. Vidu kelkajn elstaraĵojn:

Kultura kaj Arta Ekspozicio — Jesuo estas la Religio de la Vivo
José Gonçalo
Braziljo, Federacia Distrikto — Artaj verkoj en la Kultura kaj Arta Ekspozicio — Jesuo estas la Religio de la Vivo.

La 1-an de Oktobro, ni ĝuis ĉeeste kaj interrete, la Kulturan kaj Artan Ekspozicion — Jesuo estas la Religio de la Vivo, kiu prezentis, per senlime ekumena maniero, tion, kiu estas Jesuo, kaj la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito.

La ekspozicio festis la Oran Jubileon de la Proklamo de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito, kaj ĉiuj objektoj estis originalaj artaĵoj. Ili aludas al la jena mesaĝo: ​ 

“Jesuo estas la Religio de la Vivo, de la ĉiutaga vivo kun ĉi ties defioj kaj turmentoj. Sole nur per Lia apogo, paŝon post paŝo, ni povos venki la mondajn dolorojn. Jesuo ne estas retorika figuro. Li estas tuŝebla realo, kiu die influas la homan cerbon kaj koron”, laŭ difino de Paiva Netto.

Ekumena Ceremonio

José Gonçalo, Paulo Medeiros, Alziro Paolotti de Paiva

La 19-an de Oktobro okazis tradicia evento en la Navo de TBV, nome la “Ekumena Ceremonio”.

La evento memorigis la Tagon de Ekumenismo, festatan ekde 2003, en la 21-a de Oktobro. Per ĝi, religiaj gvidantoj, reprezentantoj de diversaj kampoj de la homa scio kaj de organizaĵoj de la civila socio kunvenas por interŝanĝo de ideoj pri konstruado de socio pli solidara kaj fratama, kiu respektas la homon super ĉio.

La Religio de la Universala Amo pioniras kaj grave kontribuas por la dialogo inter la diversaj religiaj kredoj

Spektaklo Legiana Muziko — La Religio de la Universala Amo
Thiago Mendes

Je la 20-a de Oktobro estis prezentita Spektaklo, kies celo estas ekkoni kaj pliprofundigi en la historio de Religio de la Tria Jarmilo, ĉar ĝi ĉi-jare atingis sian 50-jariĝon, apogante la homojn, kiuj bezonas trankviligon kaj spiritualan klarigon.

21-a de Oktobro

Kaj je la 21-a de Oktobro la kulmino de la programo estis la Ekumena kaj Fratama Mesaĝo de la fondinto de la Templo de Bona Volo, José de Paiva Netto, kiu ofte prezentas mesaĝojn pri Paco, invitante nin al konstruado de pli bona socio, inspirate de la instruoj de Jesuo, la Ekumena Kristo, kaj de Liaj ekzemploj.

Vidu kelkajn el tiuj momentoj ĉe la sekvanta galerio: 



__________________________

1 Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito — Ankaŭ nomata Religio de la Nova Ordono de Jesuo, Religio de la Tria Jarmilo kaj Religio de Universala Amo. Temas pri la Ekumena Religio de Brazilo kaj de la mondo.

2 - *La Unua Karitato — Letero de Jesuo al la Eklezio en Efeso (Apokalipso, 2:4).

TAKSU ĈI TIUN PAĜON