Kio estas destino? Lernu konstrui vere feliĉan destinon

João Carlos de Carvalho
|
02.03.2026 | Lundo | 14:30 Horoj

“Kio estas destino?”, “Kiel plibonigi ĝin?”, “Ĉu eblas transformi ĝin en venkon, eĉ en situacioj, kiam ĉio ŝajnas perdita?”, “Ĉu mia vivo ja havas celon?” 

Tiujn demandojn ni faras en iu momento de nia vivo, ĉu ne vere? Ili estas demandoj tiel homaj kiel spiritaj, kiujn ni devas pripensi, por kompreni, kie ni estas kaj kien ni deziras iri, por konstrui feliĉan destinon.

Ni do invitas vin pripensi ĉi tiun temon, kaj strebi al konstrua transformo de via estonteco.

Jesuo, en Sia Sankta Evangelio, rakontas al ni la historion¹ de patro, kiu havis du filojn. La pli juna petis lin disdividi siajn havaĵojn, kaj doni la parton, kiu al li apartenis. Tion faris la patro. Kaj la junulo vojaĝis al fora lando, kaj elspezis ĉiujn siajn rimedojn frivole. Li suferis kaj eĉ malsatis.

Bartolome Esteban Murillo


Ni revenos al tiu instiga “parabolo de la malŝparema filo” poste. Antaŭe, ni deziras prezenti kelkajn fundamentajn notojn:

En Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto, pri tio, kio estas destino, ni trovas la jenan difinon: “destino indikas tuton de la cirkonstancoj, kiuj influas la vivon de difinita persono, popolo kaj aliaj. Destino sinonimas al sorto, ŝanco, estonteco, fatalo, fortuno.

Sekve, Dio kreis nin, sed nian destinon determinas ni mem, laŭ la maniero, kiel ni aplikas la libervolon, donacitan al ni de la Dia Leĝo. Tion klarigas la fiziko mem en matematika formo laŭ Isaac Newton: “Al ĉiu ago respondas reago egala kaj kontraŭa”².

Sekve, kiam ni demandas, kio estas destino, estas esence, ke ni komprenu ĝin, kaj liberiĝu de la erara koncepto, ke iu aŭ io regas aŭ estigas ĝin. Plie, ke ekzistas ia malica dio, kiu amuziĝas per ni, per nia suferado. Ne! Ni emfazas: nian destinon kreas ni mem, konforme al niaj agoj.

José de Paiva Netto (1941-2025), Spirita Gvidanto de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito, klarigas al ni tiun gravan temon en la Sagradas Diretrizes Espirituais da Religião de Deus, do Cristo e do Espírito Santo [Sanktaj Spiritualaj Gvidlinioj de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito], volumo 2, paĝo 376:

“Kion ni faras erare, tion devas korekti ni mem. Tio ne signifas, ke ni estas kondamnitaj suferi porĉiame la efikojn de epizoda devojiĝo disde la plenumado de la Ĉielaj Ordonoj”.

Kaj li konkludas:

“Ekzistas, pro la suverena volo de Dio Kreinto, la neestingebla Universala Leĝo de Kaŭzo kaj Efiko. Jene avertis unu mentoro de la Diaj Lumoj:

— La semado estas libera, sed la rikolto estas deviga.

Ni do konstante semas (liberan volon) kaj rikoltas (determinismon)”.

Sekve, kompreni, kio estas destino, vekas respondecon, sindevigon al la Bono kaj ĝustan konduton rilate la vivon. Komencante per la pensado. La karmemora Proklaminto de la Dia Religio, Alziro Zarur (1914-1979), asertis:

“La pensoj kreas la homajn destinojn”. Kaj li aldiris: “Dio kreis la Homon tia, ke li nur povas esti feliĉa se li praktikas Bonon”.

Sed iu eble demandos: “Ĉu do mia estonteco jam ne estas difinita pro miaj misagoj?!”.

Dio donacas al ni la eksterordinaran oportunon, ke ni korektu nin ĉiutage. Sekve, troviĝas en viaj manoj la ebleco fariĝi kaŭzanto de feliĉa destino, agante por la Bono kun Bona Volo.

Tio signifas, ke se, pro ia kaŭzo, malfeliĉo aŭ eĉ malobservo, ni agis malpli digne en la pasinteco, aŭ eĉ en antaŭaj reenkarniĝoj, tiel rilate nin, kiel niajn similulojn, ni ne kondamnas nian destinon al eterna malfeliĉo.

Ni lernas per la Religio de la Tria Jarmilo, ke reenkarniĝo estas ne puno, sed oportuno.

Kiam malbonaĵoj okazas, oni tre ordinare aŭdas frazojn kiel “kulpas la destino”, “mi naskiĝis por suferi”, “Dio volas, ke tiel estu”... sed oni forgesas, ke Dio ne kreis nin por suferado, ĉar Li estas Amo, kiel instruis Jesuo (Unua Epistolo de Johano, 4:8). Evidente tiuj ĉi konsideroj ne celas senmeritigi la luktojn de iu ajn. Tute male.

Por helpi nin, por ke ni venku la malfacilaĵojn per la Dia Apogo, Profeto Jeremia komunikas al ni la jenajn vortojn de forto kaj kuraĝigo, kiujn la Dio de Amo inspiris al li kaj ĝermigis el liaj lipoj:

“Ĉar Mi scias la intencojn, kiujn Mi havas koncerne vin, diras la Eternulo, intencojn al Paco kaj ne al malbono, por doni al vi estontecon kaj esperon” (Jeremia, 29:11).

Tio, kion ni misfaris en iu momento de nia ekzistado, en la nuna vivo aŭ en aliaj, ĉar ni estas evoluantaj Eternaj Spiritoj, ne povas difini aŭ etikedi nin, ĉar ni disponas la altvaloran oportunon progresi, agante ĝuste kaj ne plu farante la samajn erarojn de antaŭe. Tion proklamas Frato Paiva, kaj la jeno estas gravurita sur la Trono kaj Altaro de Dio ĉe la Templo de Bona Volo: “Ĉiu tago estas tago por renovigi nian destinon”.

Ĉiufoje, kiam vi pripensos, kio estas destino, kaj rememoros malfacilajn situaciojn, kiujn vi jam alfrontis, ne kulpigu aliulojn aŭ Dion, ne blasfemu pri la vivo, kaj ekkonduku vian ekzistadon, ĉar, kiel ni lernas per la Religio de la Tria Jarmilo:

“Bonŝanco kaj malbonŝanco estas iluzioj. Nian destinon konstruas ni mem. Tial, ni kultivu bonajn pensojn, jen la unua paŝo por realigi ilin.”

Ĉu vi memoras la “parabolon de la malŝparema filo”, rakontitan de Jesuo (Evangelio laŭ Luko, 15:11-32), per kiu ni komencis nian interparolon? Ĝi havas ferman parton pri tio, kio estas bonŝanco, ĉar feliĉa destino ankaŭ rilatas al pento kaj renovigo: la pli juna filo de tiu amplena patro pentis pri siaj decidoj, kaj transformis tion, kio estus tragedia, malfeliĉa destino, en oportunon por rekomenco.

La karmemora Frato Alziro Zarur instruis: “La homo konstruas sian destinon, unue per pensoj, due per vortoj, kaj fine per agoj”. La junulo citita en la biblia teksto utiligis, eĉ se nekonscie, tiun meĥanismon de transformo: li pripensis kun si mem ŝanĝon (versiklo 18); vortigis sian intencon, kaj agis laŭ tiu ŝanĝo, kiam li venis renkonte al sia patro (versikloj 20-21).

La sintenon de la patro ni ja povas kompari al la ekstrema Amo, kiun pri ni havas Jesuo, Zorgema kaj Kompatema Majstro, kiam ni konfesas niajn erarojn, kaj refaras la vojon, kiu kondukas nin al Lia majesta renkontiĝo, ĉar Li akceptas nin kun malfermitaj brakoj, kaj kondukas nin al glora destino.

Tamen ni ankaŭ bezonos ofte alfronti situaciojn similajn al tiu de la junulo rilate sian pli aĝan fraton, ĉar kiam ni eraras, ne nur ni suferas, sed ankaŭ aliaj homoj suferas, kaj malĝojas pro nia senpripensa konduto.

Sinrenovigo ankaŭ ampleksas sintenon de rezistado, persistado kaj rekonkero.

Indas legi tiun simbolan rakonton kaj mediti pri ĝi!

La parabolo pri la malŝparema filo
Evangelio de Jesuo laŭ Luko, 15:11-32
 

11 Jesuo diris: Unu viro havis du filojn;

12 kaj la pli juna diris al sia patro: Patro, donu al mi la heredotan parton de la havo. Kaj li dividis inter ili siajn vivrimedojn.

13 Kaj post ne multaj tagoj la pli juna, kolektinte ĉion, forvojaĝis al malproksima lando; kaj tie li disperdis sian havon per diboĉa vivado.

14 Kaj kiam li jam elspezis ĉion, forta malsato okazis en tiu lando, kaj li komencis havi mankon.

15 Kaj li iris, kaj aliĝis al unu el la loĝantoj de tiu lando; kaj ĉi tiu lin sendis sur siajn kampojn, por paŝti porkojn.

16 Kaj li deziris plenigi sian ventron per la karoboj, kiujn la porkoj manĝis; kaj neniu donis al li.

17 Sed reveninte al si, li diris: Kiom da dungitoj de mia patro havas panon abunde, sed mi ĉi tie pereas de malsato!

18 Mi leviĝos, kaj iros al mia patro, kaj mi diros al li: Patro, mi pekis kontraŭ la ĉielo kaj antaŭ vi;

19 mi jam ne meritas esti nomata via filo; faru min kiel unu el viaj dungitoj.

20 Kaj li leviĝis, kaj iris al sia patro. Sed kiam li estis ankoraŭ malproksime, lia patro lin vidis kaj kortuŝiĝis, kaj kurinte, falis sur lian kolon kaj lin kisadis.

21 Kaj la filo diris al li: Patro, mi pekis kontraŭ la ĉielo kaj antaŭ vi, kaj mi jam ne meritas esti nomata via filo.

22 Kaj diris la patro al siaj servistoj: Alportu rapide la ĉefan robon, kaj lin vestu, kaj metu ringon sur lian manon kaj ŝuojn sur liajn piedojn;

23 kaj alportu la grasigitan bovidon kaj buĉu ĝin, kaj ni manĝu kaj estu gajaj;

24 ĉar ĉi tiu mia filo estis mortinta, kaj denove vivas; li estis perdita, kaj estas trovita. Kaj ili komencis esti gajaj.

25 Sed la pli maljuna filo estis sur la kampo; kaj kiam li venis kaj alproksimiĝis al la domo, li aŭdis muzikon kaj dancadon.

26 Kaj li alvokis unu el la knaboj, kaj demandis lin, kio estas tio.

27 Kaj li diris al li: Via frato venis, kaj via patro buĉis la grasigitan bovidon, ĉar li ricevis lin sana.

28 Sed li koleris, kaj ne volis eniri; kaj lia patro elvenis, kaj lin petegis.

29 Sed li responde diris al sia patro: Jen tiom da jaroj mi servas al vi, kaj neniam mi malobeis vian ordonon, tamen vi neniam donis al mi kapridon, por ke mi estu gaja kun miaj amikoj;

30 sed kiam venis ĉi tiu via filo, kiu formanĝis vian havon kun malĉastistinoj, vi buĉis por li la grasigitan bovidon.

31 Kaj li diris al li: Filo, vi estas ĉiam kun mi, kaj ĉio mia estas via.

32 Sed konvenis esti gajaj kaj ĝoji; ĉar ĉi tiu via frato estis mortinta, kaj denove vivas; li estis perdita, kaj estas trovita.

Ni finas ĉi tiun artikolon emfazante la inviton, ke vi estu la ĉefrolulo de via destino, kaj per Jesuo fariĝu venkanto. Ĉar vian destinon dekretas nek aliulaj komentoj, nek proksimaj situacioj, nek eksteraj faktoj, kiuj tuŝas vin ĉiutage, sed via sinteno de Realiganta Fido (Fido + Bonaj Faroj) kaj via pensado bazita en Kristo Jesuo, antaŭ ĉiuj similaj situacioj.

Al via koro direktiĝas la jenaj vortoj pri forto kaj persistado, diritaj de la Spirita Gvidanto de la Religio de la Universala Amo, Paiva Netto, kiu skribis en sia artikolo “Fariĝu la ĉefrolulo de via destino”:

“Anstataŭ malbeni vian vivon, vian malfeliĉon, mia Frato, mia Fratino, utiligu tempon je via favoro, kiel levilon por via destino, helpante tiujn, kiuj suferas eĉ pli. Tio altiras al via Spirito sennombrajn bonaĵojn, kaj solvoj aperos survoje. Antikva proverbo diras, kaj oni devas alte konsideri ĝin: ‘Penso estas la tajloro de destino’”.

Ĉu vi venos konstrui feliĉan estontecon?!

__________________
¹ Evangelio de Jesuo laŭ Luko, 15:11-32

² Principo de ago kaj reago — La tria leĝo de Newton pri movo.

TAKSU ĈI TIUN PAĜON