La Dia Paco: sekureco en epoko de perforto

Shirlei Braga
|
02.04.2026 | Ĵaŭdo | 9:30 Horoj

Ni invitas vin, kara legant(in)o, pripensi la gravecon de la Dia Paco en via vivo, eĉ dum la malfacila epoko en kiu ni vivas, markata de situacioj de perforto, malsekureco kaj militoj.

Tiu ĉi spaco estas dediĉita al nia meditado pri la maniero, kiel la Dia Paco ankaŭ manifestiĝas kiel interna forto alirebla por ĉiuj, kaj kiom potenca ĝi estas por transformi la korojn de la homoj, ankaŭ influante la mondon.

kiel trovi la Dian Pacon

Ni rezonu: la homo estas tiu, kiu okazigas la aferojn, ĉu ne? Ĝuste homoj kreas sociojn, plibonigas teknologiojn, diskutas kaj planas plibonigojn, impulsante esplorojn kaj disvolviĝojn en diversaj kampoj ekonomiaj, sociaj kaj kulturaj.

Sekve, ĝuste en la interno de ĉiu individuo naskiĝas kaj materiiĝas la okazaĵoj de tiu ĉi mondo — ĉu pozitivaj aŭ bedaŭrinde ankoraŭ negativaj.

Do, tiun homon (spiritan kreiton) ni devas observi tre zorge, ĉar el li fontas la realigoj, kiuj ekzistas ĉirkaŭ ni. Se ekzistas paco, trankvilo, harmonio kaj progreso en socio, tio okazas ĉar homoj laboras kaj nutras tiujn valorojn ene de si; pro la sama kaŭzo, se ili loĝigas internan ĥaoson, tiu ĥaoso speguliĝos en la mondo.

Sed eble vi demandos vin mem: kiel tio rilatas al la Dia Paco?

Nu, iu ajn homo, kiu kultivas la Dian Pacon en sia koro — ĉu li estas viro, virino, infano, junulo aŭ grandaĝulo — kapablas plenumi eksterordinarajn farojn en sia vivo kaj en la vivo de aliuloj. La interna paco fontanta el Dio permesas alfronti la barojn de la vivo kun ekvilibro, sperti malfacilajn momentojn serene, kaj konservi klarecon mensan kaj spiritan, kaj tio helpas la strebadon al reala feliĉo.

Tial, verkisto Paiva Netto (1941-2025), Spirituala Gvidanto de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito, instruas en sia blogo:

Plej granda bono, kiun la Plejalta Kreanto povas doni al la homo estas interna Paco, kiun nenio en la mondo povas anstataŭi. Kiu havas Pacon, tiu havas forton, ĉar li kunportas Dian Povon en la koro.

Tiu Paco, kiun Jesuo disponigas al ni ĉiutage, esperante, ke ni kultivu ĝin en niaj koroj, entenas transforman povon, riĉigatan per Amo, Frateco kaj Espero. En malfacilaj momentoj, kiam ni bezonas forton por solvi problemojn, kuraĝon por fari la ĝustajn decidojn, persistemon por superi malsanojn kaj fidon por atingi bonajn farojn, ĝuste per tiu interna paco, la Dia Paco, ni fortigos nin kaj trovos la bezonatan ekvilibron por alfronti la malfacilaĵojn de la vivo.

La Dia Paco ne estas homa

Tela: Carl Bloch (1834-1890)

Jesuo konsolas Siajn disĉiplojn

La Dia Paco transcendas la pacon okazigatan de homoj, kiu ofte estas iluzia, ĉar ĝi originas el konfliktoj kaj malakordoj, kaj povas kaŭzi suferojn, ne solvante efektive la problemojn. La Dia Paco, al kiu ni strebas, kaj kiun Li proponas, estas vera paco, kiu fontas el Li mem, kaj kiun nur Jesuo povas doni al ni.

“Mian Pacon Mi lasas al vi; mian Pacon Mi donas al vi; Mi ne donas al vi la pacon de la mondo. Mi donas al vi la Pacon de Dio, kiun la mondo ne povas doni al vi. Ne maltrankviliĝu via koro, nek senkuraĝiĝu, ĉar Mi estas kun vi ĉiujn tagojn, ĝis la maturiĝo de la mondaĝo!” (Evangelio laŭ Johano, 14:27, kaj Mateo, 28:20).

Per tiuj ĉi versikloj, la Kristo de Dio garantias la Pacon, kiun la mondo ne povas liveri. Li venis instrui pri la Dia Paco, alirebla por ĉiuj, kiuj ĝin serĉas, ĉar Li scias, ke ni bezonas ĝin por vivi bone.

Krome, Jesuo konsolas nin, dirante: “Ne maltrankviliĝu via koro, nek senkuraĝiĝu, ĉar Mi estas kun vi ĉiujn tagojn, ĝis la maturiĝo de la mondaĝo!”. Li mem antaŭvidis la malfacilaĵojn kaj dolorojn, kiujn ni alfrontos, kaj promesis Sian Dian Pacon por helpi nin iri la ĝustan vojon, donante al ni ekvilibron, forton kaj sekurecon, neniam forlasante nin.

Jesuo ĉiam estas kun ni por gvidi niajn paŝojn strebantajn al la bono. Ni bezonas kontakti Lin, kaj, per bonaj sentoj, pensoj kaj agoj, ni meritos ĉion, kion Li intencas doni.

La kredo al Dio kaj la strebado al Paco signifas ne la neekziston de luktoj aŭ baroj, sed la havon de forto per Li por venki ilin. La scio, ke la vojo estas prilumata de la Dia Amo, trankviligas la koron kaj malfermas al ni horizontojn por la venko.

Kiel ricevi la Dian Pacon?

La Paco estas ĉies konkero, ĉar ĝi restas en niaj manoj. Ne temas pri pasiva sinteno, per kiu oni atendadas ĝian alvenon; necesas havi sintenon plenan de amo kaj pacienco, de harmonio kaj pardonemo.

Ni elektis kvar kondutojn, kiuj povas helpi vin iri tiun vojon al Paco:

1. Studu la instruojn de Jesuo

Estas treege grave studi, esplori, analizi la instruojn troveblajn en la Sankta Evangelio kaj en la Apokalipso de Jesuo. En ili ni trovas klarajn lecionojn pri manieroj vivi pli bone, trovi la Pacon de la Animo, solvi problemojn plej malfacilajn, kaj difini vivcelojn. Sed por tio ni bezonas vere koni Jesuon, kaj kompreni Liajn instruojn, por apliki ilin ĉiutage.

La Dia Religio disponigas diversajn studejojn por ke ni komprenu Jesuon ĉiutage. Finfine, kiel ni lernas en tiu ĉi Benata Domo, “Jesuo estas ĉiutaga konkero por tiuj, kiuj avidas Scion, Mizerikordon, Fratamon, Liberon kaj Egalecon, konforme al la Leĝo pri Multoblaj Vivoj. Jesuo, per Si mem, ne kaŭzas malamojn kaj militojn”.

2. Forigu negativajn sentojn

Ofte ni preteratente amasigas pezaĵojn en nia Animo, kiuj malfaciligas la iradon, kaj malhelpas nin atingi internan Pacon. Ofendiĝo, envio, maldiligento, juĝemo, indiferento estas ekzemploj de malutilaj sentoj kaj kondutoj, malbonfaraj al ni. Sekve, estas necesege ankaŭ strebi al memkonado, al interna paco, por purigi la Animon ĉiutage de tiuj restaĵoj, kiuj malutilas al ni.

Frato Paiva Netto, nia Spirituala Gvidanto, klarigas nin jam delonge, ke:

“Paco, la vera Paco, naskiĝas unue el la pura koro de homo. Kaj nur Jesuo povas purigi la koron de la Homaro, forigante ĉian malamon, ĉar Jesuo estas la Sinjoro de Paco.”

3. Preĝu al Jesuo, la Ekumena Kristo, la Dia Ŝtatestro

La fundamenta ekzerco por tiu, kiu strebas al trankvilo de la Animo kaj spirita protektado, estas apliki tiun rimedon, kiun Jesuo instruis al ni, kaj paroli kun Dio el sia tuta koro. Preĝado estas la certeco, kiun Jesuo donas al ni por atingi, per Realiganta Fido kaj Merito, ĉion, kion ni deziras.

Paroli kun Dio — estas principo apogita de Frato Alziro Zarur (1914-1979), karmemora Proklaminto de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito, kiu per sia radielsenda predikado, antaŭ pli ol 70 jaroj, jam invitadis ĉiujn al tiu rekta interparolo kun la Majstro Jesuo.

4. Praktiku la Bonon

Plenumi bonajn agojn por helpi aliulojn riĉigas nian Animon per eblecoj de kreskado kaj spirita disvolviĝo. Ĝi helpas nin vidi venkojn trans niaj propraj doloroj kaj ankaŭ solidari al la suferado de aliuloj.

Ni neniam ĝuos la Veran Pacon en nia interno, en nia hejmo, en socio, alivorte tiun staton, kiu donas al ni feliĉon, malpezecon kaj saĝon, se ni ne rigardos nian suferantan proksimulon, se ni restos indiferentaj kaj egoismaj unuj al aliaj. Jen la certeco, kiun instruas Frato Paiva: “Kiu deziras malkreskigi sian doloron, tiu helpu la suferantojn”. Kaj kiel instruadis la karmemora Proklaminto de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito, Alziro Zarur, “Dio kreis la homon tia, ke li povas esti feliĉa nur se li praktikas Bonon”.

Sekve, estas esence persisti en preĝado kaj direkti niajn agojn ĉiutagajn al tio, kio bonfaras al ni, alivorte kultivi amon, karitaton kaj mizerikordon. Antaŭ la malfacilaĵoj de ni alfrontataj, ni devas resti firmaj sur tiu vojo, kiu kondukas al la Dia Paco en la koro.

Tiamaniere, nenio sukcesos haltigi homon pretan por la Bono, ĉar staros apud li armeo de Benataj Animoj, de Spiritoj de Dio, kiuj fortigas kaj havigas la Dian Pacon! Tion ĉi esprimas la jena belega versiklo registrita de Petro la Apostolo:

“Dekliniĝu de malbono kaj faru Bonon, serĉu Pacon, kaj ĉasu ĝin” (Unua Epistolo de Petro, 3:11).

Konsolo por la suferantaj koroj

Ĉiu detalo gravas, ni ne prokrastu

Kelkfoje, ni rigardas la temon de Paco tiel nature, ke ni ne rimarkas, kiel necesega ĝi estas por vivi harmonie kaj kunlabore, same individue kiel kolektive. Ofte ni tion komprenas nur kiam perforto aŭ milito ekregas niajn vivojn.

Ni ne rajtas prokrasti tiujn porpacajn kondutojn. Ĉiu detalo de niaj pensoj, vortoj kaj agoj ja gravas. Ni povas elekti inter la nasko de bonaj interparoloj aŭ de klaĉoj, de subteno al dialogo aŭ de malpacoj, de apogo al kunlaboro aŭ de estigo de negativa kaj peza etoso, interalie. Do tiuj subtilaj “detaloj” povas efiki pozitive aŭ negative, kaj ni bezonas konstante prizorgi ilin.

Sekve, ni devas agi hodiaŭ. Ĝuste per la nuntempaj malfacilaĵoj ni disvolvos nian internan forton, kaj trovos la Dian Pacon, kiu daŭros en nia Animo dum ni konservos tiajn sintenojn.

Ni emfazas: La Dia Paco liveras daŭrajn solvojn, tuŝante la kaŭzon de problemoj, kreante fortajn radikojn en sekura loko, kie ŝtelisto ne ŝtelas, korupto ne malŝparas, kaj tertremoj ne ŝancelas strukturojn. Ĉar ĝi jam enradikiĝis ene de vi, kaj vi estos la gardisto de via Fido, de via Paco, kiu fontas el Dio, la Superega Kreanto de la Universo.

“Ne provizu al vi trezorojn sur la tero, kie tineo kaj rusto konsumas, kaj kie ŝtelistoj trafosas kaj ŝtelas; sed provizu al vi trezorojn en la ĉielo, kie nek tineo nek rusto konsumas, kaj kie ŝtelistoj nek trafosas nek ŝtelas; ĉar kie estas via trezoro, tie estos ankaŭ via koro” (Evangelio de Jesuo laŭ Mateo, 6:19-21).

Sekve, legant(in)o, klopodu apliki bonajn agojn, prezentitajn en ĉi tiu teksto, kapablajn rezultigi la veran internan pacon, per la konado de si mem kiel fil(in)o de Dio. Ni estu la ŝanĝo, kiun la mondo bezonas por pliboniĝi.

Por fini tiun ĉi pripenson, ni invitas vin al ekzerco por trankviligi la menson kaj la Animon, per la jena poemo, kiu estas ankaŭ preĝo: “Jesuo!” de Frato Paiva Netto, trovebla en la verko “Al la Koro de Dio — Ekumena Kolekto de Preĝoj”:

Jesuo!

Sur la Tero, la Kristo estas la Sinjoro!
Li estos kun mi, kien ajn mi iros.
Mi malsuprenvenas al la maro, suprenflugas al la Ĉielo,
Venkas malamon kaj malhonoron.
Mi kantas al la Lumo,
Mi forte krias: Jesuo!

Ĉielo kaj Tero ĉiam ekzistos.
Kaj la Vero kaj la Amo regos.
Kaj tiam Dio nian destinon decidos,
Per la Fratamo kaj Gloro
El Sia Koro.

+ Alklaku ĉi tie kaj aŭskultu tiun ĉi kortuŝan kanton.

TAKSU ĈI TIUN PAĜON