En la Sanktaj Skriboj, Jesuo prezentas potencajn versiklojn por malfacilaj momentoj
Ĉu vi deziras pripensi, kiuj potencaj versikloj helpas nin trapasi malfacilajn momentojn? Do ĉi tiu legaĵo celas vin.
“Kien ni iros?”
Eble vi jam faris al vi tiun demandon, ĉu hodiaŭ, ĉu en pasinteco.
Ĉiuj ni, laŭ malsamaj formoj kaj intensecoj, alfrontas malfacilajn momentojn dum nia irado, ĉu en familio, ĉu en financoj, ĉu en ofico, ĉu en emocioj, ĉu en sano. Kaj en tiaj situacioj, la demando montriĝas plej intense.
La respondo troviĝas en la vortoj de Petro Apostolo, registritaj de Johano en la Sankta Evangelio de Jesuo, 6:68, kie, farinte tiun demandon, li respondas al Jesuo: “Nur Vi havas la vortojn de eterna vivo”.
Tial ni ĉiam serĉu, en la Vortoj de Jesuo, potencajn versiklojn por malfacilaj momentoj, ĉar nur Li disponas la vortojn, kiuj kondukas niajn paŝojn sur la ĝusta vojo.
La sekvenda vojo
La Psalmisto diris: “Via vorto estas lumilo por miaj piedoj, kaj Lumo por mia vojo” (Psalmaro, 119:105).
Tiu klarigo estas nemalhavebla por spiritaj kaj homaj estuloj, precipe rilate al faktoj diskonigataj de plej diversaj komunikiloj, kiuj multfoje sentigas, ke neeblas ŝanĝoj kaj plibonigoj.
En la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito, Jesuo iradas en la avangardo, kiel revelaciis Frato Andreo Ludoviko (Spirito). Nu, la Dia Amiko neniam mensogis al ni. Do, obeante la Sanktajn Skribojn, ni komprenos la kaŭzojn de tiaj faktoj, kaj trovos konsolon por niaj Animoj, fontantan el la certeco pri nia venko kaj de la apogo al nia kapablo kontribui al transformo de la mondo.
Ni nun legos kelkajn mallongajn versiklojn, kiuj liveras al ni tiun spiritan forton, do potencajn versiklojn por venki ajnan malfacilaĵon.
Ni ĉiam ripetas, ke ili estas potencaj, ĉar ili liveras precize la viglecon, kiun ni bezonas por marŝadi pluen, alfrontante la ĉiutagajn batalojn.
La potenco de la Evangelio kaj la Kora Paco
Konsideru, ekzemple, la Evangelion de la Amata Majstro laŭ Johano, 16:33. Jesuo diris: “Tion Mi parolis al vi, por ke en mi vi havu pacon. En la mondo vi havos suferadon; sed kuraĝu; Mi venkis la mondon”.
Kion signifas “tio”? Ĉion, kion Li predikis, precipe per Siaj agoj. Ni rimarku tion, kion la Ĉiela Miraklofaranto instruas al ni: Se vi homoj sekvos Miajn dirojn, vi ĝuos la veran Pacon dum ĉiuj momentoj de viaj vivoj.
Sed finfine, kian diferencon kaŭzas ĝui tiun Pacon enkore?
Ni plu esploru, ekzamenante la Sanktan Evangelion de Jesuo, ĉi-foje laŭ la raportoj de Luko, 23:34, kie la Dia Resurektinto diras: “Patro, pardonu ilin; ĉar ili ne scias, kion ili faras”. Temas pri tre konata fragmento, kiu priskribas la momenton okazintan tuj antaŭ la krucumo de la Dia Amiko.
Tiumomente, Jesuo jam estis arestita, juĝita, skurĝita, surkraĉita, malglorigita, kaj estis krucumata maljuste. Kiel Li reagis antaŭ tiu martirigo, tiu suferado? Per pardono, alivorte per elmontro de Amo al Liaj turmentantoj. Kaj kial li sukcesis plenumi tiel impresan faron? Ĝuste ĉar Li nutris la Veran Pacon en Sia Animo.
Ni kapablas!
Tamen, tio eble naskos la jenan demandon: “Sed Li estis Jesuo! Neniu alia kapablas plenumi tiajn farojn”. Ĉu?!
Ni legu la vortojn de la Kristo mem en Lia Evangelio laŭ Johano, 14:12:
“Vere, vere, Mi diras al vi: Kiu kredas al Mi, tiu ankaŭ faros la farojn, kiujn Mi faras; kaj li faros pli grandajn ol tiuj, ĉar Mi iras al la Patro”.
Ĉu vi komprenas? Jesuo diras, ke ni posedas en ni la samajn, spiritajn kapablojn, kiujn Li posedas en si; do sufiĉas, ke ni kredu pri Lia Povo kaj plenumu Bonajn Agojn, por ke tiuj kapabloj vekiĝu kaj ĉefrolu dum gravaj okazoj.
Trafa ekzemplo tiurilata troviĝas en la raportoj de Evangeliisto Luko, en la Libro Agoj de la Apostoloj, 7:60, kie ni vidas la lastajn vortojn de Stefano en lia karna korpo: “Sinjoro, ne metu sur ilin ĉi tiun pekon”. Stefano, en la historio de Kristanismo, estis la unua martiro, kondamnita al morto per ŝtonumado pro sia rifuzo nei sian Fidon al Jesuo, kaj, dum la apogeo de sia suferado, li petis al la Dia Majstro pardoni siajn subpremantoj.
Vidu: ordinara homo, simila al ni, ripetanta la ekzemplon de Jesuo mem. Alivorte, ni povas plenumi tion, kion Li plenumis! Sufiĉas, ke ni uzu tion, kio estas, laŭ Frato Paiva Netto, Prezidanto-Predikanto de la Dia Religio, nia plej granda kapitalo, kiel li asertas en sia artikolo “Dio, sekura fundamento por la vivo”, trovebla ĉe lia blogo (PaivaNetto.com/eo):
“La plej granda kapitalo de la homo estas lia Realiganta Fido kaj lia nevenkebla spirito, antaŭ la suferoj, kiuj ankoraŭ turmentas la naciojn. Al tiu, kiu emas ankri sian vivon ĉe tia sublima, sekura ankrejo, mi asertas, kun granda elokvento, ke troviĝas Homo ĉe la rudro: Jesuo!”
Potencaj versikloj por malfacilaj momentoj
Ni ĵus promenis rapide tra kelkaj versikloj de la Sanktaj Skriboj, kaj ekkomprenis la forton, kiu el ili elradiĝas.Temas pri forto reala, konkreta, kapabla atingi, ke ni venku iajn ajn malfacilajn momentojn, ĉar ĝi refortigas nian Spiriton, la sidejon de nia vera fortfonto.
Kaj ni invitas vin, karan legant(in)on, ricevadi ĉiutage tiel tian potencon, ke ĝi igos vin venki ajnan malfacilaĵon alfrontatan. Respondu, ekde nun, la alvokon de la Amata Majstro en Lia Apokalipso, 3:22: “Kiu havas orelon, tiu aŭskultu, kion la Spirito diras al la Eklezioj de la Sinjoro”.
Konkludo
Fine, la potencaj versikloj por malfacilaj momentoj troveblaj en la hodiaŭa teksto emfazas la mesaĝon, ke ni ne staras solaj dum la vivbataloj. Ni fidu Jesuon kaj sekvu Lian ekzemplon pri kuraĝo.
Ni celas, ke vi, surbaze de la Jesuaj instruoj, sentu vin kuraĝigita kaj rezistopova por venki:
“En momentoj de malĝojo, malfermu kaj legu la Sanktan Evangelion-Apokalipson de la Amata Majstro. Sentu la Eksterordinaran Potencon de Jesuo, kaj vi vidos, ke via Animo fariĝos pli forta kaj tre feliĉa.” Paiva Netto
La komentoj ne reprezentas la opinion de ĉi tiu retejo; ili estas sub ekskluziva respondeco de ties aŭtoroj. Ne estas permesata la enmeto de netaŭga materialo, kiu malrespektas la etikon kaj bonmorojn kaj/aŭ la rajtojn de aliuloj. Konu plie ĉe Oftaj demandoj.