Ĉiuj povas profetigi sian destinon

Thaís Afonso
|
16/02/2015 | Lundo | 15:15 horas

En epokoj en kiuj ni tiom aŭdas paroli pri profetaĵoj, avertoj pri grandaj ŝanĝiĝoj, en kiuj ni akompanas naturmediajn katastrofojn kaj vidas perspektivojn de detruo tra la mondo, ni estas ankaŭ invitataj pensi pri la rolo de tiuj kiuj estas la heroldoj de tiuj Revelacioj, tiuj kiuj avertas kun anticipo de jarcentoj kaj jarmiloj: la Profetoj. Kiuj ili estas? Per kiaj apartaj kapabloj ili estas dotitaj por ricevi la Dian Mesaĝon kaj proklami la destinon de la Homaro? Kaj kio se ni ĉiuj povus fari la samon en nia vivo?

Cicero (106 - 43 a.K.) diradis: "Ne estas popolo, ju pli rafinita kaj klera ĝi estas, kiu ne kredas je la kapablo kiun iuj personoj havas antaŭvidi la estontecon". En la Malnova Testamento, en la libro de Amos 3:7, ni trovas la jenan diron: "La Sinjoro, la Eternulo, faras nenion, ne malkaŝinte Sian sekreton al Siaj servantoj, la Profetoj".

La profetoj estas dotitaj per mediumecaj aŭ paranormalaj kapabloj kaj atestas pri la mesaĝo konfidata al ili, ne pensante pri tio ĉu ili estos nebone juĝataj de siaj similuloj. La prezidanto-predikanto de la  Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito1José de Paiva Netto, senmistikigas la aferon, klarigante ke la profetoj ne estas personoj arbitre "elektitaj" de Dio por ricevi kun ekskluziveco Lian Revelacion, sed ke "Ni ĉiuj estas Profetoj"2, laŭmezure kiel ni devontigas nin kaj kapabligas nin uzi tiun dian mekanismon favore al la spirita maturiĝo de la Homaro.

Priscilla Antunes

    

En la Religio de Universala Amo, ĉiu homo estas rigardata kiel origindevena Spirito, alivorte, estulo esence portanta la kapablon atesti la revelaciojn kaj universalajn leĝojn de ia Saĝo Supera, Spirita, Dieca. Tiu diro estas konfirmita, ekzemple, ĉe la aliro antaŭa al la okazontaj faktoj, permesita al Johano Evangeliisto, kiam li raportis pri la Apokalipso, ĉar la Evangeliisto-Profeto mem diris ke li sin trovis "en Spirito, en la Tago de la Sinjoro" (Apokalipso de Jesuo, 1:10).

Paiva Netto klarigas ke ni ĉiuj povas sperti tiun animstaton, kiu favorigas nin afiniĝi kun Dio, kaj montras la travivaĵon de Johano Evangeliisto, ĉe ricevo de la libro de la Finaj Profetaĵoj, kiel konfirmon pri tio ke kompreno kaj kunvivado kun la superaj spiritaj valoroj (kiujn la Apostolo estis lerninta de Jesuo) lin kapabligis por ricevi la Revelacion. La brazila fakulo pri la profeta libro de Jesuo plu diras ke tiameniere ĉiuj povas kompreni la avertojn de la Profetaĵo, kiu influas niajn vivojn, kaj ankaŭ eĉ fariĝi ĝiaj agentoj kun la eblo konduki la historion mem al pli feliĉa direkto, se ĉiuj pretas profetigi plibonan vojon por si mem, laŭ la kvalito de siaj elektoj3. Tio estas kvazaŭ ni ĉiuj ricevus de la Arkitekto de la Universo la ilaron por ke ni skribu nian propran destinon.

Ĉio jam profetigita estis antaŭe skribita de ni mem, per la uzo (bona aŭ malbona) de nia libera volo en pasintaj vivoj aŭ en ĉi tiu nuna. Ni povas estigi la progreson de kompreno, de saĝeco, de la teknologioj kiuj utilas por redukti malegalecojn, aŭ ne. Ni efektive konstruas nian destinon, tial gravas ke ni komprenu ke la decido ĝin konstrui por la bono kuŝas en niaj manoj.

Cetere la Profetaĵoj ne estas Diaj punoj por la Homaro. Ili efikas kiel avertoj al la reagoj estigitaj de la homaj kondutoj kaj teniĝoj. Gravas ke ni komprenu sur kiu logiko baziĝas la profeta kono (nome ke ĉia ago naskas reagon, Universala Leĝo revelaciita de la spiritaj inicitoj kaj identigitaj de la Scienco), por ke ni ne konfuzu ĝin kun homaj antaŭvidoj, kiuj estiĝas el la deziroj pri eventoj kun dato kaj horo difinitaj, sen konsidero al la individua libereco de ĉiu por ŝanĝi sian sorton. Pri la neceso ke ni ne kateniĝu al tiaj fatalaĵoj, konkludas Paiva Netto:

"Ĉiutage estas tago por renovigi nian destinon".

Izabela Lobianco

    

Ni permesas, per niaj faroj, ke sufero aŭ doloro estu la edukaj majstroj kondukantaj niajn ekzistadojn. Ekzemple: kiam ni preferas detruan konsumon al respondeco pri la uzo de naturaj rimedoj, ni havigas dolorojn al ni mem, ĉar ni povus (kaj povas) fari pli indajn elektojn el la progreso spirita, etika kaj teknologia kiujn ni konkeris. Ĝuste eble pro tio, pro la konscio pri nia nuna avida teniĝo, ni havas ankoraŭ tiom da malbonaj perspektivoj rilate la estontecon de la Tero. Niaj konsciencoj montras al ni tion kion la Profetaĵoj ĉiam diris kaj kion la Scienco nuntempe konfirmas: se ni plu agos sammaniere — ne korektante nin aŭ strebante vivi laŭ la Leĝoj de solidareco kaj justeco — ni daŭrigos sen espero vidi, eĉ per filmoj de sciencfikcio, feliĉan destinon por nia planedo.

Sed ne ĉio estas doloroj. Troviĝas en la sanktaj libroj de plej diversaj religioj kaj ankaŭ en la konkludoj de la laikaj profetoj, kiel estas rigardataj de la Religio de la Tria Jarmilo la sciencistoj kiuj sin dediĉas solidare pensi pri la estonteco de la Tero, la mesaĝo pri espero kaj renovigo kiu pluvivas kaj alvokas al konstruo de ebla nova mondo, bazita sur la universala frateco. Ni ĉiuj povas lerni el la Profetaĵoj, tiel ke ni preparu nin por travivi ilin kaj eĉ por ŝanĝi nian estontecon. Diras Paiva Netto: "Envere nenio konsolas nin pli ol Profetado, ĝi estas nia spirita ĉiutaga pano, ĉar ĝi avertas nin, preparas nin por la venontaj faktoj kaj nin kuraĝigas al persisto, tiel ke neniam ni malproksimiĝu de la dia etiko"4.

_______________
1- Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito — Ankaŭ nomata Religio de la Tria Jarmilo kaj Religio de Universala Amo. Temas pri la Ekumena Religio de Brazilo kaj de la mondo.
2- Titolo de la aŭtoro-verko. Ĝi estas la dua volumo de la kolekto Apokalipso de Jesuo por la kore simplaj. En la verko, ni trovas sur p. 100 similan subtitolon.
3- Tezo defendita de la aŭtoro "Ni estas la profetaĵo". Paiva Netto en Ni ĉiuj estas Profetoj, p. 99.
4- Paiva Netto en Ni ĉiuj estas Profetoj, p. 42.

Esperantigita de Joseo Tenorjo
Revizio de Maria Aparecida da Silva

TAKSU ĈI TIUN PAĜON