Por la Vivo, kontraŭ memmortigo

El la Redakcio
|
19/07/2017 | Merkredo | 17:15 horas

Eĉ kiam la situacio estas plej malfacila kaj la solvo de problemoj ŝajnas neebla, tamen ne maltrankviliĝu! Fidu pri vi mem kaj “Rezistu kontraŭ malespero!”, laŭ invito de la prezidanto-predikanto de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito, José de Paiva Netto. Certe vi jam alfrontis aliajn problemojn en via vivo, kaj vi ilin superis.

Ĉi tiun momenton, koncedu al vi interparolon kun Dio, la Kreanto, kaj trovu en preĝado la forton kaj saĝon por batali kaj venki malentuziasmon, angorojn kaj elreviĝojn, kaj neniam pensu pri rezigno. Estu certa: ĉiuj situacioj estas pasemaj. Jesuo, la Kristo de Dio, diris: “Kaj ĉiu, kiu vivas kaj kredas al mi, por ĉiam ne mortos” (Evangelio laŭ Johano, 11:26).

Eltrovu novan vidpunkton! 

 

LEGU PLI: 
+ Kiel eviti memmortigon?
+ Kiel venki malĝojon kaj deprimon?
+ Senlaboreco kaj financaj problemoj: trovu forton por solvi tion

La esenca forto de preĝo

La Ĉiela Patro, kiu donis al ni la Vivon, ne forlasas nin dum nia vojirado. Fidu kaj Li helpos vin superi eĉ plej doloran problemon. Forkuri de la problemo per memmortigo estas granda sintrompo. La Religio de Universala Amo klopodas klarigi, ke la morto ne estas ia fino, kiel jam elstarigis ĝia karmemora Proklaminto, Alziro Zarur (1914-1979): “Memmortigo solvas nenies angorojn”. 

Ĉiu momento en nia vivo, eĉ okaze de plej granda doloro kaj sufero, devas esti konsiderata kiel unu plia ŝanco por plibonigo de nia destino. Kaj ni ne bezonas alfronti tion solaj, ĉar se ni komprenas, ke la morto ne ekzistas, tiam ni komprenas ankaŭ, ke Jesuo vivas kaj ke, kun Li, vivas multaj Spiritoj, Anĝeloj de Dio, kiuj nin helpos transpasi tiun defion!

Ni deziras preĝi kun vi kaj por vi! Klaku ĉi tie. 

Juĝu ĉi tiun enhavon: 

Komentoj

Tuta homaro angoras pro la pandemio dise sur la Mondo. Kiuj kredas kaj fidas en la forto de Dia helpo, pli facile pluvivos la angoron. Espero mortas lastfoje.
País: 
Hungria

Sub titolo "Persisti en la vivo" kaj plua titolo "Por la vivo, kontraux memmortigo" estas artikolo de Paiva Netto bonega edukanto kiu montras al simpla kaj cxiam akceptebla penso. Neniam rezigni, neniam esti kaj resti en malentuziasmo, malgxojo, sen kredo, sen espero. Ni devas koncedi interparolon kun Dio, pregxadon kaj sagxon por plifortigi sian Spiriton, senti proprajn bezonojn por vivi, kaj en nia korpo malstrecxigxon kaj pliricxigi nian vivon. Rezisti kontraux malespero, kaj komenci solvadi problemon de angoroj estas necesa supozo por sukceso de nia batalo por vivo, por persisti en nia ekzistado kaj trovado de vivsenco. Rezigno de batalo estas nur malespero kaj libera vojo por angoroj. Pro tio nur obstina aktiva batalo devas esti akompanata kun multe da klopodoj kiel konservadi kaj ankaux akcepti novajn valorojn kiuj estos vojmontrilo en nia vivo kaj kunvivo en socio kaj vivmedio. Kiel Johano en sia Evangelio konstatis, kiu kredas en Kriston, ne mortos. Eternaj valoroj eterne vivas.
País: 
Croácia (Hrvatska)

Jesuo insrtuas nin, kiel solvi pezajn aferojn, sen penso pri forĵeto de la vivo. Simple ni iradu kun Jesuo, ni atentu Liajn instruojn, kaze de bezono, preĝante al Li, ni petu Lian helpon solvi problemo(j)n. Memmortigo, solvas nenion, sed en la familio kaŭzas grandan malgajecon pro perdo de unu familiano.
País: 
Burkina Fasso

Mi tute akordas pri ĉi-mesaĝo. Vivi valoras la penon ĉiam!
País: 
Brasil

Skribu komenton