Kiel eviti memmortigon?

El la Redakcio
|
05/05/2017 | Vendredo | 9:15 horas

Kelkfoje ni portas malĝojojn, afliktojn kaj suferojn tiel profundajn, ke ŝajne la doloro fariĝas neeltenebla, kaj ke la sola eliro estas “fini” nian ekzistadon. Tamen, memmortigo neniam estos la solvo!

Profunde eraras la homoj tiel pensantaj, ĉar la vivo plu daŭras post la morto. Do, tiu brutalaĵo ne solvos la problemojn. Kontraŭe, ĝi eĉ pliintensigos ilin.

Finfine, la samaj doloroj kaj angoroj, kiujn oni sentis en sia ĉiutaga vivo, plu turmentos la ekzistadon, ja plifortigitaj de la suferado, kiun oni spertas pro malobeo al la Leĝo de la Vivo. Tial jam atentigis nin la karmemora Proklaminto de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito1, Alziro Zarur (1914-1979):

“Memmortigo solvas nenies angorojn”.

Per tiu ĉi artikolo ni intencas klarigi, ke, kontraŭe al rezigno pri la vivo, ni ja bezonas venki malĝojon kaj deprimon. Ni montros, ke efektive eblas plibonigi nian vivkvaliton tiamaniere, ke la Vivo estos valorigata ĉiutage.

Nia plej granda apogo ĉi-cele estas la fratamaj kaj universalaj instruoj de Jesuo, la Ekumena Kristo, la Dia Amiko.

Surbaze de tiuj principoj, ni montros, kiel vi povas identigi la simptomojn de iu, kiu intencas plenumi tiun gravan agon, kaj scii, kiel helpi sin mem kaj siajn geamatojn ne pensi pri tiu grava ago.

Kiel identigi memmortigemon:

Gabriel Estevão

Unuaj agoj je identigo de unu el tiuj simptomoj

Konsoli kaj helpi homon, kiu pensas pri memmortigo, estas antaŭ ĉio nia devo. Ĝuste tiel agis Jesuo, antaŭ pli ol 2 mil jaroj, kiam Li estis inter ni en videbla formo. Li akceptis malĝojulojn, parolis kun suferantoj, kiel ni povas legi en pluraj tekstoj de Lia Evangelio.

Ekzemple, jen raporto de Mateo, 11: 28–30:

“Diris Jesuo: Venu al mi ĉiuj, kiuj estas laborantaj kaj ŝarĝitaj, kaj Mi vin ripozigos. Metu sur vin mian jugon, kaj lernu ĉe mi, ĉar Mi estas milda kaj korhumila; kaj vi trovos ripozon por viaj Animoj. Ĉar mia jugo estas facila, kaj mia ŝarĝo estas malpeza”.

Tela: Carl Bloch (1834-1890)

      

Pro la granda Dia Amo al la homaro, la Kristo ne kondamnas, ne juĝas. Male, Li aŭskultas la koron de ĉiu individuo, kaj ne indiferentas al la lukto alfrontata de ĉiu homo. José de Paiva Netto, prezidanto-predikanto de la Dia Religio, klarigas:

“Oni neniam konstatis, ke Jesuo ne respondis al peto de sentema Animo”.

Samtempe, la Granda Amiko de la Homaro plifortigas ĉiun individuon, ke li kapablu eliĝi el situacio de malĝojeco, kaj liveras oportunojn al la homoj sen perspektivoj. Kaj tiu agado okazas diversforme, kiel per medicina prizorgo.

La Religio de Universala Amo klarigas, ke la medicino estas Dia donaco al la homoj. Indas rememorigi, ke ĝuste la sekvantoj de la Kristo fondis la unuajn malsanulejojn dum la Mezepoko, ĉar Jesuo helpis malsanulojn, kio ne estis kutima tiutempe.

Do, parolante pri antaŭmalhelpo de memmortigo, ni bezonas mencii medicinan kuracadon fare de psikiatro. Nur fakuloj povos helpi la diagnozon kaj gvidi la plej taŭgan kuracadon por ĉiu unuopa kazo. Tamen, estas fundamente flegi nian esencon: la Spiriton.

Ni neniam forgesu aligi tian flegadon al faka prizorgo.

LEGU PLI: 
Kiel gardi la infanojn kaj gejunulojn kontraŭ la mondaj danĝeroj?
Kiel venki malĝojon kaj deprimon?
Senlaboreco kaj financaj problemoj: trovu forton por solvi tion
Kaj se la morto ne estos la vivofino?

Kion ceteran ni devas fari por homo, kiu pensas pri memmortigo?

Unue, necesas atenti tre serioze la simptomojn, kiuj indikas memmortigemon. Se iam homo diros al ni, ke li deziras mortigi sin — kio esprimas lian profundan fidon al ni —, ni devos spirituale prepariĝi por gvidi lin kiel eble plej efike.

Ni ne rajtas supozi, ke “kiu parolas, tiu ne faras” aŭ ke li celas nur veki nian atenton. Necesas, antaŭ ĉio, ke ni preĝu, petante de nia Gardanĝelo intuicion pri la konvena agmaniero.

+ Kiel nia Anĝelo komunikiĝas kun ni?

Alivorte, ni bezonas inspiriĝi por diri la plej taŭgan konsilon, en konvena momento por ke tiu homo kortuŝiĝu kaj meditu pri la granda eraro, kiu estas memmortigo. Poste, ni preĝpetu lian Gardanĝelon, por ke ankaŭ li plifortiĝu kaj povu interveni por la spirita feliĉo de sia protektato.

Interparolante kun tiu homo, ni agu konforme al la ekzemplo de Jesuo en Sia Evangelio, laŭ Johano, ĉapitro 5, dum la Resanigo de Paralizulo. Tiam tiu homo jam malsanis dum 38 jaroj, kaj neniu rimarkis lin ĉe la lageto Betesda, tamen la Kristo vidis lin, atentis liajn suferojn kaj resanigis lin.

Sekve, ni bezonas dediĉi la saman atenton al homo, kiu intencas mortigi sin, montri, ke li ne estas sola, ke li ja gravas, kaj ke ni nepre volas havi lin kun ni. Kaj, estante veraj amikoj, ni helpos lin trovi fakan medicinan kuracadon kaj spiritualan apogon.

Se tamen li rezistos, ni devos insisti, ke li serĉu la bezonatan medicinan helpon.

shutterstock

Alia tre grava detalo de tiu krizflegado estas, ke ni laŭtvoĉe preĝu por tiu homo. Ni penu ĉirkaŭvolvi lin per energio renovigita, el paco kaj trankvilo, igante lin forpeli tiun suferon kaj pli volonte akceptu medicinan kaj spiritualan helpon, strebante al sia resaniĝo.

Klarigu, ke komence eble malfacilas al li trovi la solvojn por siaj problemoj, sed ke necesas pacienci kaj analizi, kiel penindas persisti iom pli, ke eblas venki suferon kaj trovi pacon. Financaj malfacilaĵoj, sanproblemoj, krizoj en amrilatoj neniam estos pli gravaj ol la vivo!

Preĝado ĉe la hejmo

La prezidanto-predikanto de la Religio de la Tria Jarmilo instruas, ke “Krizo forpasas, sed vi restas”. Alivorte, ĉia malstabileco forpasos, kaj homo bezonas pluiri, pli memfida kaj kun pli matura rigardo al si mem kaj al aliuloj.

Ankoraŭ koncerne spiritualan helpon, la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito havas malfermitajn pordojn por akcepti kaj apogi tiujn, kiuj spertas deprimon aŭ jam intencis ĉesigi sian vivon. Do sendu al ni retmesaĝon aŭ aranĝu Ekumenan Preĝadon ĉe via hejmo, per la interreto, en la Angla, en Esperanto, en la Franca, aŭ en la Kastilia. 

Ni lernu kune pri la instruoj de la Dia Majstro, kiuj plenigas nin per espero, kaj helpas foriĝi de pesimismaj pensoj.

Renato Santos

NOVA ĴERSEJO, USONO

+ Nomata Hejma Brigado de la Nova Ordono de Jesuo, la renkonto ebligas studojn, pripensojn kaj preĝadon por familia trankvilo kaj Paco. idu nian proponon pri maniero efektivigi ĝin

LEGU PLI: 
Kiel gardi la infanojn kaj gejunulojn kontraŭ la mondaj danĝeroj?
Kiel venki malĝojon kaj deprimon?
Senlaboreco kaj financaj problemoj: trovu forton por solvi tion
Kaj se la morto ne estos la vivofino?

Kiel ni povas helpi iun, kiu jam mortigis sin?

Per preĝado ni rekte kontaktas niajn elkarniĝintajn geamatojn, kiuj daŭrigas sian spiritan ekzisto lernante kaj evoluante, en la Mondo de Vero. Evidente tiu liberiĝo estas nek tuja nek facila, ĉar la spirito malobeis la Dian Leĝon pri Vivo, kaj bezonas en la spirita mondo resaniĝi de la malbono, kiun li kaŭzis al si mem.

Tamen, same kiel okazas sur la Tero, kie ni uzas ĉiujn bezonatajn rimedojn por mildigi la doloron de iu tre amata, ankaŭ tie preĝado estas la efika rimedo. Jen la plej bona ago, kiun ni povas fari por tiu persono! Lernu la rezultojn de memmortigo por la spirito.

Kaj ni neniam supozu, ke ni devas mortigi nin por iri renkonte al tiu persono, celante helpi lin, ĉar ni eĉ pli malproksimiĝos de li. Lia spirito bezonas resaniĝi de sia ago, kaj nur nia sana kaj ama vibrado, neniam malĝojega nek resopira, ja povos helpi lin tiumomente. 

En la libro Spiritualaj Gvidlinioj de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito, vol. I, p.159, klarigas Paiva Netto, ke

“Tiuj kiujn ni amas neniam mortas, eĉ se ili jam troviĝas en la Spirita Mondo. Multaj restas ĉe ni, helpante nin; aliaj eventuale bezonas niajn preĝojn. Ni preĝu por ili, tiel ke, kiam alvenos nia vico, iu preĝu por ni, kaj ni danku al Dio ke Li estas Dio de la vivantoj”.

Por helpi dum tiu preĝmomento, ni dediĉas la muzikon “Preĝo por havi trankvilecon” el la Oratorio “La Mistero de Dio Revelaciita”, komponita de la prezidanto-predikanto de la Religio de la Universala Amo: 

Okaze de memmortigoj, ĉar la doloro tre forte turmentas familianojn kaj geamikojn, tial konsilindas, ke ili preĝu por la amato en etoso de paco kaj trankvilo, kiel ekzemple ĉe la naturo.

Trovu neŭtralajn kaj harmoniajn lokojn, por ke la Lum-Spiritoj povu, kune kun la preĝoj de familianoj kaj geamikoj, disponigi la plej edifajn kaj ekvilibrajn vibradojn al tiu eterna spirito, kiu memmortigis.

+ Ankaŭ vi povas inkluzivi la nomojn de viaj familianoj kaj amikoj en la povan Ekumenan Preĝo-ĉenon de la Religio de Universala Amo

LEGU PLI: 
Kiel gardi la infanojn kaj gejunulojn kontraŭ la mondaj danĝeroj?
Kiel venki malĝojon kaj deprimon?
Senlaboreco kaj financaj problemoj: trovu forton por solvi tion
Kaj se la morto ne estos la vivofino?

 

Sendu viajn dubojn kaj komentojn pri tiu kaj aliaj ĉiutagaj temoj al Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito. Permesu ke la Ekumena Spiriteco ĉeestu en via vivo! Kaj se tiu mesaĝo bonfaras al vi, diskonigu ĝin! Ĝi povos kortuŝi ankaŭ multajn aliajn homojn.

_______
Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito — Ankaŭ nomata Religio de la Tria Jarmilo kaj Religio de Universala Amo.  Temas pri la Ekumena Religio de Brazilo kaj de la mondo.

TAKSU ĈI TIUN PAĜON