Senlaboreco kaj financaj problemoj: trovu forton por solvi tion

El la Redakcio
|
30/08/2016 | Mardo | 17:45 horas

Ĉu vi estas senlabora aŭ en malfacila financa situacio kaj ne scias, kiel solvi tion? Ĉi tiu ne estas la vojofino. Konsideru ĉi tiun momenton kiel oportunan okazon por rekomenci, por repensi la prioritatajn aferojn en la vivo. Certe vi povas fari pli ol vi imagas, ĉar vi havas en vi la tutan potencon de Dio. Kiu instruas tion al ni estas la Ekumena Kristo, la Dia Ŝtatestro, kiam li diras: “Jen la Regno de Dio estas inter vi” (Evangelio de Jesuo laŭ Luko, 17:21).

shutterstock

Do, en ĉi tiu momento, vidu, ke estas eble lerni per la defio kiel alĝustigi vin, kaj batalu fidante al Jesuo, la Granda Amiko de la Homaro, kiu instruas: “Petu, kaj al vi estos donite; serĉu, kaj vi trovos Bonon; frapu, kaj al vi estos malfermite. Ĉar ĉiu petanto ricevas; kaj la serĉanto trovas Bonon; kaj al la frapanto estos malfermite” (Evangelio laŭ Luko, 11:9 kaj 10).

Per la forto, kiun la Kristo de Dio transdonas, lasu, ke via talento kaj kompetenteco lumu antaŭ la malfavora situacio. “Venko estas la plej taŭga respondo al iu ajn krizo”, instruas la prezidanto-predikanto de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito, José de Paiva Netto.

Komencu nun, faru vian preĝon!

Ne ekzistas fermitaj pordoj: Preĝado funkcias

Preĝo estas potenca meĥanismo, kiu nin helpas atingi multajn aferojn, interalie: trankvilecon de la Animo, tre necesan por ke oni ne lasu sin forporti de malespero pro problemoj; forton por plu bataladi por tagoj de abundo kaj progreso; kaj super ĉio, la Dian Saĝon, ĉar kiam ni preĝas ni parolas rekte al la Kreanto de ĉio: Dio, la Plej Granda Ekonomikisto.

En ĉi tiu tempo de defio, plu serĉu novajn eblecojn, plibonigu viajn konojn, kaj precipe havu paciencon. Iru antaŭen, sen malentuziasmo. Estu certa, ke la Dia Apogo estas multe pli granda ol iu ajn defio!

Ni deziras preĝi kun vi kaj por vi!

TAKSU ĈI TIUN PAĜON