La Templo de Bona Volo 31-jariĝas!

En la jaro 2020, la Pac-Piramido invitis ĉiujn al nova kaj moderna koncepto pri pilgrimado “hejme”!

El la Redakcio
|
13/10/2020 | Mardo | 11:20 horas

Ĉiujare miloj da pilgrimantoj kolektiĝas ĉe la Templo de Bona Volo (TBV), en Braziljo, ĉefurbo de Brazilo, por la fratecaj memorfestoj pri ĝia datreveno.

En Oktobro, kiam ĝi 31-jariĝis en la 21-a tago, la Pac-Piramido invitis ĉiujn al nova kaj moderna koncepto pri pilgrimado “hejme” — pere de la amaskomunikilo de Bona Volo (radio, televido kaj interreto) miloj da homoj sentis la sanktan etoson de la Templo de Paco! konservante ĉi-maniere la necesan fizikan malproksimiĝon rekomendatan de sanaŭtoritatoj dum la mondepidemio de la nova kronviruso.

Restante hejme, miloj da familioj spertis elstarajn momentojn de tiu memorfesto, kiu ĉi-jare gajnas novajn proporciojn kaj dimensiojn.

Programo

Thiago Martins
En la solena sesio ĉiuj rememoris la emociojn sentitajn dum la neforgesebla Legiana Kongreso, kiu celebris la 30-jariĝon de TBV, en la jaro  2019, sub la gvido de Paiva Netto. Ĉi-okaze pli ol 100 mil pilgrimantoj ĉeestis en la brazila ĉefurbo honore al la fonddatreveno de la Templo de Paco.

La eventon elsendis la Amaskomunikiloj de Bona Volo (radio, televido kaj interreto), en la portugala. La plej atendata punkto de la programo estis la solena kunsido gvidata de la konstruinto de la monumento, Frato José de Paiva Netto, kiu, per sia fratama mesaĝo, okazigis potencan Ekumenan Ĉenon de Preĝado en la Templo de Bona Volo — “Espero neniam mortos”.

Vivian R. Ferreira

Kaj rekte el la Pac-Navo ankaŭ estis elsendataj momentoj de preĝado kaj ekumenaj studoj, de omaĝoj al familioj, de Legianaj Muzikoj kaj de pieco, por ke la pilgrimanto povu plenumi perrete sian ĉiujaran vojiradon al la TBV!

+ Ekkonu la historion de la Sankta Kristalo, la plej granda ŝtono el pura kristalo en la tuta mondo, instalita sur la pinton de la TBV! Rakontas Maria de Lourdes, edzino de Francisco Jorge dos Santos, la karmemora prospektoro el la urbo Cristalina, Brazilo, kiu trovis tiun kristalŝtonon:

 

La Piramido de Paco, kiel ankaŭ ĝi estas konata, situas ĉe Quadra 915 Sul, Braziljo – Brazilo.

TAKSU ĈI TIUN PAĜON