Ekumena Ago en la Templo de Bona Volo Kune ni konstruas mondon de Paco
La Ekumena Ago ĉiujare okazanta en la Templo de Bona Volo (TBV), en la urbo Braziljo/DF, en Brazilo, celebras la historian mejloŝtonon de la starigo de monumento, kiu, je la 21-a de Oktobro 2025, kompletigos 36 jarojn de Ekumena Spiriteco, akceptemo kaj servado por Bono. Tiun saman daton oni dediĉas al Tago de Ekumenismo, kio konfirmas la rolon de TBV kiel monda referenco por Paco.
La ceremonio de la Ekumena Ago kunigas aŭtoritatulojn, religiajn gvidantojn, reprezentantojn de diversaj kampoj de scio kaj de la civila socio, unuiĝintaj por komuna idealo: plifortigi pacan kunvivadon inter popoloj, per transsuperado de religiaj, sociaj kaj kulturaj baroj.
Unu el la plej elstaraj momentoj en tiu evento estas la piedirado sur la Spiralo, kiu troviĝas en la Navo de TBV. Temas pri profunda sperto pri konekto kun la Sankteco. Ĉiu persono, en maniero unika kaj individua, laŭ sia fido aŭ vivofilozofio, piediras kiel per gesto preĝa, medita, enpensiĝa, laŭda, silenta aŭ harmonia kun la fortoj de la Naturo.

Ĝi reprezentas la pilgrimadon de la homo serĉe de Dieco, de Sankteco, de Dio — kiun oni komprenas kiel sinonimon de Amo. Ĝi estas vojirado cele al tio, kio estas plej bona en ni, por ke ni atingu tiun internan Pacon, kaj povu eksterigi ĝin per konkretaj agoj dum nia ĉiutaga vivo.
Tiun eventon prestiĝas pilgrimantoj el Brazilo kaj el la tuta mondo, kiuj iras al la Templo de Bona Volo dum la festoj de ĝia datreveno, por plenumi la proponon de ĝia mesaĝo:
“La Templo de Bona Volo, la Templo de Dia Ekumenismo, estas loko, kie ĉiuj bezonantoj de gastigo por siaj sentoj rajtas alveni kaj esti kore akceptataj”

Vizitu la Templon de Paco
Aklamata de la popolo kiel unu el la Sep Mirindaĵoj en la brazila ĉefurbo!
Adreso: Quadra 915 Sul — Brasília/DF
Aliro: www.templodaboavontade.org
Instagram: @templodaboavontade
Kaptu la okazon lasi viajn komentojn ĉi-sube, omaĝe al la 36 jaroj de la Templo de Bona Volo!
Vidu tion, kio okazis en la jaro 2024:


La komentoj ne reprezentas la opinion de ĉi tiu retejo; ili estas sub ekskluziva respondeco de ties aŭtoroj. Ne estas permesata la enmeto de netaŭga materialo, kiu malrespektas la etikon kaj bonmorojn kaj/aŭ la rajtojn de aliuloj. Konu plie ĉe Oftaj demandoj.