La spiritaj rezultoj de ĵaluzo

Thaís Afonso
|
23/05/2014 | Vendredo | 14:30 horas

Kiu neniam ĵaluzis pri iu aŭ io? Ni ofte vidas tiun senton kiel ion naturan aŭ eĉ kiel kroman “spicon” en homrilato. Tamen, ne ĉiam ĵaluzo estas tiel sendanĝera, kiel ĝi ŝajnas; ĝiaj efikoj ne estas tiel simplaj, kaj povas eĉ venigi al ni fienergiojn kaj spiritojn ankoraŭ sensciajn, katenitajn al tiaspeca sento, kiuj fine sukcesas forigi nin de nia feliĉo.

Kion do ni povas fari, por alfronti ĵaluzon kaj ne lasi tiun senton regi niajn homrilatojn? Unue, gravas emfazi la grandegan diferencon, kiu ekzistas inter prizorgi, flegi kaj atenti personojn de ni amatajn kaj, kontraste, nutri pri ili senton de posedo, rego kaj dependo. Laŭ fakuloj, ĵaluzulo ordinare havas malnoblajn pensojn kaj sentojn rilate al perdminaco. Dum eta momento, senkuraĝeco aŭ eĉ malespero povas ekposedi nin kaj subfosi niajn interrilatojn, ĉar ĵaluzo originas ofte el necerteco pri si mem kaj manko de fido al aliulo.

Shutterstock

La sento de posedo

Kiomfoje simpla supozo fariĝis la motivo de supermezura kverelo? Ĵaluzo povas perdigi al ni la internan ekvilibron kaj ellasas plurajn sintenojn, kiuj malutilos al ni mem kaj al niaj proksimuloj.

Ni devas ne supozi, ke unuj personoj fariĝis niaj propraĵoj sole nur tial, ke ili akceptis ligitecon al ni. Homoj ne estas aĵoj, kiujn ni rajtas posedi. Pri la posedsento, kiun oni devas ne kultivi ĉe homrilatoj, klarigas la prezidanto-predikanto de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito1, José de Paiva Netto, per sia libro Meditadoj el la Animo, p.137: 

“Kiam vi komprenas la sencon de abnegacio, tiam vi lernas ami. En tiu momento aŭtentika feliĉo kaptas vian koron. Instruo de Bhagavad-Gita: ‘Ekkonas Pacon tiu, kiu forgesis deziron’”. 

Jen la sinteno perfekte aplikebla al niaj rilatoj, kiu lernigas al ni kiel vivi kun pli da interna ekvilibro.

Shutterstock

Kiel havi sanajn rilatojn?

Respekto, dialogo kaj Amo estas do fundamentoj por sana kaj daŭra rilatado. Ankaŭ en la sama libro, p. 73, Paiva Netto donas alian gravan kontribuon pri tiu temo:

“Antaŭvidema estas tiu homo, kiu starigas baron antaŭ la alveno de la inundo. Paranoja estas tiu, kiu faras la samon sen ia kaŭzo”. 

Ĉi-ekzemple, esti antaŭvidema ne signifas telefoni al unu persono ĉiun kvinan minuton, kaj demandi, kie li estas, kun kiu li rilatas, kion li faras, kaj kien li iras. Prudento montriĝas per konstruado de interrilato bazita sur reciproka fido, sur konstanta dialogado kaj sur respekto al la elektoj de la aliulo.

La sama aŭtoro esprimis la jenan penson: “Dio lasas nin morale liberaj, sed ne kontraŭmorale liberaj”. Ĉiu el ni respondecas pri tio, kion ni faras al aliuloj. Kaj ja pri niaj agoj ni respondos, neniam pri onidiroj koncernantaj nin. Do ne ekzistas kialoj por malesperi.

Por venki timon, angoron, necertecon, malfidon, koleron, mankon de memrego kaj kapablo ekvilibrigi emociojn, eblas kalkuli je la apogo de medicino, de profesia helpo. Klopodu ankaŭ okupi vian tempon per fratamaj pensoj kaj sintenoj, kiuj bonfaros al vi kaj al multaj homoj travivantaj defiojn.

Plia potenca ilo, neniam forgesenda, estas preĝado. Rigardata ne kiel rifuĝejo por la malkuraĝaj aŭ senfaraj, sed, laŭ la instruoj de la Religio de la Tria Jarmilo, kiel oportuno trovi trankvilecon en la Animo, por kompreni la cirkonstancojn kaj agi plej konvene. Ĉu ni provu?

Partoprenu la Ekumenan Preĝ-ĉenon de la Religio de Universala Amo favore al feliĉaj homrilatoj! Enskribu vian nomon kaj de viaj karaj estuloj.

Sendu viajn dubojn kaj komentojn pri ĉi tio kaj aliaj ĉiutagaj temoj al la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito. Lasu la Ekumenan Spiritualecon fariĝi parto de via vivo! Kaj, se ĉi tiu artikolo bonfaras al vi, kundividu ĝin! Ĝi povos tuŝi ankaŭ la koron de multaj pliaj homoj.

_________________
Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito — Ankaŭ nomata Religio de la Tria Jarmilo kaj Religio de Universala Amo. Temas pri la Ekumena Religio de Brazilo kaj de la mondo.

TAKSU ĈI TIUN PAĜON