ZAMENHOFA TAGO

UNU VIRO + UNU LINGVO = UNIVERSALA FRATECO

El la Redakcio
|
08.12.2025 | Lundo | 17:25 Horoj

En la 15-a de Decembro 2025 la Institucioj de Bona Volo (IBV-oj) aliĝas al tiom da idealismaj homoj el la tuta mondo por omaĝi la Senmortan Spiriton de Ludoviko Lazaro Zamenhof, kiu naskiĝis en tiu dato en la jaro 1859.

Lia luma laboro, kiu rezultigis la idealan lingvon — la Esperanton — por ke ĝi servu kiel dua lingvo de ĉiuj popoloj, elstaris kiel unu el la plej grandiozaj kaj valoraj atingoj de la tuta homa historio. Kaj li enskribis sian nomon sur la paĝo, kiu lin senmortigas kiel unu el tiuj, kiuj kontribuis al la evoluo de la homaro.

Per la prezento de granda bukedo, kiu kunigas la florojn simbolojn de multaj landoj — kie troviĝas la batalantoj ĉiam pretaj disvastigi, instrui kaj antaŭenigi la kultivadon de la Internacia Lingvo — ni frate brakumas ĉiujn.

Rigardu la suban foto-galerion, prezentantan nian omaĝon al la Esperantista Mondo.

 

Ni, la membroj de Esperanto-Fako de la IBV-oj, tre ŝatus ricevi vian komenton.

VIVU LA TAGO DE ZAMENHOF!

ANTAŬEN, FRATAJ AKTIVULOJ, POR LA TUTMONDA KOMUNIKADO!

TAKSU ĈI TIUN PAĜON